PMEG 2023

14.3.18. Tre

Tre = “en alta grado”. Tre plifortigas la signifon de A-vortoj, E-vortoj, E-vortecaj vortetoj kaj verboj. Tre preskaux cxiam staras antaux tio, kion gxi priskribas kaj plifortigas.

A-vorto aux E-vorto «

Plej ofte tre priskribas A-vorton aux E-vorton:

  • Li kantas tre belan kanton.FE.40

  • La acideco de tiu cxi vinagro estas tre malforta.FE.35

  • Via ago estas tre lauxdinda.FE.41

  • Tiu cxi malfelicxa infano devis du fojojn en cxiu tago iri cxerpi akvon en tre malproksima loko.FE.13

  • Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre babilema kaj kriema.FE.41

  • Ni cxiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon.FE.42

  • La alteco de tiu monto ne estas tre granda.FE.35

  • La pafado dauxris tre longe.FE.40

  • Sxi vidis unu sinjorinon, tre ricxe vestitan.FE.19

  • Tre volonte, mia bona,” diris la bela knabino.FE.15

  • “Estus tre bele,” respondis la filino malgxentile, “ke mi iru al la fonto!”FE.19 La frazo estas ironia. Efektive la filino opinias, ke tio tute ne estus bela afero.

Se temas ne pri alta grado, sed pri kvanto aux ofteco, oni uzu multe: Sxi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo.M.106

E-vorteca vorteto «

Iafoje tre povas priskribi E-vortecan vorteton. Praktike temas nur pri baldaux kaj iafoje tre mem:

  • Nu, pri tio ni tre baldaux konvinkigxos!FA1.27

  • Mi estas tre tre seniluziigita, ke vi mensogis. La unua tre plifortigas la duan, kiu plifortigas seniluziigita. Tia cxi ripetado aperas precipe en parola lingvajxo.

Verbo «

Tre povas ankaux doni pli fortan signifon al verbo:

  • Lia heroeco tre placxis al mi.FE.35

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaux tre amas iliajn (infanojn).FE.18

  • Mi vin tre dankas.Rz.60

Cxe verboj oni tamen pli ofte uzas multe, kiu montras grandan kvanton aux oftecon: Mi multe dankas vin por via gastameco.Rz.80 Sxi multe pensis pri tio.FA1.33

Ne tre, tre ne «

Ne tre estas ofte uzata en speciala maniero por iel mildigi, aux por doni ironian nuancon. La efektiva senco estas “tute ne”:

  • Mi estas sendato, kiu alportas al vi sciigojn versxajne ne tre agrablajn.M.72...versxajne tute ne agrablajn.

La maloftega esprimo tre ne havas tute alian signifon. Gxi montras plifortigitan neon: La sunon kaj la belajn florojn li tre ne amis.FA1.46...li forte/definitive ne amis.

Vortfarado «

  • Treege estas pli forta varianto de tre: Mi nun treege bezonas monon.L1.52 Mi estas nun treege, treege okupita.L1.55

  • La formo trea estas teorie ebla por priskribi O-vorton: Sxi havas trean multon da mono. En la praktiko oni tamen neniam uzas trea, sed diras sxi havas tre grandan kvanton da mono, aux sxi havas tre multe da mono. Iafoje oni povas renkonti la strangan formon *tre multo*, sed tre ja ne povas priskribi O-vorton. Oni diru tre multe aux tre granda kvanto.