PMEG 2023

37.2.4. Verbaj finajxoj

I = “fari certan agon (aux esti en certa stato), kiu proksime rilatas al la signifo de la radiko”.

La finajxo I reprezentas cxi tie cxiujn verbajn finajxojn: I, AS, IS, OS, US kaj U.

Verboj el agaj radikoj «

Aga radiko kun verba finajxo havas cxiam sian propran signifon:

  • KUR kuri = fari la agon “kuro”

  • KONSTRU konstrui = fari la agon “konstruo”

Se unu el la signifoj de plursignifa radiko estas ago, tiu ago estas kompreneble la ago de la verba formo. Ekz. KONSTRU havas plurajn signifojn. Unu el tiuj signifoj estas ago. La verbo konstrui havas tial gxuste tiun agan signifon.

Verboj el ne-agaj radikoj «

Verbo farita el ne-aga radiko montras agon, kiu iel estas proksima al la radikosignifo. Ofte estas tute evidente, kiu estas tiu ago, sed iafoje oni povas heziti. Cxe multaj ne-agaj radikoj la tradicio jam fiksis, kiun agan signifon ili ricevas kun verba finajxo, sed iuj radikoj neniam estas uzataj en verba formo, kaj oni ankoraux ne decidis, kiun agan signifon ili havu. Farante verbon el tia radiko oni devas do mem trovi tauxgan agon. Se estas eble, oni komparu kun aliaj similaj radikoj. Iafoje nenia ago vere proksime rilatas al la radiko. Tiam oni eble ne faru verbon el la radiko, cxar la verbo farigxus tro malfacile komprenebla.

Se radiko per si mem montras econ aux staton, la verba formo normale signifas “esti tia” aux “agi kun tia eco”:

  • RAPID rapidi = agi rapide

  • AKTIV aktivi = agi aktive, esti aktiva

  • PRET preti = esti preta

  • KURAGX kuragxi = esti kuragxa, agi kuragxe

Legu ankaux pri verbigo de perverba priskribo.

Normale cxi tia verbo ne signifas “igxi tia” aux “igi tia”. Cxe ecaj kaj stataj radikoj oni uzas la sufiksojn IGX kaj IG por krei tiajn signifojn.

Se la radiko montras ilon, aparaton aux simile, la verbo normale signifas “uzi tian ilon en gxia kutima maniero”:

  • BROS brosi = uzi broson (en normala maniero)

  • TAMBUR tamburi = ludi per tamburo, bati tamburon

  • FINGR fingri = tusxi per fingro

  • AUXT auxti = iri per auxto

Se la radiko montras substancon, la verbo normale signifas “provizi per tia substanco”:

  • AKV akvi = provizi per akvo, versxi akvon (sur ion)

  • OR ori = kovri per oro

  • AER aeri = plenigi per aero

En cxi tiaj verboj oni iafoje uzas la sufikson UM, ofte senbezone, aux la neoficialan sufikson IZ, plej ofte same senbezone.

Se la radiko montras personon, homon, la radiko normale signifas “agi kiel tia persono”, “roli kiel tia homo”:

  • TAJLOR tajlori = labori kiel tajloro, kudri kiel tajloro

  • GAST gasti = esti gasto (cxe iu), logxi kiel gasto

  • REGX regxi = regi kiel regxo, esti regxo (super io)

Bestaj radikoj kaj diversaj fenomenaj radikoj signifas en verba formo “agi kiel tia besto aux fenomeno”:

  • HUND hundi = agi kiel hundo, vivi kiel hundo

  • SERPENT serpenti = iri kiel serpento

  • OND ondi = fari ondajn movojn

Multaj diversaj radikoj ricevas verban signifon, kiu ne estas klarigebla per alia regulo ol la tute gxenerala, ke ili ricevas verban signifon, kiu iel proksime rilatas al la signifo de la radiko:

  • FISX fisxi = provi kapti fisxojn, fisxkapti

  • POSXT posxti = transdoni (ekz. leteron) al la posxto

  • FIN fini = meti finon, kauxzi finon

  • ORIENT orienti = decidi aux fiksi la pozicion (de io) rilate al oriento

  • REGUL reguli = gvidi la funkciadon de masxino k.s. laux iaj reguloj

Objektaj kaj senobjektaj verboj «

Se la radiko mem montras agon, tiu aga signifo estas jam per si mem lauxsence tia, ke gxi povas aux ne povas esti direktita al rekta objekto: SID = sido (estado en certa pozicio, ago lauxsence senobjekta) sidi (senobjekta verbo), KUR = kuro (movigxo, ago lauxsence senobjekta) kuri (senobjekta verbo), PAF = pafo (ago lauxsence objekta) pafi (objekta verbo), POSTUL = postulo (ago lauxsence objekta) postuli (objekta verbo).

Kiam oni elektas verban signifon por ne-aga radiko, tiam oni elektas ankaux, cxu gxi estu objekta aux senobjekta. Nenia regulo decidas pri tio. Legu ankaux pri verboj kun kaj sen IG, kaj pri objektaj kaj senobjektaj verboj.