PMEG 2023

14.3.15. Pli, plej

Por montri gradojn de komparado oni uzas pli kaj plej, kiuj normale priskribas A-vortojn aux E-vortojn, sed ankaux aliajn vortojn. Pli kaj plej kutime staras gxuste antaux tio, al kio ili rilatas.

Pli «

Pli montras, ke la priskribata eco, maniero, ago aux simile, superas ion alian, kun kio oni komparas:

  • La papero estas tre blanka, sed la negxo estas pli blanka.FE.10 La blankeco de la negxo superas la blankecon de la papero.

  • Lakto estas pli nutra, ol vino.FE.10 La nutreco de lakto superas la nutrecon de vino.

  • Mi havas pli fresxan panon, ol vi.FE.10 La fresxeco de mia pano superas la fresxecon de via pano.

  • Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli varmajn landojn.FE.32 La varmeco de tiuj landoj superas la varmecon de la landoj, de kiuj ili flugas.

  • Nu, iru pli rapide!FE.26 Via rapideco superu la nunan rapidecon.

  • Du homoj povas pli multe fari ol unu.FE.12 La kvanto, kiun povas fari du homoj, superas la kvanton, kiun povas fari unu homo.

  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.FE.18 La frato amas kaj Stefanon, kaj sin mem, sed lia amo al Stefano superas lian memamon.

  • Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus.FE.26 La estimo tiam superus la nunan estimon.

Por montri, kion pli-esprimo superas, oni uzas la vorteton ol.

Iafoje pli rilatas samtempe al la cxefverbo kaj al O-vorta frazparto montrante, ke la O-vorta frazparto validas pli ol io alia:

  • Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron.H.19 La mieno montris diversajn aferojn, sed suferon gxi montris pli multe.

  • Vi ja, mi pensas, veturas pli pro propra plezuro?Rz.32 Estis diversaj motivoj de veturado, sed propra plezuro estis pli influa ol la aliaj.

Legu pri la diferenco inter pli kaj plu.

Plej «

Plej montras, ke la priskribata eco, maniero, ago aux simile, superas cxiujn aliajn, kun kiuj oni komparas. Povas esti cxiuj aliaj, kiuj ekzistas, aux cxiuj aliaj ene de la kunteksto:

  • Auxgusto estas mia plej amata filo.FE.22 Ne ekzistas filo, kiun mi amas pli.

  • Sxi prenis la plej belan argxentan vazon, kiu estis en la logxejo.FE.19 Pli bela vazo tie ne ekzistis.

  • El cxiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.FE.10

  • Kelkaj homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.FE.32

  • Li estas tre ekkolerema kaj ekscitigxas ofte cxe la plej malgranda bagatelo.FE.41

  • Li ekauxdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron ecx de plej kuragxa viro.FA1.156

  • Plej profunde en la koro li kasxis sian malgxojon.FA3.63

  • Plej bone estos, se mi prenos drosxkon!FA1.118

Oni tute bone povas uzi plej rekte kun verbo, sed oni normale uzas multe, forte aux alia E-vorto, kiun plej priskribas:

  • Plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu, ke la regalado estu bona.Rz.53Li plej amas, ke...

Zamenhof ankaux uzis pleje en tiaj okazoj.

Por montri tiun grupon, ene de kiu validas plej-esprimo, oni uzas normale la rolvorteton el: Sxi estas la plej sagxa el cxiuj, kiujn mi konas. Iuj uzadas en tiaj esprimoj el inter anstataux el. Tio estas peza kaj senbezona.

Oni povas ankaux montri, kie plej-esprimo validas, per en, sur, inter aux alia loka rolvorteto: Gxi estas la plej alta montaro en Azio.FA1.188 Sed ecx inter tiuj tre malmultaj supozeblaj sxangxoj la plej gravaj estas nur plibonigo sxajna.OV.398

Antaux plej-esprimoj oni ofte uzas la artikolon la, cxar ordinare temas pri io unika.

La dua plej k.t.p. «

Oni ankaux povas paroli pri dua plej, tria plej, kvara plej k.t.p.:

  • Sxi estas la dua plej rapida kuranto en mia grupo. Ekzistas nur unu, kiu kuras pli rapide ol sxi.

  • Ateno estas mia tria plej sxatata urbo en la mondo. Ekzistas nur du urboj, kiujn mi sxatas pli ol Atenon.

  • Jupitero estas la plej granda planedo, kaj Saturno estas la dua plej granda [planedo].

En tiaj esprimoj la vicorda nombrovorto (dua, tria...) rilatas al la tuto de plej rapida kuranto, plej sxatata urbo k.s. Oni ankaux povas uzi la dua el la plej rapidaj, la tria el miaj plej sxatataj, la due plej rapida, la trie plej sxatata k.s., sed la cxi-antauxaj dirmanieroj estas pli kutimaj, kaj tial pli klaraj.

La pli, la plej «

Kiam oni komparas ekzakte du aferojn, malaperas la diferenco inter la pli kaj la plej. Se unu afero el du estas pli granda ol la alia, gxi estas auxtomate ankaux la plej granda el ili:

  • Gxi estas la pli bona el la du. = Gxi estas la plej bona el la du.

Se oni diras la pli, normale nur povas esti du komparataj aferoj, kaj oni ne bezonas aldoni “el la du”:

  • Sxi estas la pli agxa.Sxi estas la plej agxa el la du.

Sed en iaj kuntekstoj ne nepre estas nur du: Cxu tiu estas unu el viaj malpli agxaj fratinoj? Ne, sxi estas la pli agxa. Sxi estas tiu el miaj multaj fratinoj, kiu estas pli agxa ol mi.

Multaj ecx opinias, ke oni devas uzi la pli, kiam oni komparas du aferojn, kaj ke la plej tiam estas erara. Cxiuokaze estas ofte pli elegante uzi la pli.

Malpli, malplej «

Por kompari oni ankaux povas uzi la formojn malpli kaj malplej:

  • Via pano estas malpli fresxa, ol mia.FE.10 ≈ ...pli malfresxa...

  • Li [...] direktis al la eniranta virino rigardon malpli serenan, malpli bonan kaj afablan ol antauxe.M.178 ≈ ...pli malserenan, pli malbonan kaj malafablan...

  • La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruligxis tre rapide.M.212 ≈ ...pli malrapide...

  • Gxuste tie trovigxas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko.M.133 ≈ ...plej malfacile... ...plej malbone...

  • Tiu estas la malplej tauxga el cxiuj. ≈ ...plej maltauxga...

  • Li estas la malpli agxa frato (el la du fratoj). ≈ ...la pli juna...

Iafoje oni povas movi la MAL-prefikson lauxplacxe en tiaj cxi frazoj, sed ofte estas nuanca diferenco. Iafoje estas ecx grandega diferenco: Li estas malpli bela ol vi. Li estas pli malbela ol vi. La unua varianto estas komplimento. La dua estas insulto.

Kiel eble plej «

La esprimo kiel eble plej montras volon maksimumigi ion. Gxi montras, ke oni uzu cxiujn eblojn por atingi plej altan gradon:

  • La vortaro devis havi amplekson kiel eble plej malgrandan.L1.245 Ju pli malgranda, des pli bone.

  • Diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi!M.83 Uzu vian maksimuman rapidecon.

  • Baldaux ni cxiuj laboros kune, por atingi kiel eble plej baldaux nian komunan celon.L2.106

Zamenhof uzis ankaux kiel eble pli, sed tio estas nuntempe apenaux uzata: Estas bone uzadi la vorton “je” kiel eble pli malofte.FE.29 Alia varianto, kiu popularigxis, estas plejeble: Faru tion plejeble rapide!

Atentu pri la nuancita diferenco inter kiel eble plej kaj la simila esprimo kiom eble (plej/pli). Dum kiel eble plej instigas al maksimumo, kiom eble (pli/plej) esprimas esence la samon, sed en pli singarda maniero, emfazante, ke ekzistas gravaj limoj de la ebloj:

  • Estas dezirinde, ke cxiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale.LR.54 Tute plena egaleco versxajne ne estas ebla.

  • Mi kiom eble evitas tiun vorton.L2.331Mi vere provas eviti tiun vorton, sed povas esti, ke tio ne cxiam estas ebla.

  • Li devas – kiom tio estas ebla – uzi lingvon kiom eble plej neuxtralan.L2.330

Alia varianto kun limiga nuanco estas lauxeble plej.

Memstara pli aux plej «

Pli estas suficxe ofte uzata memstare:

  • Gxi ecx unu minuton pli ne povus elteni.BV.13 Plipli longe.

  • Restas cxirkaux dek personoj, ne pli.Rz.43 Plipli multaj.

  • Li ne vivos pli, ol unu tagon.FE.31 Pli montras kune kun ol unu la nombron de tagoj. Rimarku, ke oni uzas tagon en unu-nombro.

  • Laux la projekto de la ingxenieroj tiu cxi fervojo estas konstruota en la dauxro de du jaroj; sed mi pensas, ke gxi estos konstruata pli ol tri jarojn.FE.25 La nombro superos tri. Pli ol tri montras la nombron de jaroj.

Iafoje ankaux plej estas uzata memstare:

  • Plej timu la homo, Se dioj lin levis!IT.86 PlejPlej multe.

Memstara pli aux plej povas esti uzata O-vortece, kiam la senco estas kvanta: Mi volas pli! Pli rolas kiel objekto.

Legu ankaux pri pli ol kiel nuancilo de nombro aux kvanto.

Pli kaj plej en sxajne mallogika uzo «

Ofte oni uzas esprimojn kiel pli perfekta, plej perfekta, pli unika, plej unika, pli sola, plej sola k.s. Tiaj esprimoj estas ofte kritikataj kiel mallogikaj kaj absurdaj. Oni asertas, ke vortoj kiel perfekta kaj unika montras absolutajn ecojn, kiuj ne ekzistas en pli aux malpli alta grado.

Baze perfekta signifas “sen ia ajn manko”. En tiu absoluta senco oni ne povas imagi uzon de pli aux plej. Aux io estas senmanka, aux gxi ne estas senmanka. Sed perfekta havas en reala lingvouzo ankaux la relativan signifon “sen konsiderindaj mankoj”: Li en la dauxro de kelkaj tagoj perfekte ellernis nian lingvon.OV.70 Certe ne absolute senmanke, versxajne nur tiel senmanke kiel oni povas postuli. Tiam pli aux plej farigxas tute logikaj: pli perfekta = “kun malpli da mankoj”, plej perfekta = “kun malplej da mankoj”.

Simile unika baze signifas “ununura de sia speco”. En tia rigora senco ne estas eble uzi pli aux plej. Sed unika havas en la praktiko ankaux la signifon “sen konsiderindaj komparajxoj”. Tiam pli kaj plej estas bone uzeblaj: pli unika = “kun malpli da konsiderindaj komparajxoj”, plej unika = “kun malplej da konsiderindaj komparajxoj”.

La kritiko kontraux tiaj kaj similaj esprimoj estas do malprava. Tia uzado estas nek erara, nek mallogika. Homoj bezonas uzi vortojn kiel perfekta kaj unika ne nur en absoluta senco, sed ankaux en relativa senco:

  • En li mi cxiam vidis [...] modelon de la plej perfekta viro.IT.22

  • Sxia elparolado ne estis la plej perfekta, sed gxi ankaux ne prezentis iajn tro gravajn deklinigxojn.M.26

  • Cxiuj naciaj lingvoj estas ja multege malpli perfektaj ol Esperanto.L2.110

  • Sxi jam bonege parolas nian lingvon, sed volas ankoraux pliperfektigxi.

  • La plej sensencan bagatelon la tuta amaso de l’ mondo baldaux akceptas, se gxi nur estas en modo.OV.85

  • Tiu cxi ekzemplero estas pli-malpli unika.

  • Hodiaux mi sentas min malpli sola ol hieraux.

Vortfarado «

  • Plia = “kroma, aldona”: Mi volas du pliajn aferojn.

  • Plie = “krome, aldone”: Unu paro de manoj plie ne montrigxis superflua por revuo, kiu bezonis vastan kunlaboradon.M.65

  • Pleja = “plej granda”: La pleja bono de la lingvo, estas gxia facileco. Oni uzas plej antaux A-vorto aux E-vorto, kaj normale plej granda antaux la responda O-vorto: plej bona, plej bone, plej granda bono. Pleja estas ebla, sed malofte uzata alternativo antaux O-vorto.

  • Pleje = “plej multe, plej ofte, plejparte, cxefe”: Por kia okupo vi sentas vin pleje kapabla kaj tauxga?M.125 Cxi tie ankaux simpla plej estus uzebla. Oni gxin [= sxian cxapeton] nur malofte povis vidi sur tiu loko, kiun tiu cxi vestajxo pleje okupas cxe aliaj homoj.BV.15 Li verkis gramatikon kaj vortaron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj.FK.248