PMEG 2023

22.1. KI-demandoj

KI-demandoj estas farataj per tabelvortoj je KI. Demanda KI-vorto reprezentas informon, kiun oni sercxas. KI-vorto normale staras komence de la demanda frazo:

  • Kie estas la libro kaj la krajono? – La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kusxas sur la fenestro.FE.6

  • Kiun daton ni havas hodiaux? – Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de Marto.FE.12

  • Kion vi volas?” demandis la forgxisto. “Orajn hufumojn!” respondis la skarabo.FA4.219

  • Kian signifon havas la morto? La korpo dissolvigxas, kaj la animo... kio gxi estas? Kio gxi farigxas? Kien gxi iras? “Al eterna vivo,” diras la konsolo de la religio. Sed kia estas la transiro? Kie oni vivas kaj kiel? “En la cxielo supre!” diras la piuloj; “supren ni iras!”FA3.115

  • Kiom da pomoj vi havas?Mi havas du kilogramojn da pomoj!

  • Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis: Filo de via sklavo Jisxaj, la Bet-Lehxemano.Sm1.17

  • Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi mangxis.Gn.3

Iuj KI-vortoj estas E-vortecaj, dum aliaj estas O-vortecaj kaj A-vortecaj.

Se oni iam metas demandan KI-vorton frazfine anstataux frazkomence, oni kreas tre fortan emfazon pro la malkutimeco. Tia demando estas ofte ehxa demando por rekonfirmo de io jxus auxdita: Mi volas, ke vi donu al mi vian novan auxton!Vi volas kion?! Demando miksita kun forta surprizo.

Se iafoje oni havas en la sama demanda frazo pli ol unu demandan KI-vorton, nur unu el ili bezonas stari frazkomence: Kiu diris kion al kiu?

Legu pli pri la frazpozicio de KI-vortoj.

Iafoje oni ellasas la demandan KI-vorton el demando.

Oni uzas KI-vortojn ankaux en demandaj subfrazoj: Sxi demandis, kion mi volas.