PMEG 2024

5.2. Uzo de A-vortoj

A-vortoj estas uzataj precipe por priskribi O-vortojn. Rekte priskribantaj A-vortoj staras plej ofte antaux la priskribata O-vorto, sed ili povas stari ankaux post gxi. Ecx povas esti A-vortoj samtempe antaux kaj post la sama O-vorto:

  • granda domo

  • domo granda

  • la tago longa

  • la longa tago

  • fama franca verkisto

  • fama verkisto franca

A-vorto, kiu staras post sia O-vorto, estas ofte emfazita.

A-vorto povas ankaux priskribi ion pere de verbo:

  • La domo estas granda. Granda priskribas la O-vorton domo pere de la verbo estas.

  • Tiuj cxi verkistoj estas famaj. Famaj priskribas la O-vorton verkistoj pere de estas.

  • Mi farbis mian domon blanka. Blanka priskribas la O-vorton domon pere de la verbo farbis.

A-vortoj estas uzataj ankaux por priskribi pronomojn kaj aliajn O-vortecajn vortetojn, ordinare pere de verbo:

  • Mi estas felicxa.

  • Tiu estas mia.

  • Tio estas bona.

  • Ili farigxis koleraj.

  • Ambaux sxajnis dormantaj.

  • Estu singarda(j)!Vi estu singarda(j). Cxe U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton, se gxi estas la pronomo vi.

Krome A-vortoj estas uzataj, kiam priskriba verbo kiel esti havas I-finajxon, kaj la priskribata senca subjekto de la I-verbo estas nur subkomprenata. Plej ofte la senca subjekto estas gxenerala nepreciza oni:

  • Por esti felicxa, oni devas esti antaux cxio kontenta je sia sortoDL.30Por ke oni estu felicxa ...

  • Tion cxi mi nomas esti honesta.Rt.26... ke oni estas honesta.

  • Plej bone estas traduki ilin [du grekajn vortojn] per du vortoj (esti pia, esti felicxa).LR.4B Tiuj estas la bazaj formoj, el kiuj oni povas fari ekz. li estas pia, ili estos felicxaj k.s.

  • Ho, kreski, kreski, farigxi granda kaj maljuna, tio estas la sola bela afero en la mondo!FA2.43... ke oni kresku, ke oni farigxu granda kaj maljuna ...

Iafoje nepriskriba I-verbo povas aperi kun A-vorta priskribo de subkomprenata senca subjekto: Promeni nuda tra la stratoj estas tre embarase.Ke oni promenas tra la stratoj, kiam oni estas nuda, estas tre embarase.

O-vorteca uzo de A-vortoj «

Kiam A-vorto rolas kiel rekta priskribo de O-vorto, oni iafoje forlasas la O-vorton. Tiam la A-vorto kvazaux mem transprenas la rolon de cxefvorto, kaj rolas O-vortece. Tio estas ebla, kiam la kunteksto klare montras, kiu O-vorto estu subkomprenata. Subkomprenado de O-vorto faciligxas, se antaux la A-vorto aperas la aux alia difinilo:

  • La palaco de la imperiestro estis la plej belega [palaco] en la mondo.FA2.24

  • Mi legas al vi nur la plej delikatan [parton].Rt.6

  • Mi ne donos al vi mangxi, gxis vi pagos por la antauxa [mangxo].Rz.22

  • Vi ne estas la unuaj [personoj], kiujn mi vidas hodiaux matene.BV.28

  • Mi devis oferi la agrablan [aferon, eblon] pro la utila [afero, eblo].OV.266

  • Cxiuj homoj certigis, ke ili gxin legis kaj komprenis, cxar alie oni ja rigardus ilin kiel malsagxajn [homojn].FA2.29

  • Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [vojo].FE.33

  • Ni ambaux volas la saman [aferon]. Se la tute gxenerala ideo afero estas subkomprenata post la sama, oni povas anstatauxe diri la samo: Ni ambaux volas la samon. / Sxi volas scii, kial, kaj por kio, kaj kiarajte, [...] kaj denove, kaj denove, kaj ankoraux unu fojon denove la samon!Gm.67

En esprimoj de horo kaj dato oni preskaux cxiam forlasas la O-vortojn horo, tago kaj jaro. Tiam vicordaj nombrovortoj ekrolas O-vortece:

  • Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de Marto.FE.12

  • Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan [tagon] de Februaro.FE.12

  • Estas la dek-unua [horo] kaj duono.

  • Tio okazis en Julio [de la] mil nauxcent tridek oka [jaro]. Cxe jaresprimo oni nuntempe preferas forlasi ankaux la A-finajxon: Tio okazis en Julio mil nauxcent tridek ok.

En lingvonomoj kiel la angla lingvo kaj la nederlanda lingvo (lingvoj nomataj laux popolo aux lando/regiono), oni plej ofte forlasas la vorton lingvo, uzante la A-vorton O-vortece: Sxi parolas la anglan kaj la nederlandan.

Cxe posedaj pronomoj oni ofte forlasas O-vorton, se la kunteksto permesas:

  • Via pano estas malpli fresxa, ol mia [pano].FE.10

  • Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj [homoj] cxion.M.36

  • Vi ankaux min redonu al la miaj [homoj].IT.7

Pri la uzo aux neuzo de la antaux posedaj pronomoj (kun aux sen posta O-vorto) legu pli detale en la klarigoj pri posedaj pronomoj kiel difiniloj.

Alia «

La A-vorto alia estas ofte uzata O-vortece. Oni povus imagi subkomprenatan O-vorton, sed alia ofte komplete transprenas la rolon de O-vorto, kaj ensxovo de O-vorto estas iafoje tute superflua:

  • Mi ne volas tiun cxi supon, donu al mi alian [supon].Rz.27

  • Sxi estas jam edzino de alia [viro]!H.15

  • Alian [homon] ne mallauxdu, vin mem ne aplauxdu.PE.781

  • El sxiaj multaj infanoj unuj [infanoj] estas bonaj kaj aliaj [infanoj] estas malbonaj.FE.12

  • Laboru en konsento kaj helpu unu [persono] al la alia [persono].OV.141 Legu pli pri la esprimo unu ... (la) alia.

Alia plej ofte esprimas individuecan signifon. Alia tiam tre similas al la tabelvortoj je U. Tial iuj ecx proponis sxangxi la A-vorton alia en tabelvorton, kio estas tamen evitenda reformprovo.

La kvantaj A-vortoj multaj, malmultaj, pluraj kaj kelkaj estas ofte O-vortece uzataj.