PMEG 2023

39.1.27. OL

Muzika sufikso uzata cxe nombraj vortetoj por fari vortojn por diversaj ritmaj subdividoj: du duolo = “du tonoj/batoj en la tempo de tri samspecaj”, tri triolo = “tri tonoj/batoj en la tempo de du samspecaj”, kvar kvarolo = “kvar tonoj/batoj en la tempo de tri aux ses samspecaj”. Oni povus rigardi kelkajn tiajn OL-vortojn kiel nekunmetitajn, sed teorie la OL-vortoj estas senlime multaj, kaj iujn el ili oni neeviteble devas rigardi kiel Esperantajn kunmetajxojn: sesolo, sepolo, nauxolo, dekolo, dekunuolo k.t.p. Komparu kun T kaj TET.