PMEG 2024
23.5. E-vortaj nombrovortoj
Nombraj vortetoj kun E-finajxo havas la samajn vicordajn signifojn kaj la samajn skriboregulojn kiel la respondaj A-formoj:
unue = en la unua pozicio
due = en la dua pozicio
dek-due, dek due = en la 12-a pozicio
nauxcent-nauxdek-nauxe = en la 999-a pozicio
Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaux poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.FE.14
Kiu venis unue, muelas pli frue.PE.882
Aliaj nombrovortoj kun E-finajxo «
Se oni uzas E-finajxon cxe nombrovorto, kiu baze estas O-vorto, oni ricevas ordinaran E-vorton, kiu povas esti uzata kun diversaj signifoj laux la kunteksto. En la praktiko preskaux nur ON-vortoj estas uzataj tiamaniere:
Gxi estas trione el plasto, trione el ligno, kaj trione el metalo.
Tiu monto estas ecx ne centone tiel alta kiel Cxomolungmo. = La alteco de tiu monto estas ecx ne unu centono de la alteco de Cxomolungmo (= Everesto).
Iele, iome, duone malbone.PE.560