PMEG 2024
39.2.11. INFRA
“Sub”. Prefikso en iaj tehxnikaj vortoj, por kiuj ekzistas responda internacia vorto, kiu komencigxas per “infra”: sono → infrasono = “sono tiel malaltfrekvenca, ke gxi estas neauxdebla”, strukturo → infrastrukturo = “subtena strukturo de organizo aux socio”, rugxa → infrarugxa = “transrugxa”. Normale oni uzu sub: subsono, substrukturo. Anstataux infrarugxa oni diru transrugxa. Komparu kun ULTRA.