PMEG 2023

14.3.19. Tro

Tro = “pli ol devus esti”. Tro plifortigas la signifon de A-vortoj, E-vortoj, E-vortecaj vortetoj kaj verboj. Tro preskaux cxiam staras antaux tio, kion gxi priskribas kaj plifortigas:

  • La tro multa parolado lacigas lin.FE.40 Li parolis pli ol li devus.

  • La pordo estis tro malalta.FA3.149 Gxi devus esti pli alta.

  • Kiu tro multe deziras, nenion akiras.PE.628 Pli multe da deziro ol devus esti, aux pli multe ol suficxus.

  • Sxvarcvalda horlogxo kun plumbaj peziloj faradis “tik-tak” kaj cxiam iris tro frue.FA2.120 Gxi cxiam montris horon pli fruan ol vere estis.

  • Mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe.M.192

  • Se sako tro plenigxas, gxi baldaux dissxirigxas.PE.885

Tro + klariga esprimo «

Tro ofte aperas kun klariga esprimo, kiu montras, kiel estus, aux kio povus okazi, se la troeco ne ekzistus. La klariga esprimo povas esti subfrazo kun ke aux por ke. Tiaj subfrazoj havas normale cxefverbon en U-formo, malofte en US-formo:

  • Ilian domon [...] oni [...] malkonstruis, cxar gxi estis tro kaduka, por ke oni povu lasi gxin stari.FA3.23 Se la domo ne estus tiel kaduka, oni povus lasi gxin stari.

  • Farigxis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antaux plena noktigxo atingi la urbon aux veni returne hejmen.FA1.14

  • Sxi estis tro pia kaj senkulpa ke la sorcxa arto povu havi forton sur sxi.FA1.161

  • La aero tie estas ja multe tro peza, ke prudenta ekzistajxo tie povu vivi.FA1.127

  • La ideo de lingvo tutmonda estis tro altiranta, por ke la homoj tute rifuzigxus je gxi.OV.259

La klariga esprimo povas ankaux esti por + I-verbo:

  • Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion auxdi.BV.77 Se ne estus tiel mallume, oni povus malproksime vidi. Se ne estus tiom da bruo, oni povus ion auxdi.

  • Gxi ne estos tro malfacila por traduki.M.127 Se gxi estus pli malfacila, oni eble ne povus gxin traduki.

Maltro, ne tro «

Maltro = “malpli ol devus esti, malsuficxe, ne suficxe”: Karlo tro mangxas kaj maltro ekzercas sin. Ni havas maltro da mangxajxoj.

Ne tro estas ofte uzata en speciala maniero. La efektiva senco estas maltro, ne suficxe. Oni uzas ne tro por iel mildigi la diron, aux por doni ironian nuancon: Li havas cerbon ne tro potencan.PE.756...cerbon ne suficxe potencan.

Memstara tro «

Anstataux tro multe oni ofte uzas nur tro. Tiam tro povas roli O-vortece, kaj povas esti priskribata de da-esprimo:

  • Tro da kuiristoj kacxon difektas.PE.433Tro multe da kuiristoj...

Vortfarado «

  • Troa = “en tro granda kvanto, en tro alta grado”. Oni uzas troa anstataux tro por priskribi O-vorton: Troa festeno estas veneno.PE.1076 Troa petolo estas dangxera por la kolo.PE.973 Li acxetis troan multon da luksajxoj....tro multe da luksajxoj. Iafoje oni vidas la formon *tro multo*, sed tro ne povas priskribi O-vorton. Oni diru troa multo, aux pli normale tro multe.

  • Troi = “esti troa”: Troas mia am’! La verbo troi estas suficxe malofta, kaj aperas precipe en poezio k.s.

  • Troigi = 1. “sxajnigi ke io estas pli granda, pli ampleksa, pli dangxera... ol gxi vere estas”: Vi troigas, mia kara.M.152 Kiam sxi rakontas pri siaj aventuroj, sxi cxiam troigas, ecx ne duono estas vero. 2. “fari tiel ke io estu troa”: Kiam li trinkas alkoholajxojn, li cxiam troigas, kaj farigxas tute ebria.