PMEG

7.2. A-vortaj frazpartoj

Priskribo per E-vortoj aux vortetoj «

Por priskribi A-vorton oni uzas normale E-vorton aux E-vortecan vorteton. La priskribo staras preskaux cxiam antaux la A-vorto:

  • vere felicxa

  • ekstreme longa

  • mirinde bela

  • tre felicxa

  • tiel bela

  • pli bela

  • iom varma

  • apenaux komprenebla

Sed se la priskribata A-vorto estas participo, priskribanta E-vorto aperas cxu antaux gxi, cxu post gxi:

  • pekinta senintenceFE.22

  • multe drinkinta

O-vortaj frazpartoj «

Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi A-vorton. La priskribanta frazparto havas cxiam rolvorteton aux N-finajxon. Se gxi havas rolvorteton, gxi staras normale post la A-vorto. Se gxi havas N-finajxon, gxi staras normale antauxe:

  • longa je dek metroj

  • legebla sen helpo

  • scivolema pri cxio ajn

  • plena de akvo

  • farita de mi

  • legata de multaj homoj

  • skribita per krajono

  • mil metrojn alta

  • kelkajn pasxojn distanca

Se A-vorto esprimas objektan agon, N-finajxa priskribo montras la objekton de tiu ago:

  • esprimanta grandan inteligenteconM.41

  • dirinta la veronFE.24

Komparaj esprimoj «

Oni povas priskribi A-vorton per kompara esprimo kun kiel aux ol. Tia priskribo staras cxiam post la A-vorto:

  • longa kiel serpento

  • stulta kiel azeno

  • felicxa kiel infaneto

  • longa kiel tiu cxi sxnuro

  • sama kiel mi

  • pli longa ol serpento

  • pli stulta ol azeno

  • pli felicxa ol li

Subfrazo aux I-verbo «

Por priskribi A-vorton oni ankaux povas uzi subfrazon kaj I-verbon. Tia priskribo staras cxiam post la A-vorto:

  • Mi estas felicxa, ke mi vin akceptos.LR.93

  • Ili estis auxdintaj, ke la regxo venos viziti.

  • Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon.M.57