PMEG

35.4. Landoj, popoloj kaj lingvoj

Nomoj de landoj kaj landanoj estas normale cxiam Esperantigitaj. Tie cxi estas klarigitaj la bazaj principoj, kiujn cxiuj nomoj de landoj kaj landanoj sekvas, kaj ankaux klarigoj pri nomoj de lingvoj.

Cxi-poste gentovortoj kaj landanovortoj estas plejparte skribataj kun komenca majusklo: Francoj, Birmanoj k.t.p. Skribo minuskla estas tamen same gxusta.

La landonomoj en Esperanto apartenas al du kategorioj: landobazaj nomoj kaj gentobazaj nomoj.

Landobazaj nomoj «

Plej multaj landonomoj estas landobazaj. Tiaj nomoj ne havas sufikson. La baza radiko ordinare estas per si mem nomo de lando. El tia nomo oni kreas vorton por landano per la sufikso AN:

  • Kanado (Ameriko) Kanadanoj = logxantoj de Kanado, homoj el Kanado k.s.

  • Burkino (Afriko) Burkinanoj = logxantoj de Burkino k.s.

  • Peruo (Ameriko) Peruanoj

  • Sudano (Afriko) Sudananoj

  • Algxerio (Afriko) Algxerianoj

  • Irano (Azio) Irananoj

  • Pakistano (Azio) Pakistananoj

  • Usono (Ameriko) Usonanoj

  • Auxstralio (Oceanio) Auxstralianoj

Iuj landobazaj nomoj estas kunmetajxoj aux plurvortajxoj. La baza radiko tamen ne nomas genton:

  • Sud-Afriko (Afriko) Sud-Afrikanoj

  • Dominika Respubliko (Ameriko) Dominik-Respublikanoj

  • Papuo-Nov-Gvineo (Oceanio) Papuo-Nov-Gvineanoj, Papuanoj, Nov-Gvineanoj

Se lando havas plurvortan nomon, ofte estas pli oportune uzi la vorton ano aux la vorton logxanto aux ion similan anstataux la sufikso AN:

  • Trinidado kaj Tobago (Ameriko) anoj/logxantoj de Trinidado kaj Tobago

Iafoje oni povas uzi mallongigon de longa nomo, sed oni ne faru proprajn nekompreneblajn mallongigojn:

  • Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj (Azio) anoj de Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj, anoj de UAE, UAE-anoj

Kelkaj landobazaj nomoj finigxas per ...lando. Tiam ordinare land estas parto de la radiko:

  • Irlando (Euxropo) Irlandanoj (la radiko estas IRLAND)

  • Nov-Zelando (Oceanio) Nov-Zelandanoj (la baza radiko estas ZELAND)

Sed ekzistas ankaux landobazaj nomoj, en kiuj LAND estas efektiva Esperanta radiko. La elemento antaux LAND tamen ne estas nomo de gento: Sarlando (Germana federacia lando cxe la rivero Saro), Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj (emiroj ne estas gento, sed speco de regantoj).

Gentobazaj nomoj «

Gentobazaj landonomoj estas faritaj el nomo de popolo (gento). Tiaj landonomoj trovigxas precipe en Euxropo, sed ankaux en Azio kaj Afriko. Oni formas tiajn nomojn el gentonomo per aldono de sufikso. La origina landonoma sufikso estas UJ:

  • Francoj Francujo (la lando de la Francoj, Euxropo)

  • Germanoj Germanujo (la lando de la Germanoj, Euxropo)

  • Japanoj Japanujo (Azio)

  • Somaloj° Somalujo (Afriko)

Multaj uzas anstataux UJ la neoficialan sufikson I en gentobazaj landonomoj: FrancioFrancujo, GermanioGermanujo, JapanioJapanujo, SomalioSomalujo, k.t.p.

Noto: Pri la du landonomaj sufiksoj UJ kaj I oni multe diskutis, sed ili estas ambaux bone uzeblaj. Ambaux estas komprenataj de cxiuj Esperantistoj. Duoblajxoj kiel ekz. Francujo kaj Francio, ne estas pli strangaj ol duoblajxoj kiel dormejo kaj dormocxambro, aux policisto kaj policano. Iuj gramatikistoj preferas diri, ke gentobazaj landonomoj kiel Japanio, Germanio kaj Rusio estas faritaj el apartaj radikoj, ne per sufikso. Laux tiu teorio ekz. la popolnomo Germanoj kaj la landonomo Germanio estas faritaj el du malsamaj radikoj, GERMAN kaj GERMANI. En la praktiko la teoria analizo tute ne gravas, cxar la efektivaj vortoj restas la samaj. Germanujo kaj Germanio cxiuokaze estas tute samsignifaj, kaj la logxantoj nomigxas Germanoj, Germanujanoj aux Germanianoj, cxu oni rigardas la formon Germanio kiel kunmetitan, cxu kiel nekunmetitan.

Oni ankaux povas uzi la radikon LAND sufiksece anstataux UJ aux I en gentobazaj nomoj. Oni uzu LAND prefere nur kiam tio donas tre internacian nomformon aux kiam tia nomformo estas tradicia en Esperanto:

  • Finnoj Finnlando (la lando de la Finnoj, Euxropo)

  • Svazioj° Svazilando (Afriko)

  • Poloj Pollando (Euxropo)

Ankaux cxe gentobazaj landonomoj oni povas uzi AN por fari nomon de landano, kvankam tio estas malofta:

  • Rusujo RusujanojFE.37 (= anoj de Rusujo)

  • Japanujo Japanujanoj (= anoj de Japanujo)

  • Somalujo Somalujanoj (= anoj de Somalujo)

  • Finnlando Finnlandanoj (= anoj de Finnlando)

Rimarku, ke oni ne aldonu AN al popolvorto. Ne diru *Francanoj*. Tio signifus anoj de Franco (= ano de homo). Oni aldonu AN al landonomo: Francujo (aux Francio) Francujanoj (aux Francianoj). Aux oni diru simple Francoj.

Teorie estas diferenco inter ekz. Germanujano kaj Germano. Germanujano estas ano de la lando Germanujo, dum Germano estas ano de la Germana gento. Sed ordinare oni ignoras tiun teorian diferencon. Nur kiam oni parolas eksplicite pri diversaj gentoj, oni bezonas fari tiajn distingojn, ekz.: Germanoj kaj francoj, kiuj logxas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.FE.37

Cxe kelkaj tre specialaj landonomoj oni ne povas uzi la simplan popolvorton por nomi anojn de tiu lando. Logxantojn de ekz. Interna Mongolujo (parto de Cxinujo) oni ne povas simple nomi Mongoloj, cxar tio komprenigxas kiel anoj de Mongolujo (alia lando). Logxantojn de Nova Sud-Kimrujo (parto de Auxstralio) oni ne povas nomi Kimroj, cxar tio estus anoj de Kimrujo (parto de Britujo). Logxantojn de Saksujo-Anhalto (parto de Germanujo) oni ne povas simple nomi Saksoj, cxar Saksoj trovigxas ankaux en Saksujo (alia parto de Germanujo). En tiaj specialaj okazoj oni devas uzi esprimojn kiel anoj de Interna Mongolujo, Intern-Mongolujanoj, anoj de Nova Sud-Kimrujo, Nov-Sud-Kimrujanoj, anoj de Saksujo-Anhalto, Saksujo-Anhaltanoj k.t.p.

Kelkaj popolnomoj estas komuna nomo por pluraj gentoj. Ekz. Belgoj ne estas gento en si mem, sed komuna nomo de Flandroj kaj Valonoj, la du cxefaj gentoj de Belgujo. Britoj estas komuna nomo de Angloj, Kimroj kaj Skotoj, la tri cxefaj gentoj de Britujo. Baltoj estas komuna nomo de la tri gentoj Estonoj, Latvoj kaj Litovoj en la landoj Estonujo, Latvujo kaj Litovujo, kiuj kune formas la regionon Baltujo. Etiopoj estas komuna vorto por cxiuj cxirkaux 80 diversaj gentoj en Etiopujo (Oromoj°, Amharoj°, Tigrajoj° k.a.). Homo povas do esti samtempe Belgo kaj Flandro, samtempe Brito kaj Skoto, samtempe Balto kaj Estono k.t.p.

Noto: La radiko BALT estas en Esperanto nomo de homo, ne de maro. La regiono do nomigxas Baltujo, Baltio aux la Baltaj sxtatoj/landoj, ne *Cxebaltio* aux simile. La apuda maro nomigxas la Balta MaroFA1.200.

Kiel scii, cxu nomo estas landobaza aux gentobaza? «

Se oni renkontas landonomon, kiu finigxas per ...ujo, oni cxiam scias certe, ke gxi estas gentobaza, kaj oni povas uzi la simplan gentovorton por paroli pri la logxantoj de la lando.

Se oni auxdas landonomon, kiu finigxas per ...io, oni ne povas esti certa, cxar multaj landobazaj nomoj (hazarde) finigxas tiel, kvankam ili ne havas Esperantan sufikson, ekz. Auxstralio, Namibio kaj Cxilio. En tiuj landoj ne logxas *Auxstraloj*, *Namiboj* aux *Cxiloj*. Tio signifas ankaux, ke oni ne povas uzi la sufikson UJ en tiaj nomoj, cxar la nomoj ne estas gentobazaj. La vokalo i estas parto de la radiko en tiuj kaj en multaj aliaj landonomoj.

Ankaux kiam oni renkontas landonomon, kiu finigxas per ...lando, oni ne povas esti certa. Iuj tiaj nomoj estas landobazaj, ekz. Nederlando kaj Islando, dum aliaj estas gentobazaj, ekz. Pollando kaj Svislando. La popolon de Pollando oni povas nomi Poloj, sed la logxantoj de Nederlando ne estas *Nederoj*.

Se oni scias certe, ke landonomo estas farita el nomo de gento, oni povas uzi la simplan popolnomon. Sed se oni ne scias, aux se oni hezitas, oni povas cxiam uzi kunmetajxon kun la sufikso AN: Francianoj, Cxinianoj, Pollandanoj, Nederlandanoj k.t.p. Tia uzado neniam povas esti erara.

“Istanoj” «

Pluraj landonomoj finigxas per ...istano: Pakistano, Afganistano, Uzbekistano k.a. En iaj okazoj por tia lando ekzistas gentovorto similforma: Afganoj, Uzbekoj k.a. En tiaj okazoj estas pli bone uzi gentobazajn nomojn por la landoj: Afganujo (aux Afganio), Uzbekujo (aux Uzbekio) k.t.p. Sed ne cxiuj “istan”-landoj havas tian respondan gentovorton. En ekz. Pakistano ne logxas *Pakoj*, sed Pakistananoj (kaj sekve oni ne povas la landon nomi *Pakujo* aux *Pakio*).

Arbitra divido «

Plej multaj landonomoj estas landobazaj, sed kelkaj, precipe Euxropaj kaj Aziaj, estas gentobazaj. La kategoria divido, kiu esence estas arbitra, diras absolute nenion pri la landoj aux pri la popoloj de tiuj landoj. Cxu ekzistas aux ne ekzistas aparta vorto por grupo de homoj, neniel montras, cxu tiuj homoj estas unueca gento aux ne. En multaj landoj kun landobazaj nomoj logxas pli-malpli unuecaj gentoj, ekz. Irano, Kambogxo, Nederlando, Islando k.a. Tia dukategorieco estas tute normala en Esperanto. Oni komparu kun ekz. instrumentoj: broso, auxto, gitaro (sensufiksaj), kombilo, aviadilo, tajpilo (sufiksaj). Tio estas same arbitra kiel la divido de landonomoj. Same estas pri istoj, uloj kaj multaj aliaj grupoj de vortoj.

Zamenhof kaj aliaj parolis pri distingo inter malnova mondo (Euxropo, Azio kaj partoj de Afriko), kie cxiu lando apartenas al unu cxefa gento, kaj kie oni uzu (precipe) gentobazajn nomojn, kaj nova mondo, kie cxiuj gentoj estas egalaj, kaj kie oni uzu landobazajn nomojn. Tio estis nura teorio, kiu neniam vere realigxis en la lingvo. Estas prave, ke gentobazaj nomoj trovigxas precipe en la tiel nomata malnova mondo, sed ekzistas tiom da esceptoj, ke la teorio estas praktike neuzebla.

Diverseca uzo «

La praktika uzo de landonomoj kaj popolnomoj estas suficxe varia. Tio kauxzas iom da gxeno kaj problemoj, sed cxiuj diversaj variantoj estas tamen uzeblaj laux la cxi-antauxaj principoj. Se ekz. oni preferas la landobazan nomon Koreo (nuntempe tre maloftan), oni nomu la landanojn Koreanoj. Se oni preferas la gentobazan kaj hodiaux plej oftan formon Koreujo/Koreio por la sama lando, oni nomu la logxantojn Koreoj aux eventuale Koreujanoj/Koreianoj. Sed oni nepre ne miksu. Oni ne parolu pri *Koreanoj en Koreujo*. La du sistemoj estas egale logikaj. Cxu oni preferas paroli pri Koreanoj, cxu oni volas nomi ilin Koreoj, oni parolas pri la sama popolo. En gxuste tiu cxi okazo la gentobazaj formoj estas tamen superregaj, kaj ankaux rekomendataj de la Akademio de Esperanto.

Pri kelkaj popolvortoj oni havas malsamajn opiniojn, cxu ili estu uzataj aux ne. Multaj ekz. uzas la popolvorton Auxstroj kaj gentobazan landonomon Auxstrujo/Auxstrio, dum aliaj parolas cxiam nur pri Auxstrianoj (kun landobaza nomo Auxstrio). Iuj uzas la vorton Jugoslavoj kiel komunan nomon por la diversaj gentoj de la iama Jugoslavujo, dum aliaj volas paroli nur pri Jugoslavianoj en Jugoslavio. Normale ne multe gravas, kiun uzon oni sekvas. Oni nur ne elpensu novajn variantojn senbezone.

Jam en la unuaj jaroj de la historio de Esperanto ekzistis tiaj hezitoj pri la kategorio de iuj landonomoj. En tre fruaj tekstoj oni povas trovi nomojn kiel Algxerujo (gentobaza formo anstataux la nuna landobaza nomo Algxerio) kaj Kanadujo (nun cxiam Kanado). Sed jam dekomence ekzistas landonomoj de ambaux kategorioj, kaj gxenerale la uzado de landonomoj kaj vortoj por landandoj sekvas la samajn principojn hodiaux kiel en la unuaj jaroj.

Noto: Ie kaj tie oni povas legi asertojn, ke en la unua tempo cxiuj landonomoj estis gentobazaj. Tiuj asertoj tamen estas malpravaj. Jam en la unua Esperanta periodajxo La Esperantisto (1889 - 1895) kaj gxenerale en la skribajxoj publikaj kaj privataj de Zamenhof en la plej fruaj jaroj, oni trovas ambaux kategoriojn de landonomoj.

A-finajxo «

A-vorto farita el landobaza landonomo signifas “rilata al la lando, tia kiel (en) la lando, rilata al la homoj en la lando” k.t.p.:

  • Usono Usona = rilata al Usono aux Usonanoj, tia kiel (en) Usono, tia kiel Usonanoj, k.s.

  • Peruo Perua = rilata al Peruo aux Peruanoj, tia kiel (en) Peruo, tia kiel Peruanoj, k.s.

Oni ankaux povas fari A-vortojn el popolnomoj kun AN-sufikso. Tia A-vorto signifas nur “rilata al la popolo, tia kiel la popolo”, sed tiaj A-vortoj estas tre maloftaj: Usonano Usonana (malofta vorto) = “rilata al Usonanoj, tia kiel Usonanoj” Peruano Peruana (malofta vorto) = “rilata al Peruanoj, tia kiel Peruanoj”.

Cxe gentobazaj landonomoj oni kutimas uzi A-vorton sen sufikso, do A-vorton faritan el la gentonomo: Franca, Japana, Etiopa k.t.p. Tiaj vortoj devus teorie signifi nur “rilata al la popolo, tia kiel la popolo”. Sed en la praktiko oni uzas ilin ankaux por la senco “rilata al la lando”:

  • Franco Franca = rilata al Francoj aux al Francujo

  • Japano Japana = rilata al Japanoj aux al Japanujo

  • Finno Finna = rilata al Finnoj aux al Finnlando

Kompreneble oni ankaux povas uzi A-vortojn faritajn el plena gentobaza landonomo, sed tio estas pli malofta:

  • Francujo Francuja (malofta vorto) = rilata al Francujo

  • Japanujo Japanuja (malofta vorto) = rilata al Japanujo

  • Finnlando Finnlanda (malofta vorto) = rilata al Finnlando

Se oni celas la sencon “rilata al la lando”, kaj se estas tre grave, ke neniu mise komprenu “rilata al la gento/landanoj”, tiam oni ja uzu tiajn vortojn kiel Francuja. Sed en la praktiko plej ofte tute bone tauxgas kaj funkcias la pli kutima formo Franca, ankaux kiam vere temas pri “rilata al Francujo”.

En iuj landoj, ekz. Rusujo, oni gxenerale emas tre zorge distingi gentecon. En tiaj okazoj A-vortoj kiel Rusuja estas pli oftaj (cxar oni opinias, ke Rusa signifu nur “rilata al Rusoj”). En tiaj okazoj oni ankaux pli ofte rezervas gentovortojn, ekz. Rusoj, por la efektiva gento, preferante kunmetajxojn kiel Rusujanoj, kiam oni parolas pri cxiuj anoj de la lando (ankaux tiuj, kiuj ne estas Rusoj en genta senco).

Gentoj sen gentonomo «

En multaj landoj, kiuj havas landobazan nomon, tamen ekzistas efektiva gento kun propra lingvo k.t.p., ekz. Nederlando, Islando, Birmo k.a. Se oni volas paroli pri tiuj gentoj, oni devas uzi kunmetajxon kun AN-sufikso: Nederlandanoj, Islandanoj, Birmanoj k.t.p. Tiaj AN-vortoj do estas plursignifaj. Ili povas esprimi puran landanecon aux civitanecon, sed ili ankaux povas esti uzataj kun genta signifo. Tio signifas, ke nekunmetitaj popolnomoj kiel Francoj kaj Japanoj tute similas al AN-sufiksaj popolnomoj kiel Nederlandanoj kaj Birmanoj. En ambaux okazoj la vortoj estas plursignifaj. AN-vorto kiel Irlandanoj baze havas la signifon de landanovorto, sed gxi povas uzigxi lauxbezone ankaux kiel gentovorto, dum gentovortoj kiel Svedoj kaj Koreoj baze estas gentaj vortoj, sed uzigxas tre ofte ankaux por landana kaj ecx civitana senco. La diferenco estas do cxefe gramatika. Tio, ke en iaj okazoj ekzistas simpla gentovorto, dum aliokaze ne, estas esence hazardo. Oni ne provu kompreni tion kiel iaspecan indikon pri genta pureco aux simile.

Lingvonomoj «

El landobazaj landonomoj kaj el simplaj popolnomoj oni povas fari nomojn de lingvoj. Oni faras A-vorton kaj aldonas la vorton lingvo. Oni preskaux cxiam metas la antaux tiaj lingvonomoj. Tre ofte oni ellasas (subkomprenas) la vorton lingvo:

  • Anglo la Angla (lingvo) = la lingvo de la Angla popolo (kaj de multaj aliaj)

  • Cxino la Cxina (lingvo) = la lingvo de la Cxina popolo

  • Arabo la Araba (lingvo) = la lingvo de la Araboj

  • Zuluo la Zulua (lingvo) = la lingvo de la Zuluoj

  • Nederlando la Nederlanda (lingvo) = la lingvo de Nederlando

  • Birmo la Birma (lingvo) = la lingvo de Birmo

  • Indonezio la Indonezia (lingvo) = la lingvo de Indonezio

  • La franca lingvo videble estis tiu el sxiaj scioj, de kiu sxi esperis plej multe.M.24

  • Tia lingvo konkurados en la mondo antaux cxio kun la lingvo angla, kiu celas farigxi internacia.OV.374

  • Mi ne scias la lingvon hispanan.FE.34

  • Cxu vi parolas la Anglan (lingvon)?

  • Mi volas lerni la Cxinan (lingvon).

  • Sxi parolas la Japanan (lingvon), la Korean (lingvon) kaj la Vjetnaman (lingvon).

  • Sxi parolas la Japanan, Korean kaj Vjetnaman (lingvojn).

El tiaj lingvonomoj oni povas fari diversajn kunmetitajn vortojn, plej ofte subkomprenante la elementon lingvo, ekz.: angligi = “traduki en la Anglan lingvon”, elarabigi = “traduki el la Araba lingvo”, hispanparolanto = “parolanto de la Hispana lingvo”, Japanlingva = “en la Japana lingvo, scianta la Japanan lingvon, k.s.”.

Oni atentu, ke por multaj popoloj kaj lingvoj ne ekzistas responda landonomo, ekz. la Hebrea lingvo = “la lingvo de la Hebreoj (Judoj)”, kiu estas parolata cxefe en Israelo; la Persa, kiun parolas la Persoj, la plej granda gento en Irano (antauxe oni nomis la landon Persujo, sed nun gxi estas Irano); la Malagasa nomata laux la Malagasoj en Madagaskaro (antauxe nomata Malagasujo); kaj la Svahila, kiu estas parolata en pluraj Afrikaj landoj.

Ekzistas ankaux lingvoj, kiuj havas tute propran nomon kun O-finajxo, ekz.: Esperanto, Sanskrito, Latino, Urduo, Ido, Volapuko, Lingvafrankao°, Fanagalo°, Papiamento, Tokpisino°. Antaux tiaj lingvonomoj oni ne uzu la:

  • Oni parolas Esperanton.OV.401

  • En la lernejo mi studis Latinon, sed ne la Grekan.

  • Urduo estas tre simila al la Hinda lingvo.

O-vortajn lingvonomojn oni principe ankaux povas uzi en A-vorta formo. Tiam oni ja uzu la: la Esperanta (lingvo), la Sanskrita (lingvo), la Urdua (lingvo), la Ida (lingvo). Sed normale oni uzu la simplan O-formon sen la. Se oni vidas tian esprimon kiel ekz. la Urdua (lingvo), oni pli-malpli auxtomate supozas, ke ekzistas aux popolo *Urduoj* aux lando *Urduo*, sed tia popolo aux lando ja ne ekzistas, kaj tial estas iom misgvide paroli pri la Urdua. Pli klaras la normala formo Urduo.

Cxiuj planlingvoj havas propran nomon, sed ial oni malemas Esperantigi tiajn nomojn. Oni preferas paroli per fremdaj nomoj pri Volapük, Solresol, Idiom Neutral, Latino sine flexione, Novial, Occidental, Interlingue, Interlingua, Basic English, Interglossa, Loglan, Bliss k.t.p. Nur Esperanto, Volapuko kaj Ido estas ofte uzataj Esperantaj nomoj de planlingvoj. Kial ne Esperantigi, kiom eble, cxiujn tiajn nomojn? Oni ja Esperantigas la nomojn de pli-malpli cxiuj aliaj lingvoj en la mondo. La jenaj Esperantigitaj nomoj povas do esti uzindaj: Solresolo°, Idiomo Neuxtrala, Latino sen fleksio, Novialo°, Okcidentalo°, Interlingveo°, Interlingvao°, Baza Angla, Intergloso°, Loglano°, Lojxbano°, Bliso°, Tokipono° k.t.p.