PMEG

25.1.1. Perverba priskribo de subjekto

La verbon esti kaj aliajn priskribajn verbojn, ekz. farigxi, igxi kaj sxajni, oni povas uzi por ligi priskribon al subjekto.

A-vorto aux A-vorteca vorteto «

Perverba priskribo de subjekto estas plej ofte A-vorto aux A-vorteca vorteto:

  • La patro estas sana.FE.5 Sana estas priskribo de la patro.

  • La cxielo estas blua.FE.6 Blua estas priskribo de la cxielo.

  • La dentoj de leono estas akraj.FE.7 Akraj estas priskribo de la dentoj.

  • Cxiuj boteloj estis malplenaj. Malplenaj estas priskribo de cxiuj boteloj.

  • Vi tute ne estas gxentila.FE.19 Gxentila estas priskribo de vi.

  • Sinjoroj, vi estas negxentilaj.FE.16 Negxentilaj estas priskribo de vi.

  • Jam tia estas la kutimo.M.59 Tia estas priskribo de la kutimo.

  • Kia estas via peto?Es.5 Kia estas (demanda) priskribo de via peto.

  • Sxi farigxis tiel malaminda, ke sxia propra patrino sxin forpelis de si.FE.23 Malaminda estas priskribo de sxi.

Tiaj A-vortaj priskriboj povas havi J-finajxon, sed ili neniam havu rolvorteton aux N-finajxon.

O-vorta frazparto sen rolmontrilo «

Perverba priskribo povas ankaux esti O-vorto aux O-vorta frazparto sen rolmontrilo. Tia perverba priskribo montras specon aux identecon:

  • Leono estas besto.FE.5 Besto estas (speca) priskribo de leono.

  • Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo.FE.5

  • La patro estas tajloro.FE.5

  • Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj.FE.41

  • Li estas knabo, kaj sxi estas knabino.FE.16

  • Ni estas homoj.FE.16

  • Infano ne estas matura homo.FE.6

  • Januaro estas la unua monato de la jaro.FE.12

  • Ok estas kvar kvinonoj de dek.FE.14

  • Tio cxi estis la unua fojo, ke sxi nomis sxin sia filino.FE.14

  • La juna vidvino farigxis denove fiancxino.FE.33

Ankaux tabelvortoj je O povas aperi kiel tia priskribo:

  • La tuta afero estis nenio krom sensencajxo!FA1.140

  • Mi scias, kio mi estas.FA2.84

O-vorta frazparto kun rolvorteto «

Perverba priskribo de subjekto povas ankaux esti O-vorto (aux O-vorta frazparto) kun rolvorteto antaux si. Tia priskribo montras econ. Oni povas ofte transformi tian priskribon en A-vorton:

  • Li estas hodiaux en kolera humoro.FE.31Li estas hodiaux kolerhumora.

  • Li estas de meza kresko.FE.33...mezkreska.

  • Gxi estos de alia speco ol la hierauxa.FA2.8...alispeca....

  • Ecx malgranda musxo ne estas sen busxo.PE.408...senbusxa.

  • Tiuj bulkoj ecx estis kun sekvinberoj.FA1.79...sekvinberaj.

  • Tio cxi estas laux lia gusto.PE.2434...konforma al lia gusto.

  • Laux mi tiu cxi demando estas por la publiko sen signifo.DL.10...sensignifa.

Esprimo kun kiel aux kvazaux «

Ankaux kompara esprimo kun kiel aux kvazaux povas roli kiel perverba priskribo de subjekto:

  • Sen li mi estas kiel paralizita.BV.75

  • Liaj manoj estas kiel alabastro.Rn.35...estas tiaj, kia estas alabastro.

  • Tio estis ja tute kiel cxe homoj.FA3.19

  • Leuxtenanto, amo kaj mizero estas kvazaux triangulo, aux kvazaux duono de rompita jxetkubo de la felicxo.FA1.125

E-vorto «

Oni uzas E-vorton kiel perverban priskribon anstataux A-vorto, se la priskribata subjekto estas I-verbo aux subfrazo:

  • Resti kun leono estas dangxere.FE.7

  • Morti pro la patrujo estas agrable.FE.20

  • Al Amnon sxajnis malfacile fari ion al sxi.Sm2.13

  • Kiel belege estas, ke ni povas entrepreni vojagxon eksterlanden!FA4.27

  • Estas pli bone, ke ni tie cxi mangxu kaj iru en la urbon vespere.BV.75

  • Ne estas grave, cxu vi lin konas aux ne.FA3.114

  • Al li farigxis dube, cxu la fera stango estas sxovita antaux la pordon kaj cxu la fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj.FA3.140

  • Estas mirinde, kiajn pensajn saltojn oni povas fari.FA2.118

Oni uzas E-vorton anstataux A-vorto ankaux kiam ne ekzistas subjekto. Tiam la perverba priskribo priskribas la tutan situacion:

  • Estis al mi tiel terure, kiam vi jxetis min de la ponto en la malvarman akvon!FA1.24 Estis terure estas gxenerala priskribo de la situacio. Subjekto mankas.

  • Estas troe, ho Levidoj!Nm.16

  • Estos suficxe, se ni diros al vi la jenon.FK.284

  • Cxu hodiaux estas varme aux malvarme?FE.25

Iafoje E-vorto priskribas subkomprenatan I-verbon:

  • Li veturas pli rapide ol permesite. La E-vorto permesite priskribas la verbon veturi: ...pli rapide ol estas permesite veturi.

Se la subjekto estas subkomprenata O-vorto aux subkomprenata O-vorteca vorteto, oni uzu A-finajxan perverban priskribon: La mastro traktis min tre bone, kaj estis tre afabla....kaj li estis tre afabla. Estu kuragxa!Vi estu kuragxa!

Frazo aux I-verbo «

Perverba priskribo povas ankaux esti tuta frazo aux I-verbo:

  • La esenco [de la sciigoj] estis, ke al Kristino estas bone.FA3.91 La ke-frazo estas perverba priskribo de la subjekto.

  • Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.FE.19

  • Mia devo estas helpi la traveturantojn.Rz.31

Vidu pliajn ekzemplojn en la klarigoj pri I-verboj.

Aliaj priskribaj verboj «

Verbon, kiu peras priskribon, oni povas nomi priskriba verbo. Esti estas la cxefa priskriba verbo. Kiam gxi peras priskribon, gxi ne vere esprimas ian signifon, sed nur ligas la priskribon al la subjekto.

Aliaj priskribaj verboj enhavas pli da propra signifo:

  • farigxi (= “komenci esti”): La domo farigxis alta. Mia frato farigxos doktoro.

  • igxi (= “komenci esti”): La mistero igxas pli kaj pli stranga.

  • resti (= “plu esti”): Ili restis Germanoj.

  • sxajni (= “esti lauxsxajne”): Li sxajnis gasto en la hotelo.

  • aperi: Li aperis mensoganto.

  • aspekti (= “esti laux la aspekto”): Sxi aspektis kolera.FA1.195

Kun aspekti oni tamen tre ofte uzas E-vortan aux E-vortecan komplementon anstataux perverba priskribo: La diablo aspektas malbele.FA1.17 En la novaj vestoj sxi aspektis tiel elegante kaj bele.FA3.46 Kiel do li aspektas?FA1.17 Perverba priskribo (kun A-vorto) kaj maniera komplemento (kun E-vorto), estas egale gxustaj cxe aspekti. Sed se temas pri participo, oni prefere uzu A-finajxon: Sxi aspektis dormanta. Se oni uzas E-finajxon (dormante), tio povas miskomprenigxi kiel: Sxi aspektis dum sxi dormis. Vidu la klarigojn pri participoj kiel E-vortoj.

Krom farigxi kaj igxi ankaux multaj aliaj IGX-verboj povas aperi kun perverba priskribo de la subjekto:

  • montrigxi: Mi scias, ke mi montrigxos prava.Ij.13

  • nomigxi: La hundo nomigxas Fido.

  • elektigxi: Li elektigxis kasisto.

La samaj verboj sen IGX-sufikso (montri, nomi, elekti...) normale estas objektaj verboj, kaj povas esti uzataj kun perverba priskribo de la objekto:

  • Mia opinio sin montris favora.BV.10Mia opinio montrigxis favora.

  • Mi nomas mian hundon Fido.Mia hundo nomigxas Fido.

  • Liaj amikoj elektis lin gvidanto.Li elektigxis gvidanto.

Pasivaj verboj povas peri priskribon «

Se oni pasivigas frazon kun perverba priskribo de objekto, la objekto farigxas subjekto, kaj la perverba priskribo priskribas la novan subjekton. Tiam pasiva verboformo peras la priskribon:

  • Oni elektis sxin prezidanto. Sxi estis elektita prezidanto.

  • Ankaux sxin oni nomas Amalio. Ankaux sxi estas nomata Amalio.Rt.106

  • Oni esploris la aferon kaj trovis gxin vera. La afero estis esplorita kaj trovita vera.Es.3

Tiaj frazoj povas farigxi konfuzaj, cxar pasiva verbo enhavas participon (elektita, nomata, trovita), kiu jam estas perverba priskribo de la subjekto. En sxi estis elektita prezidanto, kaj elektita, kaj prezidanto, estas perverbaj priskriboj de sxi. Krome oni povus kompreni elektita prezidanto kiel unu frazparton, kio donus alian signifon: Sxi estis prezidanto, kiun oni antauxe elektis. Ofte estas pli klare, se oni anstatauxe uzas kiel-esprimon: Sxi estis elektita kiel prezidanto.

Agaj verboj «

Perverbaj priskriboj povas iafoje aperi kun agaj verboj, kiuj ne estas priskribaj. Tiaj frazoj estas lauxsence kunmetajxo de du frazoj. Unu el tiuj frazoj enhavas la verbon esti:

  • Li dancas nuda sur la strando.Li dancas sur la strando. + Li estas nuda, kiam li dancas.

  • Malvarma kaj pala kusxis la imperiestro en sia granda belega lito.FA2.30La imperiestro estis malvarma kaj pala. + La imperiestro kusxis...

  • Mi frapos vian cxevalon sur la kapon tiel, ke gxi falos senviva.FA1.14...gxi falos kaj gxi estos senviva.

  • Mia patro mortis malricxa.Mia patro estis malricxa, kiam li mortis.

  • Mi naskigxis mizerulo.Mi estis mizerulo, kiam mi naskigxis.

  • Sxi naskigxis Kristano, sed mortis Islamano.Sxi estis Kristano, kiam sxi naskigxis, sed estis Islamano, kiam sxi mortis.

  • Nun cxiuj floroj pendas sekigxintaj!FA1.29La floroj estas sekigxintaj, kiam ili pendas.

  • Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de cxirkaux tridek jaroj.BV.31Ili sidis, kaj ili ne estis solaj...

Iafoje oni povus same bone uzi E-formon anstataux A-formo en tiaj frazoj, sed ofte estas signifodiferenco, cxar A-formo montras priskribon de la subjekto, dum E-formo priskribas la agon:

  • Li venis unua en la cxambron.Li venis en la cxambron, kaj li estis la unua, kiu faris tion.

  • Li venis unue en la cxambron.La unua afero, kiun li faris, estis veni en la cxambron (poste li faris ion alian).

Zamenhof uzis tuta kiel perverban priskribon kun speciala signifo: De teruro mi tuta tremas!H.45 Gxi estas tuta el ligno.FA3.81 Tuta montras, ke la tuta subjekto estas koncernata de la ago. Tia uzo de tuta estas nuntempe malofta.