PMEG 2023

39.2.21. PSEUXDO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “malvera, neauxtentika”: pseuxdonimo, pseuxdopodo.

Vera prefikso «

“Malvera, neauxtentika, kasxita”. Suficxe ofte uzata kiel vera prefikso: sufikso pseuxdosufiksoLR.52A, scienca pseuxdo-sciencaFK.263, laboro pseuxdo-laboroM.138, nomo pseuxdonomo = “pseuxdonimo, plumnomo”, argumento pseuxdoargumento. Zamenhof ofte uzis PSEUXDO kiel veran prefikson, sed estas tamen pli bone uzi KASX, SXAJN aux kvazaux, cxar tio estas multe pli klara: kasxnomo, sxajnsufikso, kvazauxscienco, sxajnlaboro, sxajnargumento, malvera argumento.

Iafoje oni vidas la A-vorton *pseuxda*. A-vorta formo de PSEUXDO estu tamen pseuxdoa. La “o” estas parto de la radiko, kaj ne povas malaperi. Kaj *pseuxda* kaj pseuxdoa estas superfluaj. Uzu neauxtentika, malvera, kasxita, sxajna aux iluzia.