PMEG

38.2.17. IG

IG = “efika, kauxza aux sxangxa ago”. Komparu kun IGX. Tio, kio staras antaux IG, cxiam montras la rezulton de la ago. IG aperas plej ofte kun verba finajxo. Cxiuj IG-verboj estas objektaj. La objekto estas tio, kio estas sxangxata. La subjekto estas tio, kio kauxzas la sxangxon. Legu ankaux pri frazroloj cxe IG-verboj.

Ecaj radikoj «

Oni povas fari IG-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IG-verbo signifas, ke oni donas tian econ al la objekto:

  • akra akrigi = agi tiel, ke io farigxas akra

    • Mi akrigas mian trancxilon.

  • pala paligi = agi tiel, ke io farigxas pala

    • La terura novajxo paligis sxin.

  • longa longigi = agi tiel, ke io farigxas longa

    • La kunveno devus esti mallonga, sed la multaj demandoj longigos gxin.

  • pli longa plilongigi = agi tiel, ke io farigxas pli longa

    • Ni devis plilongigi nian viziton en Hindujo.

Teorie estas klara diferenco inter longigi kaj plilongigi, sed en la praktiko ne cxiam estas grave, kiun el ili oni uzas. Normale oni uzas preskaux nur mallongigi, cxar plimallongigi kaj malplilongigi estas tro longaj.

Agaj radikoj «

Oni povas fari IG-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia IG-verbo signifas, ke oni kauxzas, ke iu faras la agon. La objekto de tia IG-verbo estas tio, kio estus subjekto de la simpla verbo.

Oni povas deiri de senobjekta verbo:

  • sidi sidigi = agi tiel, ke iu komencas sidi

    • Li sidigis sian infanon sur segxon.

  • esti estigi = agi tiel, ke io ekestas

    • Lia demando estigis longajn diskutojn.

Oni ankaux povas deiri de objekta verbo. La objekto de tia IG-verbo estas aux la subjekto de la simpla verbo, aux la objekto de la simpla verbo:

  • kompreni komprenigi = agi tiel, ke iu komprenas

    • Mi finfine sukcesis komprenigi lin, ke li devas iri hejmen.

    • Mi ne povis komprenigi la sxercon al li.

  • mangxi mangxigi = agi tiel, ke iu mangxas

    • Mi devas mangxigi mian cxevalon.Mi devas doni mangxon al mia cxevalo.

    • Sxi mangxigis avenon al la cxevalo.

Legu pri la elekto de objekto cxe IG-verboj el agaj radikoj.

Alispecaj radikoj «

Oni ankaux povas fari IG-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto.

Tia IG-verbo povas signifi, ke oni agas tiel, ke la objekto farigxas tio, kion la radiko montras:

  • edzo edzigi = agi tiel, ke iu farigxas edzo

    • Li edzigis sian filon al ricxa frauxlino.

Tia IG-verbo ankaux povas signifi, ke oni faras la objekton tia kiel la radiko:

  • pinto pinta pintigi = agi tiel, ke io farigxas pinta, ke io ekhavas pinton

    • Se vi volas skribi, vi devas unue pintigi vian krajonon.

Tia IG-verbo ankaux povas signifi, ke oni kauxzas, ke la objekto faras ian agon, kiu rilatas al la radiko. La ago estas tiu, kiun esprimas la verba formo de la radiko:

  • flamo flami flamigi = agi tiel, ke io flamas

    • Petro flamigis la fajron per forta blovado.

Frazetoj «

Oni ankaux povas fari IG-verbon el frazeto kun rolvorteto:

  • en (la) domo endomigi = movi en (la) domon

    • Kiam komencis pluvi, sxi rapide endomigis la infanojn.

  • al la bordo albordigi = movi al la bordo

    • La ondoj albordigis diversajn rubajxojn.

  • en tombo entombigi = meti en tombon

    • Morgaux li entombigos sian patron.

  • sen vesto senvestigi = forpreni la veston de iu

    • Janjo estis senvestigita kaj endormigita.M.13

  • sen fortoj senfortigi = forpreni la fortojn

    • La longa malsanado tute senfortigis mian patrinon.

La malon de sen...igi oni povas teorie esprimi per kun...igi, sed tiajn vortojn oni normale ne uzas, cxar multaj simplaj verboj havas per si mem tian signifon: maski“kunmaskigi”, sxargxi“kunsxargxigi”, vesti“kunvestigi”. En tiaj okazoj oni povas kiel alternativon al sen...igi uzi la prefikson MAL sen IG: malvestisenvestigi, malmaskisenmaskigi, malsxargxisensxargxigi. Estas do du specoj de verboj. Unu speco deiras de radiko, kiun oni rekte verbigas (maski, sxargxi, vesti). Tian verbon oni povas poste maligi per MAL (malmaski, malsxargxi, malvesti). Alia speco deiras de frazeto, de kiu oni faras IG-verbon: sen vesto senvestigi (kun vesto “kunvestigi”), sen sxargxo sensxargxigi (kun sxargxo “kunsxargxigi”). Ne eblas do diri ekz. *senvesti*, nek *malvestigi*. Tiaj vortoj konfuzas la du manierojn formi tiajn verbojn.

Senfortigi estas pli-malpli samsignifa kiel malfortigi. La malo de senfortigi estas teorie “kunfortigi”, sed tio estas senbezone peza vorto. Anstatauxe oni diras simple fortigi. Estas ankaux cxi tie du specoj de verboj. Unu speco deiras de simpla A-vorto: forta fortigi malfortigi. La alia speco deiras de frazeto: sen fortoj senfortigi (kun fortoj “kunfortigi”). La simpla verbo forti signifas “esti forta”. Malforti = “esti malforta”.

Oni ne konfuzu IG-verbojn faritajn el rolvorteta frazeto (endomigi, senvestigi k.s.), kun IG-verboj, al kiuj oni poste aldonis precizigan prefiksecan rolvorteton: ordigi = “meti en ordon” kunordigi = “meti en ordon kun io alia”. La generaloj kunordigis siajn militplanojn. Kunordigi ne devenas de kun ordo. Kun ne rilatas al ordo sed al “io alia”. Legu pli pri la diferenco inter prefiksecaj rolvortetoj en kombinoj kaj en frazetvortoj.

Vortetoj kaj afiksoj «

Oni ankaux povas fari IG-verbon el vorteto aux el afikso:

  • for forigi = formovi, forpreni, forvisxi, forskrapi

    • Per forta lesivo sxi sukcesis forigi la nigrajn makulojn.

  • al aligi = aldoni, almeti

    • Ili baldaux discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo.OV.448

  • trans transigi = movi al transa flanko, transdoni, transturni

    • La pramo transigis nin al la kontrauxa bordo.

  • tro troigi = agi tiel, ke io estas aux sxajnas troa (= tro granda, tro multa, tro grava)

    • Alkoholtrinkadon oni ne troigu. Li troigis la rakonton tiom, ke neniu kredis lin.

  • kun kunigi = agi tiel, ke io farigxas kuna; DIS disigi = agi tiel, ke io farigxas disa

    • Malfelicxo ofte kunigas la homojn, kaj felicxo ofte disigas ilin.FE.42

Cxu uzi IG aux ne? «

Kiam la radiko estas nek eca, nek aga, oni povas ofte heziti, cxu uzi simplan sensufiksan verbon, aux verbon kun la sufikso IG.

Ofte la lingva tradicio donis al simpla verbo IG-ecan signifon:

  • fino = la lasta parto de io fini = kauxzi ke io havu finon, meti finon al io

    • Mi finos mian vivon per morto.Rz.89 Ne *...finigos...*, kio signifus, ke oni igas iun alian fari la agon fini. Fini similas al cxesigi. Finigi do similas al cxesigigi.

  • masko maski = surmeti maskon, kasxi per masko

    • Sxi maskis sin por ke li ne rekonu sxin. Ne *...maskigis...*. Maskigi signifas “igi iun alian maski” aux eble “fari maskon el io”.

Iafoje la tradicio elektis uzi nur formon kun IG:

  • grupo grupigi = kunigi en grupo(j)n, starigi en grupo(j)n

    • La lernantoj estis grupigitaj po dek. (La verbo grupi estas apenaux uzata, sed povus signifi “stari en grupo” aux simile.)

  • bildo bildigi = fari bildon de io, prezenti bilde

    • Ili ne povis bildigi al si la teruran okazajxon. (La verbo bildi ne estas uzata.)

Iafoje la tradicio donis malsaman signifon al la simpla formo kaj la IG-formo, sed ambaux signifoj estas IG-ecaj:

  • koloro kolori = doni al io sian koloron, esti tio kio donas koloron al io

    • La rizo estas orangxokolora, cxar safrano koloras gxin.

  • koloro kolorigi = agi tiel, ke io farigxas kolora

    • Mi kolorigis la rizon per safrano.

  • limo limi = esti limo de io, formi limon de io, trovigxi cxe la limo de io

    • Meksiko limas norde Usonon kaj sude Gvatemalon kaj Belizon.

  • limo limigi = meti limo(j)n al io, kauxzi ke io havu limo(j)n

    • Ni devas limigi niajn elspezojn, cxar niaj financaj rimedoj estas limigitaj.

Oni tamen ne povas postuli, ke cxiuj cxiam sekvu tiujn cxi delikatajn distingojn. Oni devas almenaux toleri, se iu iafoje intermiksas kolori kaj kolorigi, aux limi kaj limigi. La distingoj ankaux ne cxiam ekzistis. Zamenhof uzis kaj limi kaj limigi por la nuna limigi.

Iafoje la simpla formo havas signifon, kiu ne estas IG-eca:

  • lumo lumi = eljxeti lumradiojn

    • La steloj lumis hele.FA3.111 (Ekzistas ankaux la verbo prilumi, kiu havas iom alian signifon.)

  • lumo lumigi = fari tiel ke io lumu, fari luma

    • Karlo lumigis la lampon.

Iafoje ambaux formoj havas la saman signifon:

  • ordo ordi aux ordigi = krei ordon, meti en ordon, fari orda

    • La ideoj kun siaj signoj estis orditaj laux specoj.FK.243

    • Tuj ordigu bone tiun cxambron por la gasto.Rz.40

    Nuntempe oni gxenerale preferas la formon ordigi, sed ordi estas same logika.

Ofte oni aldonas superfluan IG al verbo, kiu normale ne havu gxin. Tio povas esti tolerata, precipe se el tio rezultas plia klareco, sed normale oni uzu la tradiciajn formojn. Ne cxiam la formoj estas tamen tute stabilaj. En iuj okazoj la IG-sufikso eble ne estas nepra, cxar la simpla formo apenaux havas ian alian signifon. Tiam oni eble estonte ekuzos la pli mallongan formon sen IG. Ofte ambaux formoj povas esti uzataj paralele sen signifodiferenco: loki/lokigi, arkivi/arkivigi, listi/listigi.

La verbo igi «

El la sufikso IG oni povas fari la memstaran verbon igi.

IG kun ne-verba finajxo «

IG kutime aperas kun verba finajxo, sed povas ankaux havi O-finajxon, A-finajxon aux E-finajxon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akrigo = “la ago akrigi”, akriga = “rilata al la ago akrigi, akriganta”, sidigo = “la ago sidigi”, sidige = “rilate al la ago sidigi, sidigante”, edzigo = “la ago edzigi”, edziga = “rilata al la ago edzigi”.