PMEG 2024
39.2.20. PROTO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “cxefa, plej unua, primitiva, origina”: protozoo, protoplasmo, protono.
Vera prefikso «
“Cxefa, plej unua, primitiva, origina”. Iafoje uzata kiel vera prefikso: tipo → prototipo = “unua tipo, unua ekzemplero”, infektigxo → protoinfektigxo = “unuafoja infektigxo”, kanajlo → protokanajloRz.84 = “kanajlo modela/origina”. Plej multaj PROTO-vortoj ankaux povas esti rigardataj kiel nekunmetitaj, sed en la zamenhofa vorto protokanajlo PROTO sendube estas vera prefikso. Komparu kun ARHXI.