PMEG 2024
37.2.1. O-finajxo
La finajxo O aldonas nenion al la propra signifo de radiko. O-vorto estas simple nomo de la afero:
amiko, tajloro = nomoj de diversaj homoj
cxevalo, azeno = nomoj de diversaj bestoj
krajono, broso = nomoj de diversaj iloj
diro, faro = nomoj de diversaj agoj
belo, bono = nomoj de diversaj ecoj
Se radiko havas plurajn signifojn, ankaux la O-formo havas plurajn signifojn. Ekz. KONSTRU estas ago, rezulto de ago, kaj maniero de ago. La vorto konstruo havas la samajn tri signifojn.
O-finajxon oni povas forlasi (se ne sekvas J-finajxo aux N-finajxo). Skribe oni tiam uzas apostrofon anstataux la O-finajxo:
amiko = amik’ = AMIK
belo = bel’ = BEL
diro = dir’ = DIR
Tia forlasado de O-finajxo okazas ordinare nur en poezio.
Kvankam O-finajxo ne aldonas ian signifon, gxi ja estas grava el gramatika vidpunkto. O montras, kiel oni povas uzi la vorton en frazo, kaj la aldono de O enkondukas la distingon inter unu-nombro kaj multe-nombro.
Participoj kun O-finajxo sekvas apartajn regulojn.