PMEG 2023

39.2.19. PRE

Eksprefikso en multaj vortoj kun la signifo “antaux”: prefaco, prefikso, prelego, premiso, prepozicio = “rolvorteto”.

Vera prefikso «

“Antaux, senpere antaux”. Iafoje uzata eksperimente anstataux antaux en tempa signifo: amplifi *preamplifilo* = “antauxamplifilo”, scienco *prescienca* = “de la tempo antaux la apero de scienco”, latina *prelatina* = “de la tempo antaux latino”, kancero *prekancera* = “antauxkancera, montranta aperontan kanceron”. Sxajnas, ke iuj tiaj vortoj vere estas frazetvortoj kun kasxita uzo de PRE kiel rolvorteto: *pre la scienco* = “antaux la scienco” [pre scienco]-A *prescienca*, *pre latino* = “antaux latino” [pre latino]-A *prelatina* (komparu kun simila uzo de ANTI). PRE estas evitenda, cxu kiel prefikso, cxu kiel (kasxita) rolvorteto. Oni uzu antaux. Komparu kun la oficiala prefikso PRA.