PMEG 2024
7.3. E-vortaj frazpartoj
Priskribo per E-vortoj aux vortetoj «
Por priskribi E-vorton oni uzas unuavice alian E-vorton aux E-vortecan vorteton. La priskribo staras preskaux cxiam antaux la priskribata E-vorto:
vere rapide
tre rapide
ekstreme tede
pli rapide
tiel tede
iom tede
O-vortaj frazpartoj «
Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi E-vorton. La priskribanta frazparto havas cxiam rolvorteton aux N-finajxon. Tia priskribo staras normale post la E-vorto:
rilate al tio
rilate tion
pere de li
kauxze de la akcidento
fare de ili
Se E-vorto esprimas objektan agon, N-finajxa priskribo montras la objekton de tiu ago:
subtenante la krucxonFE.15
eljxetante unu serpenton kaj unu ranonFE.21
trovinte pomonFE.22
Se O-vorta priskribo de E-vorto montras mezuron, gxi staras normale antaux la E-vorto:
je cent decibeloj lauxte
cent decibelojn lauxte
Komparaj esprimoj «
Oni povas priskribi E-vorton per kompara esprimo kun kiel aux ol. Tia priskribo staras cxiam post la E-vorto:
longe kiel hieraux
tede kiel en la lernejo
same kiel mi
pli longe ol hieraux
pli tede ol mia instruisto
Subfrazo aux I-verbo «
Por priskribi E-vortan participon oni ankaux povas uzi subfrazon kaj I-verbon. Tia priskribo staras cxiam post la E-vorto:
Vidante, ke sxi estas tiel bela, li demandis sxin, kion sxi faras tie cxi tute sola.FE.21
Alecxjo staris momenton apud la pordo, kvazaux sxanceligxante, cxu li devas resti aux iri post la kuzino.M.49
Forgesante diri adiaux al la du virinoj, li elkuris en la antauxcxambron.M.60