PMEG

31.1. Esti

La verbo esti havas plurajn signifojn kaj uzojn. Oni ofte nomas gxin helpverbo, cxar gxi ne havas multe da signifo per si mem. Gxi cxefe helpas en frazkonstruado.

Esti estas uzata precipe por ligi priskribon al la subjekto. Tia priskribo nomigxas perverba priskribo:

  • La patro estas sana.FE.5

  • La cxielo estas blua.FE.6

  • La patro estas tajloro.FE.5

  • Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo.FE.5

Esti estas uzata kune kun participoj por formi kunmetitajn verbojn. Principe la participo en tiaj konstruoj estas perverba priskribo de la subjekto, sed esti + participo rolas kiel unu verbo:

  • Li estos dirinta al mi la veron.FE.24

  • Alproksimigxis la tempo, kiam li estis farigxonta submajstro.FA3.58

  • Mi estas amata.FE.25

Esti povas montri la ekziston aux aktualecon de la subjekto. Tiam kutime la subjekto staras post la cxefverbo:

  • Sen regalo ne estas balo.PE.2281

  • Hodiaux estas sabato, kaj morgaux estos dimancxo.FE.20

  • Estas jam tempo, ke ni parolu pli klare kaj precize.OV.371

Noto: Tiujn frazpartojn, kiujn mi cxi tie klasis kiel subjektojn, oni eventuale povas anstatauxe klasi kiel perverbajn priskribojn en sensubjektaj frazoj. Tiam esti rolas kiel priskriba verbo.

Esti povas montri trovigxon en loko aux situacio:

  • Kie vi estas? – Mi estas en la gxardeno.FE.26Kie vi trovigxas. – Mi trovigxas en la gxardeno.

  • Kie estas la knaboj? – Ili estas en la gxardeno. – Kie estas la knabinoj? – Ili ankaux estas en la gxardeno. – Kie estas la trancxiloj? – Ili kusxas sur la tablo.FE.16

  • La mortinta homo estas nun supre en la cxielo.FA1.60...trovigxas nun supre...

  • Cxiam la infanoj estis kune.FA3.58 Cxiam ili trovigxis en la sama loko, en kuneco.

Forlaso de esti «

Esti ofte ne montras multe da signifo, sed servas preskaux nur kiel tenilo de verba finajxo. Tial oni ofte proponis uzadon de nuda verba finajxo anstataux esti: En kastel’ ’as vestiblo. Mastro ’as fore. Stelo ’as turnita. Por li la mond’ ’as malfermita. Tiuj ekzemploj estas de K. Kalocsay en Lingvo Stilo Formo. Aliaj uzas simplan as (is, os...) sen apostrofo. Tiaj eksperimentoj tamen neniam farigxis popularaj. Nur en poezio oni povas renkonti tiajn memstarajn finajxojn. Versxajne la risko de konfuzo estas tro granda, cxar oni povas auxdi la nudan finajxon kiel parton de la antauxa vorto. En kastel’ ’as vestiblo povas soni kiel “en kastelas vestiblo”. Stelo ’as turnita povas soni kiel “stelas turnita”.

Noto: Iuj uzas as (is, os...) anstatauxe kiel mallongigon de ia ajn verbo. Vidu noton en la klarigoj pri fari.

Verbigo de perverba priskribo «

Alia maniero forlasi esti estas verbigi tiun priskribon, kiun esti ligas al la subjekto:

  • Kiu estas kuragxa rajdi sur leono? Kiu kuragxas rajdi sur leono?FE.7

  • La virinoj estas malsanaj fizike kaj morale. La virinoj malsanas fizike kaj morale.M.1

  • Cxiu, kiu estas malsata, venu kaj mangxu. Cxiu, kiu malsatas, venu kaj mangxu!Rn.11

  • Cxu gxi estas videbla? Cxu gxi videblas?

  • Ili estus venintaj, se ili estus sciintaj pri la kunveno. Ili venintus, se ili sciintus pri la kunveno. Legu pli pri tiaj mallongigoj de kunmetitaj verboj.

  • Estas necese fari tion. Necesas fari tion.

Iuj opinias, ke estas eraro cxi tiel verbigi vorton, kiu kutime estas A-vorto (aux E-vorto). Sed la cxi-antauxa ekzemplo kun kuragxas estas el la Fundamento, kiu ankaux mencias la verbojn saniFE.42 kaj malsaniFE.42. Aliaj kutimaj verboj de tiu cxi speco estas: avariPE.1876, fieriPE.494, egaliM.177, suficxiLR.37, praviPE.1013, favoriRz.85, utiliM.32, similiFA2.65, rapidiOV.412 k.t.p. Estas absurde deklari eraraj tiajn vortojn, kiuj trovigxas en la Fundamento, kaj kiuj estas vaste uzataj.

En iaj okazoj la verba formo estas tre malkutima, kaj oni normale uzas esti + A-vorton. Tiam ofte la nekutima verba formo esprimas nuancon specialan, pli viglan, pli atentigan, pli agan. Oni ne trouzu tiajn verbojn, cxar tiam la speciala nuanco povus malaperi, kaj la lingvo malricxigxus. Ekz. oni normale ne diras la cxielo bluas, sed la cxielo estas blua. Oni sxparu la verban formon por specialaj efektoj. Iafoje tamen la du formoj estas pli-malpli samnuancaj. Ekz. ne estas ecx nuanca diferenco inter pravi kaj esti prava.

En multegaj okazoj la du formoj havas tute malsamajn signifojn. Radiko + verba finajxo ne auxtomate signifas “esti ia”. Ne eblas ekz. anstataux gxi estas ora diri gxi oras, cxar ori signifas “kovri per oro”. Nek eblas anstataux la bildo estas kolora diri la bildo koloras, cxar kolori signifas “doni sian koloron (al io)”. La signifo de cxiu verbo dependas de la signifo de gxia radiko.