PMEG 2024

33.4.1.2. Rilata kio

Rilata kio povas esti uzata kiel frazenkondukilo simile al rilata kiu.

Rilata kio reprezentas alian tabelvorton je O «

Oni uzas rilatan kio anstataux rilata kiu, se la subfrazo priskribas tabelvorton je O:

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.FE.24Mi volas, ke tio estu vera. + Mi diris tion.

  • Mi faros cxion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon.M.36

  • La juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn.M.188

  • Vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis.FA1.232

  • El tiuj infanoj [...] neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion.FA4.124 Tie cxi post ion sekvas A-vorto, kiu estas rekta priskribo de gxi. Tiam oni povas uzi rilatan kiu: ... neniu faris ion eminentan, kiu meritus mencion. Zamenhof pli ofte uzis kio en tiaj frazoj, sed iafoje kiu: Gxi estas la sonoj de io granda, kiu nun naskigxas.OV.361

Ofte la priskribata tabelvorto estas subkomprenata:

  • Oni ricevas, kion oni bezonas.FA3.149Oni ricevas tion, kion oni bezonas.

  • Post du aux tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la cxambron.M.182... ne havos ion, per kio mi povus hejti la cxambron.

  • Estas makaronioj [tio], kion ni mangxas. Emfaza frazturno kun subkomprenata tio: Ni mangxas makaroniojn. Tio, kion ni mangxas, estas makaronioj.

Legu pli pri rilataj subfrazoj kaj forlaso de TI-vortoj.

Kvazaux subkomprenata io «

Oni uzas rilatan kio anstataux kiu, se la subfrazo priskribas O-vortecan A-vorton kun tre gxenerala signifo. Oni povus diri, ke la vorto io estas subkomprenata post la A-vorto. Sed efektive oni neniam uzas tian plenan esprimon kun io:

  • La sola, kion mi deziras, estas: ke la mondo havu lingvon internacian.L1.321 (≈ *La sola io, kion mi deziras ...*)

  • La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprenis la nukson.FA3.89

  • La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara trinkajxo!FA1.96

  • La juna grafino en la kalesxo diris, ke la pomarbo estas la plej cxarma, kion oni povas vidi.FA3.18 Sxi opiniis, ke la pomarbo estas la plej cxarma vidajxo entute ebla. Se sxi nur volus diri, ke gxi estas la plej cxarma arbo el cxiuj arboj, tiam sxi dirus: ... la plej cxarma (arbo), kiun oni povas vidi ...

Se oni ja enmetas O-vorton, ekz. afero, oni devas cxiam uzi rilatan kiu: La sola afero, kiun mi deziras ... La unua afero, kiun li faris vespere ...

Se la signifo de O-vorteca A-vorto estas malpli abstrakta, kaj oni subkomprenas ian veran O-vorton, tiam oni uzu kiu. Vidu ankaux la cxi-antauxan ekzemplon pri pomarbo:

  • Vi ne estas la unua [persono], kiu parolas al mi en tia maniero.M.34

  • Cxiu [el la fratinoj] estis ravata de la nova kaj bela [afero], kiun sxi vidis.FA1.86

Rilata kio en plurakontaj subfrazoj «

Kiam rilata subfrazo estas plurakonta, oni ofte devas uzi kio anstataux kiu kiel rilatan vorton.

Plurakontaj kio-subfrazoj estas ofte laux sia senco pli komentaj ol plurakontaj, sed same kiel plurakontaj kiu-frazoj, oni povas facile sxangxi ilin en memstarajn frazojn. Se en la memstara formo oni povas uzi tiu aux personan pronomon por la rilatajxo, tiam en la subfraza formo oni uzu kiu kiel rilatan vorton. En aliaj okazoj oni uzu kio kiel subfrazan enkondukilon. En la memstara formo oni tiam plej ofte devas uzi tio.

Kio rilate al tuta frazo aux fraza ideo «

Plej ofte, kiam oni uzas rilatan kio en plurakonta subfrazo, la rilatajxo estas tuta frazo aux io frazeca:

  • Gxi havis verdan koloron. Tio estis agrabla por la okuloj. Gxi havis verdan koloron, kio estis agrabla por la okuloj.FA3.129Estis agrable por la okuloj, ke gxi havis verdan koloron. Komparu: Gxi havis verdan koloron, kiu estis agrabla por la okuloj.La verda koloro, kiun gxi havis, estis agrabla por la okuloj.

  • Cxiuj floroj kisis sin reciproke. Tio aspektis tre cxarme. Cxiuj floroj kisis sin reciproke, kio aspektis tre cxarme.FA1.38Aspektis tre cxarme, ke cxiuj floroj kisis sin reciproke.

  • Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros.FA2.107

  • La ombro movigxadis, kio cetere povis esti kauxzata ankaux de la neregula movigxado de la kandela flamo.FA2.111

  • “Mi cetere ne scias”, diris sinjoro Britain, “cxu oni povus gxin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion cxi; sed gxi bone eltenas kaj sxparas multe da cxagreno, kion la gxusta filozofio ne cxiam faras.”BV.67

La frazeca rilatajxo povas esti I-verbo:

  • Mi ne volas cxi tie analizi la kauxzon de cxi tiu fakto, cxar tiu devigus min eniri en regionon politikan, kion mi deziras eviti; mi nur konstatas la fakton.OV.402 Mi deziras eviti eniri en la regionon politikan.

Iafoje en tia uzo kio rilatas sence nur al parto de la priskribata frazo:

  • Antaux nelonge sxi sidis sur la trono, kio [...] tute ne estas interesa.FA2.62 La rilata vorto kio ne reprezentas la tutan antauxan frazon. Gxia senco estas la pli gxenerala ideo sidi sur (la) trono. Tio tute ne estas interesa.

  • Li ekvivis tre gaje, iradis tre ofte en la teatron, veturadis en la gxardenon de la regxo kaj donadis multe da mono al la malricxuloj, kio estis tre lauxdinda.FA1.8 Kio reprezentas la ideon: Li donadis multe da mono al la malricxuloj. La ceteraj menciitaj agadoj kredeble ne estis aparte lauxdindaj.

  • La floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro.FA1.83

Iafoje rilata kio ne reprezentas gxuste la priskribatan frazon, sed ian alian frazan aux frazecan ideon:

  • Oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero.FA3.58 Cxi tie kio ne reprezentas la ideon oni proponis al li oficon de kuriero, sed la ideon ke li eble havos oficon de kuriero, aux havi oficon de kuriero.

Iafoje oni povas anstataux rilata kio uzi kiu + gxeneralsignifan O-vorton (ekz. afero aux okazo) por reprezenti tutan frazon. Tio tamen okazas tre malofte: Eble ili ne venos, por kiu okazo ni devas esti preparitaj.Eble ili ne venos, por kio ni devas esti preparitaj.

Iafoje plurakonta kio-frazo estas enmetita kiel komentofrazo ene de frazo aux antaux tiu frazo, kiun gxi priskribas:

  • La hospitalo estas apartigita de la strato per suficxe alta krado, en kiu la dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke, kio estas publika sekreto, multaj maldikaj logxantoj de tiu institucio sin trapremas kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn.FA1.128 Kio reprezentas la ke-frazon ke multaj maldikaj ..., sed la kio-frazo estas enmetita en la ke-frazon tuj post ke. Tia cxi frazkonstruo eble ne estas rekomendinda, cxar efektive iom malfacile komprenebla.

  • En la brakoj ili tenis partojn de sxipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio sxajnis al la regxidino la plej terura – virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj.FA1.94 Kio reprezentas la frazan ideon: Ili tenis en la brakoj virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj. Tio sxajnis al sxi la plej terura.

Kio rilate al ordinara O-vorto «

Iafoje rilata kio en plurakonta subfrazo rilatas al ordinara O-vorto. En tiaj okazoj ne temas denove pri la sama aux la samaj, sed pri io ajn de tiu speco. Se oni memstarigas la subfrazon, oni uzas tio aux la saman O-vorton (sen la aux tiu).

  • La dua [elfa filino] povosciis iradi flanke de si mem, kvazaux sxi havus ombron, kion [...] la elfoj ne havas.FA2.95... kvazaux sxi havus ombron. Tion la elfoj ne havas. / Ombron la elfoj ne havas. La elfoj ne havas (ian ajn) ombron.

  • Tie staris ansopoto kun ardantaj karboj, kion ili tie nomas “marito”.FA1.216 Cxiun ajn ansopoton kun ardantaj karboj ili tie nomas “marito” (en la itala lingvo). Se oni uzus anstataux kiun, la senco estus, ke ili nomas “marito” gxuste tiun ansopoton, kiu staris tie, sed eble ne cxiujn tiajn ansopotojn. En tiaj cxi frazoj oni ofte povas anstatauxe uzi kia kiel rilatan vorton, sed tiam ordinare kune kun tia: Tie staris tia ansopoto kun ardantaj karboj, kian ili tie nomas “marito”.

  • Ili alvenis per auxto, kion mi ankoraux ne havas, sed ja planas acxeti. Mi ankoraux ne havas auxton, sed mi ja planas acxeti auxton. (Se oni tie uzus kiun, la senco tute sxangxigxus: Mi ankoraux ne havas tiun auxton per kiu ili alvenis, sed mi ja planas acxeti gxin.)

  • Ili devis pagi dek mil dolarojn, kio estas tre granda sumo. Dek mil dolaroj estas granda sumo. Tio estas granda sumo.

Aliaj ekzemploj de rilata kio en plurakonta subfrazo «

Jen pliaj ekzemploj de plurakontaj subfrazoj, en kiuj oni preferas uzi rilatan kio, cxar en memstara frazo oni uzus tio:

  • Sur la papero li skribis “918273645”, kio poste montrigxis esti lia telefonnumero.... skribis “918273645”. Tio poste montrigxis ... Se oni aldonas helpan O-vorton antaux la telefonnumero, oni ordinare preferas rilatan kiu: Sur la papero li skribis la numeron “918273645”, kiu poste montrigxis esti lia telefonnumero. Tiu numero poste montrigxis esti lia telefonnumero.

  • La limo levigxas al la valo de la filo de Hinom, cxe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem.Js.15 (La Jebusidoj tie konstruis urbon, kiu poste farigxis Jerusalem.) La subfrazo estas tia parentezeca aldonajxo, kian oni kutime enkondukas per tio estas: ... la suda flanko de la Jebusidoj. Tio estas Jerusalem.