PMEG 2024
39.1.28. OLOG
Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj fakuloj kaj specialistoj: psikologo, antropologo, sociologo, ornitologo. Preskaux cxiam ekzistas paralela radiko finigxanta per “ologi” por la fako (vidu OLOGI). Anstataux la “olog”-vortoj oni povas uzi la respondan “ologi”-vorton plus la sufikson IST: psikologiisto, antropologiisto k.t.p. Pro la longeco de tiaj vortoj, kaj pro la malagrablaj duoblaj “i”, oni normale preferas la “olog”-vortojn.
Vera sufikso «
“Fakulo, specialisto”. Iafoje uzata kiel vera sufikso por diversaj fakuloj: kancero → kancerologo = “kancerspecialisto, onkologo”, birdo → birdologo = “birdospecialisto, ornitologo”, Esperanto → esperantologo = “persono, kiu science studas Esperanton”. Oni uzas OLOG preskaux nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu finigxas per “olog”, alie oni preferas IST aux apartan radikon. Se entute eble, oni prefere rigardu tiajn vortojn kiel nekunmetitajn. Vidu ankaux OLOGI.