PMEG 2024
38.2.10. EJ
EJ = “loko, spaco, domo, cxambro k.s. destinita por io”. Komparu kun UJ kaj ING. Tio, kio staras antaux EJ, cxiam estas tio, kio okazas aux trovigxas en la loko.
Agejoj «
EJ povas montri lokon, kiu ekzistas speciale por certa agado:
lerni → lernejo = loko destinita por lernado
promeni → promenejo = loko arangxita por promenado
dormi → dormejo = cxambro por dormado
eliri → elirejo = loko (normale pordo), tra kiu oni povas eliri
redakti → redaktejo = loko, kie oni redaktas (ekz. gazeton)
akcepti → akceptejo = loko, kie oni estas akceptata (en hotelo, kongreso k.s.)
kongreso → kongresejo = loko, kie okazas kongreso
necesa → necesejo = loko por certa necesa agado, kiun oni preferas ne rekte diri (nome urinado kaj fekado)
pregxi → pregxejo = loko por pregxado kaj aliaj religiaj agadoj
urgxi → urgxejo = malsanulejo (aux parto de malsanulejo), kie oni urgxe traktas akcidentoviktimojn k.s.
La vorto pregxejo estas tradicie uzata precipe por kristana pregxejo, dum oni preferas specialajn vortojn por pregxejoj de aliaj religioj: moskeo, sinagogo, templo k.a. Sed pregxejo ja povas esti uzata por cxia religio. Por kristana pregxejo ekzistas ankaux la speciala vorto kirko (tre malofte uzata). Plej simple oni tamen precizigas per: kristana pregxejo, islama pregxejo, hinduisma pregxejo k.t.p.
Tenejoj, vendejoj «
EJ povas montri lokon, kie oni tenas aux vendas ion:
trezoro → trezorejo = loko, kie trezoro estas tenata
cxevalo → cxevalejo = loko (domo) por cxevaloj
auxto → auxtejo = loko por teni aux prizorgi auxtojn
mallibero → malliberejo = loko de mallibero, por malliberuloj (= prizono)
cigaro → cigarejo = magazeno en kiu oni vendas cigarojn, cxambro en kiu oni tenas cigarojn
cxapelo → cxapelejo = vendejo aux tenejo de cxapeloj
viando → viandejo = vendejo aux tenejo de viando
libro → librejo = vendejo de libroj (kolekto aux kolektejo de libroj estas biblioteko)
Je bezono oni povas precizigi: cigartenejo, cigarvendejo, cxapeltenejo, cxapelvendejo, librovendejo k.t.p.
Produktadejoj «
Post nomo de kultivata planto EJ montras lokon de kultivado:
rizo → rizejo = loko (kampoj), kie oni kultivas rizon
orangxo → orangxejo = loko, kie oni kultivas orangxarbojn
tabako → tabakejo = loko, kie oni kultivas tabakon
vito → vitejo = gxardeno de vitoj, vinbergxardeno
Se temas pri fabriko aux simile, oni prefere uzu pli klarajn kunmetajxojn: tabakfarejo = “loko, kie oni produktas cigaredojn kaj aliajn tabakajxojn”, sxtalejo aux sxtalfabriko = “fabriko de sxtalo”, gisejo aux gisfabriko = “fabriko de gisoj kaj gisajxoj”.
Naturaj abundejoj «
Iafoje EJ montras lokon en la naturo, kie abundas io:
herbo → herbejo = loko, kie kreskas precipe herboj (ne arboj k.t.p.)
sablo → sablejo = loko, kie abundas sablo
glacio → glaciejo = loko kun konstanta glaciamaso (≈ glacxero)
Loko por persono aux grupo «
EJ povas montri lokon, kie certa persono, grupo aux speco de personoj laboras, agas, vivas aux simile:
tajloro → tajlorejo = loko, kie tajloro laboras
sxuisto → sxuistejo = loko, kie sxuisto laboras
episkopo → episkopejo = palaco de episkopo
ministro → ministrejo = loko (domo, oficejo) de ministro
konsulo → konsulejo = loko, kie servas konsulo
stabo → stabejo = loko, kie laboras stabo
virino → virinejo = logxloko por virinoj, haremo, bordelo
malsanulo → malsanulejo = loko, kie oni flegas kaj kuracas malsanulojn (= hospitalo)
Figura uzo «
EJ-vorto, kiu montras ian oficejon aux laborejon, povas ankaux esti uzata figure por la personaro, kiu laboras tie:
La tuta redaktejo klopodis por fini la gazeton gxustatempe. Efektive ne la ejo mem klopodis, sed la jxurnalistoj kaj aliaj laborantoj tie.
La ministrejo [= ministerio] pri financoj hieraux informis, ke ...
Cxu la konsulejo donis al vi vizon?
Ordinara radiko «
ejo = loko (destinita por ia speciala afero)
subtegmentejo = subtegmento (cxambro aux loko sub la tegmento)
subterejo = subtero (loko sub la tero)
interkluzejo = parto de kanalo inter du kluzoj
La vortoj subtegmentejo, subterejo kaj interkluzejo ne sekvas la ordinaran regulon, ke tio, kio aperas antaux EJ estu io, por kio la koncerna loko estas destinita, aux io, kion oni tenas en tiu loko, k.s. Sekve EJ ne estas uzata kiel sufikso en tiuj vortoj, sed kiel ordinara radiko. Pli tradiciaj estas la formoj subtegemento kaj subtero, kiuj estas okazoj de frazetvortigo per O-finajxo.