PMEG 2023

12.2.2. N por objekto

Objekto montras tion, kio estas rekte trafata de ago.

En multaj situacioj iu aux io agas rilate al iu aux io alia. Iel oni devas montri, kiu agas, kaj kiu estas trafata de la ago. Se oni parolas ekz. pri hundo kaj kato, kaj uzas la verbon mordas, tiam estas tre grave scii, kiu faras la mordon, kaj kiu suferas la mordon. En Esperanto oni faras distingon inter la aganto (kiu havas nenian rolmontrilon) kaj la objekto (kiu havas N-finajxon). La vortordo ne sxangxas la bazan signifon:

  • Kato mordas hundon.

  • Kato hundon mordas.

  • Mordas kato hundon.

  • Mordas hundon kato.

  • Hundon kato mordas.

  • Hundon mordas kato.

Pro la N-finajxo, cxiu el la ses samsignifaj variantoj estas klare komprenebla. La unua varianto kun la ordo “subjekto - cxefverbo - objekto” estas la plej ofta vortordo en Esperanto, sed cxiuj variantoj estas tute eblaj. Ili donas diversajn nuancojn kaj diversajn emfazojn.

  • Mi amas vin.

  • Mi vin amas.

  • Vin mi amas.

  • Vin amas mi.

  • Amas mi vin.

  • Amas vin mi.

Cxiuj ses variantoj havas la saman bazan signifon: La agon amas faras “mi”, kaj la amo iras al “vi”.

Signifo «

La preciza senco de la rolo objekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ekzemploj:

Tipaj objektoj «

Plej tipa objekto estas io, kio neniel kauxzas la agon de la cxefverbo, nek mem agas iel, sed kio estas iel rekte “trafata” aux “tusxata” (en konkreta aux abstrakta senco) de ago, kiun faras aux kauxzas la subjekto. La ago do iras de la subjekto, la aktiva aganto al la objekto (pasiva ricevanto de la ago):

  • Mi batas Aleksandron.FE.9 Aleksandro estas konkrete, korpe trafata de la batoj.

  • Infano, ne tusxu la spegulon!FE.20 La spegulo estus konkrete tusxata.

  • Mi amas la patron.FE.8 La amo “trafas” la patron en abstrakta senco.

  • Li amas min, sed mi lin ne amas.FE.18 La N-finajxo montras la celon de la amo.

  • La patro donis al mi dolcxan pomon.FE.10 La pomo estis “trafita” de movo. Gxi estis movita de li al mi.

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.FE.9

  • Jen estas la pomo, kiun mi trovis.FE.6

Malpli tipaj objektoj «

Ofte objekto ne estas vere trafata de ago. Cxe multaj verboj la objekta rolo estas alia. Gxi povas esti ekz. posedajxo (havi, posedi, teni, acxeti...), perceptajxo (vidi, auxdi, flari, gustumi, senti, legi, rigardi, auxskulti, atendi, atenti, sercxi, trovi...) aux kreajxo (fari, krei, produkti, ripari, difini...):

  • En la tago ni vidas la helan sunon.FE.10 Efektive la lumo venas de la suno al niaj okuloj. La suno do iel kauxzas la vidadon. Tamen la suno aperas gramatike kiel objekto, cxar tiel funkcias la verbo vidi.

  • Unu vidvino havis du filinojn.FE.11 La filinoj apartenis al la vidvino. Ili trovigxis cxe sxi.

  • De la patro mi ricevis libron.FE.9 La libro movigxis al la subjekto.

  • En rapideco ili preterpasis sxin je kelke da pasxoj.M.202 Sxi estas kvazaux loko, preter kiu okazis movigxo.

  • Dio kreis la homon el la tero.FA3.117 La objekto ne vere estis trafita de la krea ago, cxar gxi ecx ne ekzistis antaux la ago.

  • Li kantas tre belan kanton.FE.40 La objekto ne vere estas io, kion la ago trafas, sed montras la enhavon de la ago.

  • En la lasta tempo ni faris malgrandan vojagxon.FA1.225 La objekto estas la ago mem. La cxefverbo fari ne montras mem ian klaran signifon. Nur per la objekto malgrandan vojagxon oni ekscias, kiu estis la efektiva ago.

Objekto kiel priskribo «

Normale objekto estas memstara frazparto, kiu rilatas al verbo. Sed objekto ankaux povas esti priskribo de A-vorto aux E-vorto, kiu montras objektan agon:

  • Trovinte pomon, mi gxin mangxis.FE.22Post kiam mi trovis pomon, mi gxin mangxis.

  • Ili venos al la cxi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon perdintaj lokoj.FA3.54 La frazo estus pli klara kun alia vortordo: ...al la lokoj perdintaj sian brilon....al la lokoj, kiuj perdis sian brilon.

  • Koncerne la muzikon [...] mi devas scii la gradon de via artisma klereco.M.26 ≈ Kiam la afero koncernas la muzikon...

  • Li vidis cxaron tirantan bovon.Li vidis bovon, kiu tiris cxaron. Eble pli bone: Li vidis bovon tirantan cxaron. Estas plej bone eviti N-finajxan objekton de A-vorto, kiu mem havas N-finajxon, cxar la rilatoj inter la vortoj farigxas malklaraj.

  • Li estos dirinta al mi la veron.FE.24 La veron estas objekto de la A-vorto dirinta. Ofte oni tamen diras, ke esprimo kiel estos dirinta rolas kiel unu verbo. La objekto tiam rilatas al tiu tuta kunmetita verbo.

N-finajxa objekto ankaux povas esti priskribo de aga O-vorto, kvankam tia uzo estas ekstreme malofta: La tirado la cxaron estis malfacila por la bovo. La cxaro estas objekto de la tirado. Dankon pro la elekto min. Normale oni tamen uzas de por montri la objekton de aga O-vorto: La tirado de la cxaro estis malfacila por la bovo. Dankon pro la elekto de mi.

Pasivigo «

Frazon kun objekto oni povas transformi en pasivan frazon. Tiam la objekto farigxas subjekto.

Ne uzu N-finajxon cxe perverbaj priskriboj «

Esti kaj similaj verboj ne estas agoj, kiuj direktigxas al io. Frazparto, kiu rilatas al esti, ne estas objekto, sed perverba priskribo, kiu neniam havas N-finajxon: Tio estas tri segxoj. Mi estas kuracisto. Sxi farigxis doktoro. Mia patro nomigxas Karlo.

Ankaux ne uzu N-finajxon cxe perverba priskribo de objekto: Mi trovis la filmon tre bona.

Ne uzu N-finajxon cxe postmetita subjekto «

La subjekto de verbo povas stari ankaux post la cxefverbo. Cxe iuj verboj tia vortordo estas tre ofte uzata, ekz. okazi, manki, resti kaj aperi. Ne uzu N-finajxon cxe tiaj postmetitaj subjektoj:

  • Hieraux okazis grava afero. (= Grava afero okazis hieraux.) Subjekto de la ago okazis estas grava afero. Ne diru: *Hieraux okazis gravan aferon.* Se oni auxdas tian frazon, oni devas sin demandi, “kio okazis la gravan aferon”. Sed “okazi” ne estas ago, kiu iras de aganto al io, kio estas trafata de tiu ago. La verbo “okazi” havas nur unu (cxefan) rolanton. Tio estas la okazajxo. La okazajxo cxiam aperas kiel subjekto de la verbo okazi, kaj do ne havu N-finajxon.

  • Mankas pano. (= Pano mankas.) La pano faras la agon “manki”. Ne diru: *Mankas panon.*

  • Restis nur unu persono. (= Nur unu persono restis.) La persono faris la agon “resti”. Ne diru: *Restis nur unu personon.*

  • Aperis nova eldono de la libro. (= Nova eldono de la libro aperis.) Ne diru: *Aperis novan eldonon de la libro.*

Objekto sen N-finajxo «

Suficxe ofte la rekta objekto de frazo estas io, kio ne povas havi N-finajxon, ekz. ne-esperantigita nomo aux alia fremda vorto, citajxo, kvanta vorteto, kvanta E-vorto, ambaux, I-verbo, ke-frazo aux demanda subfrazo. En tiaj okazoj oni devas el la kunteksto kompreni, kio estas objekto. Kelkaj eksperimentas per objekta rolvorteto por tiaj okazoj. Iuj provas por tiu celo uzi la rolvorteton je, dum aliaj eksperimentas per la nova objekta rolvorteto *na*°.

“Nerekta objekto” «

En kelkaj lingvoj oni distingas apud (rekta) objekto ankaux nerektan objekton. La nerekta objekto estas tiu, kiu ricevas ion, aux tiu, kiu profitas aux malprofitas de la ago. En Esperanto oni uzas cxefe la rolvorteton al por montri tiajn signifojn: Al leono ne donu la manon.FE.7 La regxidino donis al li glavon.FA1.198 Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33

Cxe iuj verboj ricevanto/profitanto/malprofitanto povas aperi aux kiel al-komplemento, aux kiel objekto kun N-finajxo. Tiaj verboj havas alternativajn frazkonstruojn.