PMEG 2024
23.1.2. Nombraj vortetoj – uzado
Nombraj vortetoj plej ofte aperas kiel rektaj priskriboj de O-vortoj montrante, kiom da aferoj estas. La nombraj vortetoj tiam ne ricevas la finajxojn N kaj J:
Mi havas nur unu busxon, sed mi havas du orelojn.FE.12 Kiam unu rolas kiel pura nombrovorto, gxi povas ricevi nek J-finajxon, nek N-finajxon.
Li promenas kun tri hundoj.FE.12
Li faris cxion per la dek fingroj de siaj manoj.FE.12
Li havas dek unu infanojn.FE.12
Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.FE.12
En iuj specialaj uzoj de unu oni tamen povas aldoni J-finajxon kaj N-finajxon post unu.
Oni ne uzu A-finajxon post la nombrovortoj en cxi tiaj okazoj, cxar A-finajxo post nombra vorteto donas tute alian signifon.
Iafoje la O-vorto estas forlasita (subkomprenata):
Nu, se vi ne havas mil [rublojn], mi petas cent rublojn.Rz.65
Kiun el la tri [aferoj/personoj] vi elektas?
Nul kiel rekta nombra priskribo «
Nul povas aperi kiel rekta nombra priskribo, sed tio okazas ordinare nur cxe mezurunuoj:
La frostopunkto de akvo estas nul gradoj. Oni normale skribas 0 gradoj, sed elparolas tion kiel nul gradoj. Legu ankaux pri la uzo de J-finajxo cxe nul kaj malpli.
Karato estas masunuo, kiu egalas al nul komo du gramoj. Normale oni skribas 0,2 gramoj.
Ilia fina rezulto estis nul poentoj.
En aliaj okazoj oni normale uzas neniu: Mi havas neniun malamikon. Nur iafoje (en eksperimenta lingvouzo, poezio k.s.) oni povas vidi nul, kie normale aperas neniu (aux nenia): nul homo(j), nul dubo k.s.
Memstaraj nombraj vortetoj «
Nombraj vortetoj povas ankaux aperi memstare en diversaj frazroloj. Ofte ili kondutas O-vortece:
Kvar aux kvin [el la knabinoj] decidis penetri ankoraux pli profunden en la arbaron.FA2.88
Kvin kaj sep faras dek du.FE.12
Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.FE.12
Ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek.Nm.26
Divido per nul ne estas permesita.
Tri estas duono de ses.FE.14
Unu, du, tri! Nun ni flugu dekstren!FA1.208
Sep estas sankta nombro.
Kiom vi volas? – Mi volas du mil.
Kiom ili estas? – Ili estas dek du.
Legu ankaux pri pronomeca unu.
Nombraj vortetoj kun da «
Oni ankaux povas uzi nombrajn vortetojn kun da-esprimo. Tio estas malofta, sed povas esti oportuna, ekz. kiam oni ial volas meti la nombrovorton for de tio, kion gxi nombras:
Da cxevaloj ili havis sepcent tridek ses.Nehx.7 Pli klara ol: Cxevalojn ili havis sepcent tridek ses. Normale oni tamen dirus: Ili havis sepcent tridek ses cxevalojn.
En miksitaj nombroj oni povas bezoni uzi nombrajn vortetojn kune kun da.
Identiga priskribo «
Nombraj vortetoj ankaux aperas post O-vorto kiel identiga priskribo. Tiam ili ne montras nombron, sed numeron aux simile:
Vidu “Lingvo Internacia” N:o [numero] 2, pagxoj 20–21.OV.218 = ... numero du, pagxoj dudek gxis dudek unu. La nombrovortoj rolas kiel identigaj priskriboj de la vortoj numero kaj pagxoj.
La lingvo internacia Esperanto aperis publike en la fino de la jaro 1887.OV.145 = ... la jaro mil okcent okdek sep. 1887 estas identiga priskribo de la jaro.
Ni logxas en cxambro tricent tridek tri en tiu hotelo.
La respondo trovigxas sur la pagxo mil ducent ok.
Ofte oni povas anstatauxe uzi A-finajxan vicordan nombrovorton: la dua numero, la jaro 1887-a, la tricent-tridek-tria cxambro. Sed povas esti diferenco inter vicordo kaj numero. Ekz. kvara signifas, ke estis tri aliaj antauxe en vicordo, dum numero kvar signifas, ke la afero havas la ciferon 4 kiel iaspecan “nomon”. En ekz. hoteloj ofte mankas numeroj, kaj tial ekz. cxambro cent ne nepre estas la centa cxambro. Kaj se oni staras cxe la fino de strato, oni povas diri, ke domo numero unu ne estas la unua domo, sed la lasta.
Kiam oni uzas ciferojn en esprimoj kiel pagxo 100, la jaro 2010 k.s., oni povas rigardi la ciferan skribon kiel skriban simpligon de A-finajxa nombrovorto. Tiam oni legas la pagxo 100 kiel la pagxo centa kaj la jaro 2010 kiel la jaro du-mil-deka. Tiel oni iafoje skribas la tagon de monato en datoj: 1 Majo = la unua (tago) de Majo. Sed multe pli ofte oni uzas la skribon 1-a de Majo.