PMEG 2024
39.2.2. ANTI
Eksprefikso en multaj vortoj kun ia kontrauxeca signifo: antibiotiko, antidoto, antipatio, antisemito, antipodo. En iuj vortoj temas pri la signifo “antaux”: anticipi, Antilebanono, antifono.
Vera prefikso «
“Kontrauxa, malamika, opozicia”. Iafoje uzata kiel vera prefikso, precipe kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komencigxas per “anti”: fasxisto → antifasxisto = “malamiko de fasxismo”, Kristo → Antikristo = “iam aperonta kontrauxulo de Kristo”, tezo → antitezo = “kontrauxtezo, malo”, materio → antimaterio = “materio el inverse sxargitaj partikloj”, tusi → antitusa = “kontrauxtusa”. Vortoj kiel antitusa sxajnas esti frazetvortoj kun kasxita uzo de ANTI kiel rolvorteto: *anti tuso* = “kontraux tuso” → [anti tuso]-A → *antitusa* (komparu kun simila uzo de PRE).
Plej ofte estas preferinde uzi la rolvorteton kontraux prefiksece: kontrauxfasxisto, kontrauxtezo, kontrauxtusa k.t.p. Sed vortoj kiel antimaterio kaj antipartiklo, en kiuj ANTI havas specialan fakan sencon de fiziko, estas tute aprobindaj.
Multaj ANTI-vortoj ankaux povas esti rigardataj kiel nekunmetitaj.