PMEG 2023

5.1. Bazaj reguloj por A-vortoj

Vorton kun la finajxo A oni nomas A-vorto. A-vortoj montras ecojn, kvalitojn, apartenojn, rilatojn k.s. A-vortoj estas uzataj por priskribi. La A-finajxo aldonas la gxeneralan ideon “karakterizata de tio, kion esprimas la radiko”:

  • longa = havanta multe da longo

  • rugxa = havanta rugxon kiel econ

  • bona = karakterizata de bono

  • inteligenta = havanta inteligenton, karakterizata de inteligento

  • homa = rilata al homoj

  • malaperinta = tia, ke gxi jam malaperis

La signifo de A-vorto dependas kaj de la radiko, kaj de la kunteksto.

Ankaux posedaj pronomoj kaj vicordaj nombrovortoj estas A-vortoj. En ili la A-finajxo havas specialan signifon.

Post A-finajxo povas sekvi J-finajxo por multe-nombro, kaj N-finajxo por frazrolo. Oni ankaux povas meti ambaux, sed cxiam J antaux N:

longalongajlonganlongajn
rugxarugxajrugxanrugxajn
miamiajmianmiajn
sesasesajsesansesajn

Legu ankaux pri A-vortaj frazpartoj.