Kiel fari TTT-pagxojn

Diversaj elementoj

En tiu cxi leciono vi lernos pri la jenaj aferoj:

dl: Difinlisto «

La elemento dl similas iom al la listaj elementoj ul kaj ol, sed dl estas por listoj de difinoj.

Ene de dl-elemento aperas dt-elementoj kaj dd-elementoj. dt enhavas terminon, kiun oni volas difini, kaj dd enhavas difinon de tia termino. Tipe oni uzas dt kaj dd en paroj, kie cxiu dd donas difinon de la antauxa dt. Jen ekzemplo:

<dl>
  <dt>kalkulilo</dt>
  <dd>Rimedo por plenumi aritmetikajn operaciojn, kiu
  neprigas intervenon de manipulisto je cxiu pasxo de la
  kalkulado.</dd>

  <dt>abako</dt>
  <dd>Kalkulilo, konsistanta el globetoj trairitaj de
  stangetoj, sur kiuj ili estas sxoveblaj.</dd>

  <dt>komputilo</dt>
  <dd>Auxtomata rimedo por prilabori datumojn per
  operacioj indikataj per programo.</dd>
</dl>

Eblas ankaux aliaj arangxoj, kun pluraj terminoj sekvataj de unu komuna difino, aux unu termino kun pli ol unu difino.

dl-listoj estas ofte prezentataj en TTT-legiloj kun la difino sur nova linio iom ensxovita de la maldekstra margxeno.

Noto: Oni suficxe ofte uzas dl-listojn ankaux por aliaj aferoj, kiuj iom similas al veraj listoj de difinoj, ekz. nuraj priskriboj, aux ecx por aferoj, kiuj tute ne estas difinoj, nek similas al difinoj. Oni tiam simple deziras la kutiman prezentomanieron por dl-listoj. Ecx W3C mem en la normiga teksto, kiu difinas la uzon de dl, mencias, ke oni povas uzi dl-listojn por dialogoj (kun dt por nomo de parolanto, kaj dd por tio, kion la parolanto diras). Interalie pro tiu konfuzo pri la efektiva senco de dl, iuj marklingvaj spertuloj opinias, ke dl-listoj tute perdis sian utilon.

abbr, acronym: Mallongigoj «

abbr signifas, ke la enhavo estas mallongigo (ekz. “UEA”, “ktp.”, “FTP”).

acronym signifas, ke la enhavo estas akronimo (vorto konsistanta el la komencliteroj de kompleksa nomo, ekz. “SAT”, “Unesko”, “aidoso”).

En tiaj elementoj oni povas uzi title-atributon, kiu donas la plenan formon de la mallongigo aux akronimo. Jen ekzemploj:

<p>
<acronym title="Tutmonda Esperantista Junulara
Organizo">TEJO</acronym> agas por la samaj celoj kiel
<abbr title="Universala Esperanto-Asocio">UEA</abbr>,
specife inter la junularo.
</p>

Multaj TTT-legiloj montras la enhavon de tia title-atributo, se oni musumas sur la elemento.

Noto: Ne cxiam estas tute klare, kio estas akronimo, kaj kio estas “nura” mallongigo. Gxenerale, kiam oni elparolas la aferon kiel propran vorton, temas pri akronimo. Ekz. oni normale legas “TEJO” kiel vorton (“tejo” kun akcento je “e”), dum oni normale legas “UEA” kiel tri liternomojn (kiel tri apartajn vortojn). Sed pri la gxusta distingo inter abbr kaj acronym ecx TTT-sperteguloj foje disputas inter si.

address: Adreso «

La elemento address enhavu la adreson de la verkinto de la TTT-pagxo. Povas esti utile aldoni tian informon, por ke la legantoj povu kontakti la verkinton. Kutime oni metas “address”-elementon cxe la komenco aux la fino de pagxo:

<address><a href="http://www.tekson.eo">T. T. Tekson</a>
kaj
<a href="http://www.iperson.eo">H. Iperson</a>,
kreis tiun cxi pagxon.</address>

Oni ankaux povas doni retposxtan adreson, paperposxtan adreson kaj aliajn similajn informon en address-elemento. Rimarku, ke address estas bloka elemento (gxi per si mem kreas kvazaux alineon).

Citado «

blockquote

La elemento blockquote montras, ke la enhavoteksto estas (iom longa) citajxo. blockquote estas bloka elemento, kiu do prezentigxas kiel aparta bloko de teksto en TTT-legilo (kun linirompo antauxe, kaj linirompo poste, kaj kutime kun iom da desxovo de la maldekstra margxeno). Ene de blockquote oni tamen devas meti la tekston en unu aux pli da p-alineoj:

<p>Jen citajxo el prelego de Claude Piron okaze de kunveno
en Cully, Svislando, en septembro 1994:</p>

<blockquote
cite="http://www.helsinki.fi/~jslindst/piron_raumo.html">

	<p>la Manifesto de Rauxmo, laux mia vidpunkto,
	preteratentas gravan aspekton de esperanto, t.e.,
	la rolon, kiun gxi povas ludi en la mondo por
	elimini multajn suferojn aux kulture dangxerajn
	situaciojn, kiujn la du aliaj sistemoj, la
	burokrata kaj la sovagxkapitalisma, konstante
	pligravigas.</p>

	<p>[...]</p>

	<p>Mi kredas, ke la esperantistoj havas
	respondecon tiurilate. Ili estas en la situacio de
	kuracisto, kiu scias pri metodo povanta malpezigi
	suferon : li havas la respondecon diskonigi gxin,
	ecx se liaj fortoj estas minimumaj, ecx se la socio,
	pro sia natura inerteco, pro la forto de la
	egoismaj interesoj, aux pro timoj vivantaj,
	nekonsciate, funde de la psiko, kontrauxas lin per
	intensa rezisto.</p>

</blockquote>

<p>Surbaze de tiu metaforo, oni povas diri ke la
"esperantistoj" havas kuracilon, sed ili uzas gxin nur
egoisme kiel drogon por la propra gxuo (por sxvebi inter
verdaj nuboj).</p>

Rimarku, ke mi aldonis cite-atributon al la komenca marko de la blockquote-elemento. Tia cite-atributo montras per Interreta adreso, kie oni povas trovi la originan dokumenton, el kiu la citajxo venas. (Ekzistas ankaux elemento nomata cite, vidu cxi-poste.)

Noto: Multaj misuzas blockquote simple por krei aldonan margxenon cxe teksto, kiu tute ne estas citajxo. Ne imitu tion. Se oni volas plian maldekstran margxenon de alineo, kiu ne estas citajxo, oni indiku tion en stilfolio per la eco “margin-left”.

q

Ankaux la elemento q montras citajxon, sed q estas pli tauxga por mallongaj citajxoj, kiuj aperu ene de kuranta teksto. q estas nebloka elemento:

<p>
Ili salutis min per
<q lang="en" xml:lang="en">Good morning!</q>.
</p>

Pro tio, ke la citajxo estas en la Angla lingvo, mi aldonis la atributojn lang kaj xml:lang.

Bedauxrinde estas praktikaj problemoj pri q-elementoj, cxar tre multaj legiloj tute ne rekonas tiun elementon, aux traktas gxin malgxuste. Principe la legiloj auxtomate montru citilojn antaux kaj post q-elemento, sed legilo, kiu tute ne rekonas q-elementojn, montras nur la nudan tekston sen citiloj. Tio fusxas la aperon de tia citajxo, kiu prefere estu ene de citiloj. Se oni mem aldonas citilojn, la apero ecx pli fusxigxas, sed tiam en legiloj, kiuj gxuste traktas q-elementojn: la rezulto estas duoblaj citiloj.

Pro tiu problemo, kaj ankaux pro aliaj kialoj, iuj spertuloj opinias, ke oni prefere ne uzu q-elementojn, sed simple skribu citilojn rekte en la teksto. Se oni bezonas indiki la lingvon de la citajxo, oni uzu por tio ekz. “span”-elementon:

<p>
Ili salutis min per
<span lang="en" xml:lang="en">"Good morning!"</span>.
</p>

Versxajne estas pli bone skribi tiel, evitante la uzon de q-elementoj.

cite «

Per la elemento cite oni ne rekte citas, sed nur referencas ian fonton per gxia nomo (aux eble per ia mallongigo aux per la nomo de gxia verkinto):

<p>Mi ankaux multe cxerpis el <cite>La Nova Plena Ilustrita
Vortaro de Esperanto</cite>.</p>

cite-elementoj estas ofte prezentataj per kursiva stilo en TTT-legiloj.

(Ne konfuzu la elementon cite kun la atributo cite menciita cxi-antauxe.)

Prezentaj elementoj «

XHTML estas marklingvo por strukturo, ne por prezento. Kiel mi jam skribis plurfoje, oni ne pensu pri la preciza prezentomaniero, pri la aspekto, kiam oni verkas XHTML-on. Pri aspekto kaj similaj aferoj oni zorgu per stilfolioj, per CSS.

Sed tamen, pro historiaj kialoj, ekzistas en XHTML kelkaj elementoj, kiuj estas nur prezentaj (aux plejparte nur prezentaj). Gxenerale oni evitu uzi ilin, preferante stilfoliajn deklarojn.

Temas pri la elementoj b, i, tt, sup, sub, big kaj small.

b

b signifas “grasa stilo”: <p>Mi presis tion <b>grase</b>.</p>

Se oni celas fortan emfazon, oni uzu strong, kiu plej ofte prezentigxas per grasa stilo: <p>Memoru <strong>neniam</strong> fari tion!</p>.

Oni ankaux povas uzi span kun klasnomo, kaj krei stilfolian regulon, kiu indikas grasan stilon.

i

i signifas “kursivo”: <p>Mi presis tion <i>kursive</i>.</p>

Se oni celas emfazon, oni uzu em, kiu plej ofte prezentigxas per kursiva stilo: <p>Memoru <em>ne</em> fari tion!</p>.

Se temas pri io, por kio ekzistas aparta XHTML-elemento, oni uzu tiun elementon, eventuale kun aldona stilfolia regulo, kiu proponas kursivan prezenton. Se temas ekzemple pri referenco al ia verko, oni uzu cite-elementon.

Oni ankaux povas uzi span kun klasnomo, kaj krei stilfolian regulon, kiu indikas kursivan stilon.

tt

tt signifas “teletajpa stilo” (= fikslargxa tiparo): <p>Mi presis tion <tt>fikslargxe</tt>.</p>

Principe estas pli bone uzi ekzemple span kun klasnomo, kaj krei stilfolian regulon, kiu indikas uzon de fikslargxa tiparo. Sed se iam la uzo de fikslargxa tiparo estas tiom grava, ke oni nepre volas, ke tia stilo estu uzata ankaux en TTT-legiloj, kiuj ignoras stilfoliojn, oni eble povas tamen uzi tt.

(Ekzistas ankaux kelkaj sencohavaj XHTML-elementoj, kiuj ofte estas prezentataj per fikslargxa tiparo en TTT-legiloj: code, samp, kbd kaj var. Tiuj elementoj estas tre specialaj. Ili indikas, ke temas pri komputila kodo aux simile. Ne estas pliaj klarigoj pri ili en tiu cxi kurso.)

sub kaj sup

sub signifas “skribita kiel suba indico, en malsupra pozicio”.

sup signifas “skribita kiel supra indico, en supra pozicio”.

Kvankam sub kaj sup havas prezentajn signifojn, ili ne estas cxiam sensencaj. Ekz. en kemiaj formuloj, en matematikaj esprimoj, kaj en iaj mallongigoj, tia skribo en supra aux malsupra pozicio indikas certan signifon, kaj oni ne povas forigi tiun skribomanieron sen detrui la signifon. sub kaj sup tial estas ofte tute uzindaj:

<p>
H<sub>2</sub>O, E = mc<sup>2</sup>, 
<span lang="fr" xml:lang="fr">M<sup>lle</sup> Dupont</span>.
</p>

Tiu kodo prezentigxas jene en via TTT-legilo:

H2O, E = mc2, Mlle Dupont.

big

big signifas “granda teksto”: <p>Mi presis tion <big>grande</big>.</p>

Se temas pri titolo, oni uzu h1, h2 k.t.p. Alie oni uzu span kun klasnomo, kaj krei stilfolian regulon, kiu indikas grandan stilon.

small

small signifas “malgranda teksto”: <p>Mi presis tion <small>malgrande</small>.</p>

Prefere oni uzu span kun klasnomo, kaj krei stilfolian regulon, kiu indikas malgrandan stilon.

Aliaj prezentaj elementoj

Cxi tie vi lernas nur pri Strikta XHTML 1.0. Ekzistas ankaux Transira formo de XHTML 1.0. En tiu formo ekzistas ecx pli da nure prezentaj elementoj kaj atributoj, kiuj restas de antauxaj versioj de HTML, kaj kiuj estas nun oficiale malrekomendataj. Temas pri elementoj kiel font, basefont, center, strike, u k.a. En la Strikta formo de XHTML tiuj elementoj ne ekzistas, kaj oni nepre ne uzu ilin. Precipe evitinda estas la elemento font. Anstatauxe oni uzu stilfoliojn.

Komentoj «

Oni povas aldoni komentojn al XHTML-kodo. Tio estas teksto, kiun la TTT-legiloj ignoru plene, sed kiu povas helpi al la pagxoverkinto memori ion gravan pri la kodo aux pri la pagxo (ion, kion li poste planas aldoni, kialon, ke io estis forigita aux sxangxita, aux simile).

Komentoj ne estas elementoj, kaj oni skribas ilin alimaniere. Jen kiel:

<!-- Tio cxi estas nura komento -->

<!--
  Ankaux tio cxi estas komento,
  sed gxi konsistas el du linioj.
-->

<!-- Memoru kontroli la fonton de la cxi-suba aserto. -->
<p>UEA komence ne estis organizo por
disvastigi Esperanton.</p>

Komenton oni do komencas per < + ! + du dividostrekoj (ne pli ol du!), kaj oni finas gxin per du dividostrekoj (ne pli ol du!) + >. Por ne krei problemojn oni zorge evitu ene de komento uzi du sinsekvajn dividostrekojn.

Noto: La oficialaj reguloj pri komentoj fakte estas pli komplikaj, sed pro mankoj en la TTT-legiloj oni nepre restu cxe la simpligita formo cxi-antauxe klarigita.

Noto: Komentoj ne estas tute kasxitaj de la legantoj. Ili cxiam povas rekte rigardi la XHTML-kodon, kaj tiam legi la komentojn. Oni ne povas kasxi la nudan kodon de la legantojn. Multaj oftege demandas, kiel kasxi kodon, sed se oni entute publikigas siajn pagxojn cxe publika servilo, oni ne povas gxin plu kasxi. Gxi jam estas malkasxita.

Oni ankaux povas uzi komentojn por provizore kasxi parton de pagxo:

<!-- 
<p>UEA komence ne estis organizo
por disvastigi Esperanton.</p>
-->
<p>UEA nun estas organizo por
disvastigi Esperanton.</p>

Nur la dua p-elemento prezentigxas en TTT-legiloj. Se post kontrolo montrigxas, ke la kasxita aserto estas prava, kaj do publikigebla, oni povas forigi la komentosignojn.

Kondicxaj komentoj en Esplorilo «

Mi skribis cxi-antauxe, ke komentoj estas teksto, kiun la TTT-legilo ignoru plene. La TTT-legilo Esplorilo tamen ne cxiam obeas tiun regulon. Oni povas skribi specialajn komentojn, kiujn tiu legilo malignoras kaj anstatauxe traktas kiel kondicxajn instrukciojn. Tial oni parolas pri kondicxaj komentoj.

Jen simpla ekzemplo de tiaj kondicxaj komentoj:

<!--[if IE 8]>
<p>Jen io por Esplorilo 8 sola.</p>
<![endif]-->

Se oni zorge atentas, oni vidas, ke tio principe estas unu sola komento, kiu komencigxas per <!--, kaj finigxas per -->. La meza parto, kiu sxajnas esti XHTML-a p-elemento, tute ne estas p-elemento, sed nura parto de la komenta teksto. La legilo Esplorilo tamen traktas tion kiel kondicxan instrukcion, kiu diras, ke la meza parto estu traktata kiel vera XHTML-kodo, vera p-elemento, se la legilo estas Esplorilo 8 (if = se; IE 8 = Esplorilo 8; endif = fino de la kondicxo). Aliaj versioj de Esplorilo tamen ignoru tiun p-elementon. Kaj legiloj, kiuj tute ne estas Esplorilo, kompreneble plene ignoras la tuton. Gxi ja estas nura komento!

Mi ne klarigos cxi tie detale, kiel funkcias tiaj kondicxaj komentoj (tio estas temo iomege komplika) (detalajn klarigojn de kondicxaj komentoj oni povas tamen trovi en la Angla Vikipedio.), sed mi tamen montros iom komplikan, sed tre utilan kaj ofte uzindan ekzemplon de tiaj komentoj:

<!--[if lt IE 7]>    <body class="ie6"><![endif]-->
<!--[if IE 7]>       <body class="ie7"><![endif]-->
<!--[if IE 8]>       <body class="ie8"><![endif]-->
<!--[if gt IE 8><!--><body><!--<![endif]-->

Tio estas tute lauxnorma XHTML, kiu konsistas el kvin komentoj kun unu(!) sola komencmarko de body-elemento inter la kvara kaj la kvina komentoj. Esence tiu komplika tuto (kies detalojn oni ne nepre bezonas kompreni) egalas – laux la XHTML-normo – al la jeno:

<!--KOMENTOTEKSTO-->
<!--KOMENTOTEKSTO-->
<!--KOMENTOTEKSTO-->
<!--KOMENTOTEKSTO--><body><!--KOMENTOTEKSTO-->

Sed Esplorilo 6 (kaj pli malnovaj versioj de Esplorilo) kontrauxnorme – sed utile – tamen traktas tion kvazaux gxi dirus la jenon:

<body class="ie6">

Kaj Esplorilo 7 traktas tion kvazaux estus la jeno:

<body class="ie7">

Kaj Esplorilo 8 vidas la jenon:

<body class="ie8">

Kaj fine Esplorilo 9 (kaj cxiuj estontaj versioj de Esplorilo kaj ankaux cxiuj aliaj TTT-legiloj) vidas simple la jenon (t.e. la veran lauxnorman XHTML-kodon):

<body>

En la praktiko la body-elemento do ekhavas malsamajn class-atributojn depende de la uzata TTT-legilo. Modernaj legiloj (= Esplorilo 9 kaj cxiuj aliaj TTT-legiloj) ricevas body-elementon sen speciala klaso, dum malnovaj versioj de Esplorilo vidas body-elementon kun diversaj klasoj, kiuj indikas la version. Tio ebligas skribi CSS-kodon, kiu efikas diverse depende de la uzata TTT-legilo. Ekzemple jene:

body.ie6 p { width: 32em }
body.ie7 p { width: 33em }
body.ie8 p { width: 34em }
p          { width: 35em }

Esplorilo 6 uzos la largxon 32em por p-elementoj, Esplorilo 7 uzos la largxon 33em, Esplorilo 8 uzos 34em, dum cxiuj aliaj legiloj uzos la largxon 35em.

Tio estas unu ebla rimedo kontraux la bedauxrinda fakto, ke suficxe multaj homoj ankoraux uzas malnovajn TTT-legilojn, kiuj interpretas stilfoliajn regulojn malgxuste, kaj kiuj tial povas bezoni aliajn stilregulojn ol modernaj lauxnormaj TTT-legiloj.

Al la sekva leciono