PMEG 2024

39.2.28. ULTRA

“Ekstrema, eksternormala”. Tehxnika prefikso uzata, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komencigxas per “ultra”: sono ultrasono = “transsono, sono tiel altfrekvenca, ke gxi estas neauxdebla”, viol(kolor)a ultraviol(kolor)a = “havanta nevideblan koloron kun ondolongo trans violkoloro”, konservativa ultrakonservativa. Normale oni uzu trans aux ekstrema: transviol(kolor)o, transsono, ekstreme konservema. Komparu kun INFRA.