PMEG

23.1.1. Nombraj vortetoj – formoj

Ekzistas dek tri nombraj vortetoj:

nul 0 dek 10
unu 1 cent 100
du 2 mil 1 000
tri 3
kvar 4
kvin 5
ses 6
sep 7
ok 8
naux 9

Aliajn nombrojn oni esprimas per kombinado de la nombraj vortetoj. Oni diras unue kiom da miloj estas, poste kiom da centoj, poste kiom da dekoj, kaj fine kiom da unuoj. La dekoj kaj la centoj tiam kunskribigxas (kaj elparoligxas) kiel po unu vorto, dum cxio alia disskribigxas (kaj elparoligxas kiel apartaj vortoj):

Post dek

11 dek unu 16 dek ses
12 dek du 17 dek sep
13 dek tri 18 dek ok
14 dek kvar 19 dek naux
15 dek kvin

Dekoj

10 dek 60 sesdek
20 dudek 70 sepdek
30 tridek 80 okdek
40 kvardek 90 nauxdek
50 kvindek

Centoj

100 cent 600 sescent
200 ducent 700 sepcent
300 tricent 800 okcent
400 kvarcent 900 nauxcent
500 kvincent

Miloj

1 000 mil 10 000 dek mil
2 000 du mil 11 000 dek unu mil
3 000 tri mil 12 000 dek du mil
4 000 kvar mil 13 000 dek tri mil
5 000 kvin mil 20 000 dudek mil
6 000 ses mil 30 000 tridek mil
7 000 sep mil 42 000 kvardek du mil
8 000 ok mil 999 000 nauxcent nauxdek naux mil
9 000 naux mil

Pliaj kombinoj

21 dudek unu 432 kvarcent tridek du
22 dudek du 1 001 mil unu
23 dudek tri 1 011 mil dek unu
24 dudek kvar 1 111 mil cent dek unu
31 tridek unu 1 234 mil ducent tridek kvar
32 tridek du 2 678 du mil sescent sepdek ok
33 tridek tri 7 777 sep mil sepcent sepdek sep
101 cent unu 88 888 okdek ok mil okcent okdek ok
110 cent dek 999 999 nauxcent nauxdek naux mil nauxcent nauxdek naux
111 cent dek unu

Noto: Oni ne diras *unudek* aux *unucent*, sed nur dek kaj cent. Oni povus eble diri unu mil, sed normale oni diras simple mil.

Noto: La sona simileco inter ses kaj sep povas iafoje esti iom gxena. Iuj tial uzas en ekz. telefonado sis° anstataux ses. Aliaj uzas samcele sepen anstataux sep. Eble tio estas imitinda en tiaj situacioj, kiam pro bruo aux simile oni bezonas eviti miskomprenojn. Oni tamen memoru, ke ankoraux malmultaj konas sis° kaj sepen.

Kunskribado kaj disskribado «

Dekoj kaj centoj kunmetigxas al unu vorto: dudek, tridek, ducent, tricent k.t.p. Cxio alia estu skribata kiel apartaj vortoj, ankaux miloj.

Noto: Multaj pensas, ke la regulo estas: “Kunskribu multiplikojn, disskribu adiciojn.” La Fundamenta regulo estas tamen alia, kaj pli simpla. Oni sekvu la Fundamentajn regulon kaj ekzemplojn.

Dekoj kaj centoj ricevas same kiel aliaj vortoj akcenton je la antauxlasta vokalo: dúdek, trídek, dúcent, trícent. Cxio alia estas elparolata kiel apartaj vortoj: dék dú, dék trí, cént dú, cént trí, cént dék dú, dú míl, trí míl, dú míl dék dú.

Tiu cxi simpla regulo, kiu trovigxas en la Fundamento, estas ofte miskomprenata. Oni erare kunskribas tro multe. Ne skribu: *dekdu*, *dektri*, *centdu*, *centtri*, sed: dek du, dek tri, cent du, cent tri. Nek skribu: *dumil*, *trimil*, *dekdumil*, *dudekdumil*, sed: du mil, tri mil, dek du mil, dudek du mil. Ankaux estus eraro uzi dividostrekojn, kie devas esti spacetoj, cxar tio, kio estas skribita kun dividostreko estas unu vorto. Tion, kion oni elparolas kiel apartajn vortojn, oni ne skribu kiel unu vorton. Ne skribu do *cent-tridek-du*, sed cent tridek du, cxar neniu elparolas *cent-tridék-du*.

Noto: Ecx cxe Zamenhof oni trovas multege da erare skribitaj nombrovortoj. Eble iuj el tiuj eraroj vere estis faritaj de tiuj, kiuj kompostis liajn tekstojn.

La kialo, ke oni ne kunskribu milojn, estas, ke antaux mil povas stari cxio ajn de du gxis nauxcent nauxdek naux, do ankaux plurvortajxoj. Antaux dek kaj cent povas aperi nur du gxis naux. Se oni kunskribus ankaux milojn, oni devus skribi ekz. *tricenttridektrimil* (333 000), kio estus tre maloportuna. La gxusta skribo: tricent tridek tri mil estas pli klara. Kompreneble en la praktiko oni preskaux cxiam skribas tiel altajn nombrojn per ciferoj.

En la elparolado preskaux cxiuj obeas al la Fundamenta regulo akcentante tute gxuste, kaj kompreneble oni devas skribi same kiel oni elparolas.

Se el tiaj cxi bazaj nombraj esprimoj oni kreas vortkunmetajxojn, ekz. O-finajxajn nombrovortojn aux A-finajxajn nombrovortojn, oni tamen povas aux devas kunskribi, eventuale kun dividostrekoj.

Nul «

Nul origine estis O-vorto: nulo (nomo de la cifero 0). Sed oni delonge uzas gxin ankaux kiel nombran vorteton sen finajxo, ekz.: 0,5 = nul komo kvin (aux nulo komo kvin). Tia uzo de nul estas ecx oficialigita (Aktoj de la Akademio II, p. 13).

Un’ «

Iafoje oni povas uzi la mallongigitan formon un’ anstataux unu.