PMEG 2024
38.2.23. ISM
ISM = “doktrino, movado, sistemo, agmaniero” k.s. Iafoje ISM-vorto ankaux montras unuopan ekzemplon de ia speciala agmaniero. La signifo de ISM treege varias, kaj tre dependas de tio, post kio gxi staras. (La sufikso ISM estis oficialigita en 1919 en la Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro.)
Legu pri paraj “ist”-vortoj kaj “ism”-vortoj.
Persona nomo «
ISM povas stari post propra nomo de persono:
Budho → Budhismo = la religio fondita de Budho
Stalino → Stalinismo = la politikaj ideoj de Stalino
Zamenhof → Zamenhofismo = la idearo de Zamenhof (vidu cxi-poste pri alia senco de tiu vorto)
Adepto «
ISM povas stari post vorto por adepto de fama persono:
Kristo → kristano → kristanismo = la religio de la kristanoj, la religio de Kristo. (La pli simpla formo kristismo estas tute logika, sed multe malpli ofta.)
Konfuceo → konfuceano → konfuceanismo = la filozofio de la konfuceanoj, la filozofio de Konfuceo. (Oni ofte uzas la pli simplan formon konfuceismo.)
En tiaj vortoj AN estas superflua (sed ne mallogika). Oni uzas gxin pro influo de nacilingvaj vortoj.
Temo, karakterizajxo «
ISM povas stari post temo aux karakterizajxo de la sistemo, doktrino k.t.p.:
kolonio → koloniismo = ekspluatado de kolonioj fare de forta sxtato
spirito → spiritismo = kredo, ke eblas kontakti spiritojn de mortintoj
vegetara → vegetarismo = sistema nemangxado de viando
komuna → komunismo = politika sistemo bazita sur komuna posedado
kapitalo → kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo
kubo → kubismo = stilo de pentrado, kiu uzas kubecajn figurojn
alkoholo → alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo
plumbo → plumbismo = malsano pro venenigxo de plumbo
internacia → internaciismo = sistema strebado al internacia kunlaboro
nova → novismo = tendenco cxiam voli krei ion novan
...adas → adasismo = (mallerta) rimado per sufiksoj (ekz. AD), ekzemplo de tia rimado (ekz. kantadas – amadas)
Speco de persono «
ISM povas esti aldonita al vorto por persono aux speco de persono. Tia ISM-vorto montras agmanieron de tia persono:
kanibalo → kanibalismo = homomangxado fare de homo
diletanto → diletantismo = amatoreca kaj fusxema agado
patrioto → patriotismo = amo kaj sindedicxo al la propra patrujo
Zamenhof → zamenhofismo = esprimomaniero propra al Zamenhof (vidu cxi-antauxe pri alia senco de tiu vorto)
Lingvo «
Post nomo de lingvo ISM montras dirmanieron propran al tiu lingvo:
la angla lingvo → anglismo = apartajxo de la angla lingvo
la cxina lingvo → cxinismo = apartajxo de la cxina lingvo
Latino → latinismo = apartajxo de Latino
Anglajxo, cxinajxo k.t.p. povas esti io ajn dirita aux skribita en la lingvo. En tiaj vortoj mankas la ideo, ke temas pri esprimo aparta aux speciala.
Ordinara radiko «
ismo = doktrino, kredo, pensosistemo (ofte kun ia ironia aux malsxata nuanco)
Je unu ismo
Mi tutsincere kredas –
Je la abismo!hajko de Daphne Lister