PMEG

33.3. Demandaj subfrazoj

Se subfrazo estas demando, gxi ne komencigxas per ke, sed per cxu aux per KI-vorto. Demandaj subfrazoj povas roli en la samaj frazroloj kiel ke-frazoj (subjekto, objekto, priskribo kaj komplemento), kaj gxenerale validas la samaj reguloj. Oni povas ofte uzi helpan tio, sed ordinare tio ne necesas.

  • Al li farigxis dube, cxu la fera stango estas sxovita antaux la pordon.FA3.140 La cxu-demando estas subjekto de farigxis. (Al li tio farigxis duba.) Oni uzas E-finajxon en dube, cxar la subjekto estas subfrazo. Oni povus uzi helpan tio: Al li tio, cxu la fera stango estas sxovita antaux la pordon, farigxis duba.

  • Kion ni nun faru, estas demando tre malfacila. La KI-demando rolas kiel subjekto de estas.

  • Li [...] provis, cxu la pordo estas nefermita.BV.60 La cxu-demando estas objekto de provis. Oni povus uzi helpan tio: Li provis tion, cxu la pordo estas nefermita.

  • Diri jam nun kun plena certeco, cxu mi povos veni, nun estas ankoraux ne eble.L2.236 La cxu-demando estas objekto de diri.

  • Sxi ne sciis, cxu sxi nur songxis aux cxu tio estis efektivajxo.FA1.163 Estas du objektaj cxu-demandoj ligitaj per aux.

  • Cxu tio estas roso aux larmoj, tion neniu povis vidi.FA1.164 La cxu-demando estas objekto kun helpa tio.

  • Mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo.FE.18 La demando estas objekto de montris. Oni povus aldoni helpan tio: Mi montris al la la infano tion, kie kusxas gxia pupo.

  • Sxi pripensis, kiom kostos al sxi la nokta restado.FA4.115 La demando estas objekto de pripensis.

  • Cxu vi ne scias, [...] kiom estis da mortigitoj?Rt.64 La subfraza demando estas objekto de scias.

  • Mi ne scias, gxis kiam ili restos cxi tie. La demando estas objekto de scias.

  • Li preferis antauxe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras.FA1.108 La demando estas objekto de vidi.

  • Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias.FA1.229 La demando estas objekto kun helpa tio.

  • El tio povas elveni, la diablo scias, kio.Rz.9 La subfrazo estas disigita, sed rolas kiel objekto. = La diablo scias, kio el tio povas elveni.

  • Mia sola demando al vi estas, cxu vi amas min. La demando estas perverba priskribo de la subjekto.

  • La demando estas, kiel longe ni restu cxi tie? La demando estas perverba priskribo de la subjekto.

  • Oni proponis al sxi la elekton, cxu sxi preferas vidi min morti aux farigxi amajxistino de la princo.Rt.88 La demando estas rekta priskribo de la vorto elekton.

  • Li faris al mi la demandon, cxu mi bone fartas. La demando estas rekta priskribo de la vorto demandon.

Demandaj subfrazoj en rolo, kiu bezonas rolvorteton «

Demanda subfrazo ankaux povas havi tian frazrolon, kiu principe bezonas rolvorteton, ekz. pri. Tradicie oni en tiaj okazoj uzas helpan tio post la rolvorteto. Sed se la bezonata rolvorteto estas pri, oni ofte anstatauxe simple forlasas (subkomprenas) la vorteton pri, se la frazo ne farigxas tro malklara:

  • Mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn.FK.232 La demando estas rekta priskribo de la klarigo pere de helpa tio.

  • La akrido [...] meditis pri tio, kiel strange iras la aferoj en la mondo.FA2.104 La demando rolas kiel pri-komplemento kun helpa tio.

  • La demando pri tio, kia estos la formo de tiu lingvo, estas por mi afero negrava.L1.321 La demando estas rekta priskribo de la demando pere de helpa tio.

  • Mi dubas, cxu vi estas felicxa.FE.26 La demando rolas kiel pri-komplemento. = Mi dubas pri tio, cxu... Sed pri tio estas forlasita.

  • Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo.Dn.10 La demando estas pri-komplemento, sed pri tio estas forlasita: ...por informi vin pri tio, kio estos...

Tradicie krom kaj anstataux ecx povas aperi rekte antaux demanda subfrazo sen helpa tio, kvankam praktike tiaj frazoj praktike estas maloftaj:

  • Li demandis al mi cxion imageblan krom (tio), cxu mi amas lin.

  • Sxi demandis pri mia nomo anstataux (tio), kial mi estas tie.

Uzo de sola pri sen helpa tio antaux demanda subfrazo, kiu komencigxas per kiel, estas netradicia, sed nuntempe tamen relative ofta. Tia uzo ne kauxzas problemojn. Simile akceptebla estas tia uzo antaux aliaj E-vortecaj KI-vortoj: pri kiam..., pri kiom..., pri kial..., pri kie(n)...:

  • Jen klarigoj pri (tio), kiel oni povas aligxi al la kongreso. Tradicie oni cxiam uzis helpan tio en tiaj cxi frazoj.

  • Temas nun pri (tio), kiel ni solvu la problemon plej bone.

  • Mi interesigxas pri (tio), kial vi venis al la kongreso.

  • Ni ricevis informojn pri (tio), kie estas la akceptejo kaj la cxefaj salonoj.

Sed tia uzo de pri estas multe malpli ofta cxe demandaj subfrazoj, kiuj uzas O-vortecan aux A-vortecan KI-vorton (kio, kiu, kia kaj kies), kredeble cxar en tiaj okazoj pri ankaux povas rekte rilati al la KI-vorto (ne nur al la tuta demanda subfrazo), kio povas kauxzi momentan konfuzon pri la celita senco. Simile malofta estas tia uzo de pri rekte antaux cxu-demanda subfrazo. Ordinare oni tiam uzas helpan tio: Mi interesigxas pri tio, cxu vi jam aligxis al la kongreso.

La nuntempe pli kaj pli ofta uzo de pri rekte antaux (iaj) demandaj subfrazoj estas parto de la lingva evoluo menciita en la sekcio pri I-verboj. Vidu ankaux la klarigojn pri rolvortetoj antaux ke-frazoj.

Demandaj kaj rilataj KI-subfrazoj «

Subfrazo, kiu komencigxas per KI-vorto, povas esti demanda aux rilata. Iafoje la sama formo povas esti dusenca: Sxi sciigis al li, kion la libro enhavas. Se la subfrazo estas demanda, sxi diris al li la respondon al la demando: Kion la libro enhavas? Eble sxi tiam diris responde simple: Gxi enhavas lecionojn pri matematiko. Se anstatauxe la subfrazo estas rilata (kun subkomprenata tion), tiam sxi instruis al li tiujn regulojn de matematiko, kiujn la libro enhavas, sed sxi eble diris nenion ajn pri tiu libro.

Cxu kaj se «

En iuj lingvoj oni uzas en subfrazoj la saman vorton por cxu kaj por se. En Esperanto oni devas distingi. Cxu montras demandon. Se montras kondicxon. La signifodiferenco estas tre granda:

  • Morgaux li diros, cxu li venos. ≈ Morgaux li diros “jes, mi venos” aux “ne, mi ne venos”. La cxu-demando estas objekto de diros. = Morgaux li diros la respondon al la demando, cxu li venos.

  • Morgaux li diros, se li venos.Morgaux li diros (ion), sed tio okazos nur se li venos. La se-frazo estas kondicxa komplemento.