PMEG 2023

37. Vortfaraj principoj

La reguloj kaj principoj de vortfarado estas cxi tie klarigitaj en maniero speciala por PMEG. Aliaj lernolibroj uzas aliajn manierojn klarigi la samajn aferojn.

La Akademio de Esperanto klarigas la vortfaradon surbaze de teorio pri “tri cxefaj signifo-kategorioj” (Aktoj de la Akademio, p. 69 – 70). Ankaux PAG uzas tian teorion. La klarigoj en PMEG principe esprimas la samon, sed per aliaj vortoj.

La vortfarado bazigxas sur vortelementoj kaj signifoj.

Farante vortojn oni sekvas tri bazajn principojn:

Legu ankaux pri strecxitaj formoj, kaj pri sxajnaj kunmetajxoj.

Krome oni uzas afiksojn por fari kunmetajxojn. Multaj afiksoj sekvas baze la ordinarajn principojn, sed iuj afiksoj sekvas tute proprajn regulojn.

Atentu, ke kunskriboj kiel membroj-abonantoj, nigra-blanka, vole-ne-vole, pli-malpli k.s., ne estas rigardataj kiel kunmetajxoj en PMEG.