PMEG 2023

39.1.12. I

Ekssufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj. La vokalo “i” estas senkonkurence la plej ofta radikofino en Esperanto.

Interalie multaj nomoj de sciencoj kaj okupoj finigxas per “...io”: geografio, biologio, agronomio, homeopatio, anatomio, kirurgio, filozofio. Por tiaj vortoj tre ofte ekzistas paralela radiko sen “i” por la responda fakulo: geografo, biologo, agronomo, homeopato, anatomo, kirurgo, filozofo. Atentu, ke la radiko sen “i” iafoje havas alian signifon. Ekz. telegrafio estas okupo, sed telegrafo estas aparato, ne persono. El vortoj por sciencoj kaj okupoj oni ankaux povas fari nomojn de fakulo per la sufikso IST: geografiisto, biologiisto, agronomiisto k.t.p. Pro la longeco de tiaj vortoj, kaj pro la malagrabla duobla “i”, oni normale preferas sensufiksan vorton, kiam tia ekzistas.

I estas ankaux ekssufikso en multaj landonomoj: Auxstralio, Gxibutio, Haitio, Sirio.

Vera sufikso «

1. “Lando” (post nomo de popolo). Tre ofte uzata paralele kun la sufikso UJ en landonomoj:

  • francoj Francio = Francujo

  • japanoj Japanio = Japanujo

La landnoma sufikso I ne estas oficiala. Iam gxi estis malrekomendata de la Akademio de Esperanto, sed ne plu (Aktoj de la Akademio II, p. 14). Gxi ecx estas uzata (paralele kun UJ) en la Akademia Listo de Rekomendataj Landnomoj.

2. “Lando” (post nomo de urbo, rivero, monto k.s.). Uzata en kelkaj okazoj por eviti plursencajn geografiajn nomojn:

  • Meksiko (lando, federacia sxtato, urbo) MeksikioLR.18B (nur lando)

  • Kebeko (provinco, urbo) Kebekio (nur provinco)

  • Senegalo (lando, rivero) Senegalio (nur lando)

  • Luksemburgo (lando kaj urbo) Luksemburgio (nur lando)

  • Brandenburgo (germana federacia lando kaj urbo) Brandenburgio (nur federacia lando)

  • Romo (urbo) Romio (la roma regno, la roma imperio)

En multaj similaj okazoj oni tamen neniam uzas tiun cxi metodon, ekz.: Malto (lando kaj insulo), Singapuro (lando kaj urbo), Nikaragvo (lando kaj lago), Kuvajto (lando kaj urbo), Paragvajo (lando kaj rivero), Kenjo (lando kaj monto), Sanmarino (lando kaj urbo).

La Akademio de Esperanto prave rekomendis ne uzi la sufikson I en tiaj cxi nomoj (Aktoj de la Akademio III, p. 49). Nur se jam internacie ekzistas tiaj paralelaj nomoj (kun “i” por lando – sen “i” por urbo, rivero aux simile), oni ja uzu la distingon. Tiam ne temas pri Esperanta sufikso, sed pri parto de radiko. Oni do ja uzu ekz. Algxero (urbo), Algxerio (lando); Tunizo (urbo), Tunizio (lando); Namibo (dezerto), Namibio (lando), cxar tiaj nomoj ekzistas ankaux en aliaj lingvoj. Sed oni prefere ne uzu formojn kiel Meksikio, Kebekio, Senegalio k.a., cxar tiuj nomoj ekzistas nur en Esperanto. En unu okazo temas pri du malsamaj landoj: Nigxero (rivero kaj lando inter Malio kaj Cxado), Nigxerio (lando inter Benino kaj Kameruno). En unu okazo la internacia distingo estas inversa: Brazilo (lando), Brazilio aux Braziljo (urbo). Se oni uzas tiajn cxi “i” nur laux la internaciaj formoj, tiaj okazoj tute ne kreas problemojn.

Se internacie du aux pli da nomoj samas, oni uzu laux bezono esprimojn kun urbo, rivero, monto k.s. Tio estas multe pli klara: Meksikurbo, la urbo Meksiko, la federacia sxtato Meksiko, la lando Meksiko, Kebekurbo, la provinco Kebeko, la rivero Senegalo, la lando Senegalo, la lando Luksemburgo, Luksemburgurbo, la urbo Luksemburgo, la (federacia) lando Brandenburgo, la urbo Brandenburgo, la Roma regnoRt.130 k.t.p.