PMEG 2024
38.2.16. ID
ID = “naskito”. Tio, kio staras antaux ID, cxiam montras tion, de kio devenas la naskito.
Bestoj «
Normale ID estas uzata cxe besta vorto. Tiam ID montras nematuran beston, junan naskiton de la bestospeco:
bovo → bovido = nematura bovo
koko → kokido = nematura koko
hundo → hundido = nematura hundo
rano → ranido = nematura rano
Plantoj «
Iafoje oni uzas ID por juna planto:
arbo → arbido = juna arbo
Homoj «
Cxe homa vorto ID montras infanon, devenulon, sen konsidero de agxo. Oni tiel uzas ID precipe cxe titoloj kaj historiaj nomoj:
regxo → regxido = infano de regxo
grafo → grafido = infano de grafo
Karolo → karolidoj = dinastio fondita de Karolo la Granda
Timuro → timuridoj = princoj devenintaj de sultano Timuro la Lama
Izraelo → izraelido = deveninto de la homo Izraelo (israelano = ano de la lando Israelo)
Figura uzo «
Iafoje ID estas uzata figure cxe landa aux lingva vorto:
lando → landido = homo naskita en certa lando, indigxeno
Latino → latinida lingvo = lingvo, kiu devenas de Latino
Ordinara radiko «
ido = juna naskito de besto
idaro = cxiuj idoj aux posteuloj de unu homo (aux besto)