PMEG 2024
39.1.18. IP°
“Neduuma persono”. Proponita sufikso por montri, ke persono estas neduuma, t.e. nek viro, nek virino (aux eble sekse ambigua). IP° estas tre nove proponita (en la jaro 2019) kaj estas nur eksperimente uzata: amiko (de cxiu ajna sekso) → amikipo = “amiko neduuma”. Oni kompreneble povas uzi la simplan sekse neuxtralan vorton amiko ankaux por neduuma persono, sed per IP° eblas aparte atentigi pri neduumeco.
Legu ankaux pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj, la proponita virseksa sufikso ICX°, la sekse neuxtrala unu-nombra pronomo ri° kaj la proponitaj karesnomaj sufiksoj J° kaj PJ°.