PMEG 2024
27.3.3. I-verboj kun alia subjekto
Iafoje la senca subjekto de I-verbo ne estas egala al la subjekto de la cxefverbo. Tio okazas precipe cxe agoinfluaj kaj observaj cxefverboj:
Agoinfluaj cxefverboj «
Cxe multaj agoinfluaj cxefverboj oni povas uzi I-verbon, kiu esprimas la celitan agon. La senca subjekto de tia I-verbo tiam estas la influata persono (tiu, kiu faru la celitan agon).
Plej ofte la I-verbo tiam rolas kiel rekta objekto de la agoinflua verbo, kaj la influata persono estas al-komplemento. Tiel oni uzas ekzemple la verbojn ordoni, doni, (mal)permesi, (mal)ebligi, (mal)konsili kaj (mal)rekomendi:
Ili ordonis al mi veni antaux la vesperigxo.M.8 Senca subjekto de veni estas mi.
Gxuste tiu guberniestro, kiu estis ordoninta aljungi lin al la plugilo [...], farigxis nun lia kaptito.FA3.104 La senca subjekto de aljungi estas subkomprenita: La guberniestro ordonis al iu aljungi lin al la plugilo.
La regxo Ahxasxverosx ordonis venigi al li la regxinon Vasxti.Es.1 Senca subjekto de venigi estas tiuj, al kiuj la regxo ordonis. Ili povas aperi kiel al-komplemento: ... ordonis al la servantoj venigi ...
Mi ne donos al vi mangxi, gxis vi pagos por la antauxa.Rz.22
Se li nur uzas la lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li nomi sin esperantisto.OV.378
Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon.Jgx.2
Cxu vi permesas [al mi] demandi pri via estimata nomo?FA3.6
Sxi donis tre precizajn indikojn por ebligi al la sxoforo trovi la lokon.
La kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon.FE.40
Mi malrekomendis al ili iri tien, sed ili tamen iris.
Gxi povos proponi formon novan [de vorto], kiun gxi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova.FAnt.48 La subkomprenata senca subjekto de uzadi estas cxi tie indiferenta (la rekomendo estas direktita al cxiuj uzantoj de la lingvo). Atentu, ke la vorto kiun estas rekta objekto de uzadi (ne de rekomendos). Legu pli pri tia vortordo en la klarigoj pri antauxmetado de KI-vortoj.
Noto: La verbo promesi ne apartenas al tiu cxi grupo: Mi promesis al li veni al la festo. = Mi promesis al li, ke mi venos al la festo.
Cxe kelkaj agoinfluaj verboj la influata persono mem ordinare aperas kiel rekta objekto. Tiam la I-verbo anstatauxe rolas kiel pri-komplemento, sed la rolvorteton pri oni tamen cxiam ellasas. Tiel oni uzas interalie la verbojn peti, instrui, konvinki kaj persvadi:
Mi petas vin ankaux poste prunti al mi.FE.14 Sed oni same bone povas diri: Mi petas al vi ankaux poste prunti al mi.
Prefere instruu viajn aliajn infanojn nagxi!FA2.35 Aux: Instruu al viaj aliaj infanoj nagxi!
Ahxab [...] konvinkis lin iri kontraux Ramoton en Gilead.Kr2.18
Sxia patro persvadis Elizabeton farigxi flegistino, kvankam sxi mem preferus esti kuracistino.
Cxe la agoinfluaj verboj inviti, voki kaj sendi la influata persono estas rekta objekto, dum la I-verbo rolas lauxsence kiel por-komplemento aux al-komplemento:
Li invitis siajn parencojn mangxi panon.Gn.31 = ... por mangxi panon / ... al panomangxado.
Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.PE.294 = ... ne por festeni, sed por treni / ... ne al festeno, sed al trenado.
Mi sendos venigi kuracistojn.Rt.124 = Mi sendos iun por venigi kuracistojn. = ... por ke tiu venigu kuracistojn. Kiam la persono, kiun oni sendas, estas subkomprenata, oni plej ofte uzas I-verbon sen por, sed kiam tiu persono ja estas menciita, oni plej ofte aldonas por: La gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni.M.101 = ... por ke mi lernu.
Iafoje cxe inviti kaj voki la senca subjekto de la I-verbo tamen ne estas la invitata aux vokata persono, sed la subjekto de la cxefverbo. En tiaj okazoj oni cxiam aldonas por antaux la I-verbo: Mi invitis vin, sinjoroj, al mi, por komuniki al vi tre malagrablan novajxon.Rz.5 = ... por ke mi komuniku al vi ...
Legu pli pri por kaj aliaj rolvortetoj antaux I-verboj.
Cxe igi, devigi (kaj ankaux aliaj similaj IG-verboj) kaj lasi, la influata persono estas rekta objekto, dum la I-verbo estas lauxsence perverba priskribo de la objekto:
La finigxado de la tago igis ilin rapidi.M.200 = ... igis ilin rapidantaj. (... kauxzis, ke ili rapidis.)
Sxi devigis sxin mangxi en la kuirejo.FE.13
Sxi ekgxemis kaj lasis fali la manojn.M.11 = ... lasis, ke la manoj falu.
Lasu do lin rakonti!FA1.226
Legu pli pri igi kun I-verbo, kaj pri lasi kun I-verbo.
Observaj k.s. cxefverboj«
Kiam la cxefverbo estas vidi, auxdi, senti, imagi aux simile, povas aperi I-verbo, kiu estas perverba priskribo de la objekto de la cxefverbo. Tiam tiu objekto estas senca subjekto de la I-verbo:
Ho, Marion, ke mi denove auxdas vin paroli.BV.86 Paroli estas perverba priskribo de vin, la objekto de auxdas. Senca subjekto de paroli estas vi.
Gxi estis tiel bela kaj kantis tiel, kiel ili neniam auxdis alian birdon kanti.FA1.68
Mi hodiaux matene vidis danci miajn knabinojn.BV.29
La patrino vidis sian filon kuri. = La patrino vidis, ke sxia filo kuras.
En batalo oni gxojas, vidante la kontrauxulojn fari malprudentajxon.
I-verbo kiel perverba priskribo de la subjekto «
Kiam I-verbo rolas kiel perverba priskribo de la subjekto de la cxefverbo, la senca subjekto de la I-verbo preskaux cxiam estas io alia ol la cxefverba subjekto:
Sxia sola plezuro estis sidi en sia gxardeneto.FA1.90 Subjekto de la tuta frazo estas sxia sola plezuro. La I-verba frazparto sidi en sia gxardeneto estas perverba priskribo de la subjekto. La senca subjekto de sidi estas sxi.
La unua afero, kiun sxi faros, estos preni ian honestan nejunan servantinon.M.130
La elekto estas por vi venki aux morti.
En tiaj okazoj (se la cxefverbo estas formo de esti) oni ofte povas anstatauxe diri, ke la I-verbo estas subjekto, dum tio, kio cxi-antauxe estas rigardata kiel subjekto, estas perverba priskribo de la subjekto. La efektiva senco de la frazo apenaux sxangxigxas.