PMEG 2024
23.1.3. Specialaj uzoj de unu
La baza signifo de unu estas nombra. Tiu uzo estas klarigita cxi-antauxe kune kun la aliaj nombraj vortetoj. Sed unu havas ankaux kelkajn specialajn signifojn kaj uzojn.
Unu por sameco, unikeco «
Iafoje unu havas apud la baza nombra signifo la kroman nuancon, ke temas pri unu sama afero, aux ke io estas sola, unika:
La logxantoj de unu regno estas samregnanoj, la logxantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.FE.37 = La logxantoj de unu sama regno ...
Unu legxo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu logxas kun vi.Nm.15 Ne estu alia legxo aux alia rajto por la fremdulo.
Li akompanis Ibon hejmen kaj dormis kun li en unu lito.FA3.91 = ... en unu sama lito.
Unu por individueco «
Unu estas ofte uzata antaux O-vorto por montri individuecon aux identecon:
Mi neniun nomas, sed cxi tie trovigxas unu kokino, kiu volas senplumigxi, por bele aspekti; se mi estus koko, mi gxin malestimus.FA3.36 La parolanto scias, pri kiu kokino temas.
En unu tago, kiam sxi estis apud tiu fonto, venis al sxi malricxa virino.FE.15
Individueca unu ofte kontrastas al (la) alia:
Sxin trafis unu malfelicxo post la alia.FA3.77
Unu kokino sidis apud la alia.FA3.36
Mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo al alia kaj mi sercxas.
Pronomeca unu «
Unu estas ankaux uzata individuece sen posta O-vorto. Ofte oni povas diri, ke O-vorto estas subkomprenata, sed iafoje aldono de O-vorto nur gxenus. Tiam unu estas uzata pronomece:
La pli juna filino [...] estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.FE.11
Unu el ili estis juna kaj bela kiel angxelo.M.202
Tre ofte pronomeca unu estas uzata kontraste al (la) alia aux iafoje al (la) dua:
Unu babilis, alia kantis.FA2.134
Gxojo de unu estas ofte malgxojo de alia.FA4.25
Unu parolis pri avareco, la alia parolis pri vanteco.FA4.101
Restis cxe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas cxe lignajxisto, kaj la dua vizitas lernejon.M.101
Legu ankaux cxi-poste pri la esprimo unu ... la alia.
Unuj «
Kiam individueca aux pronomeca unu estas uzata pri pluraj individuoj, gxi ricevas la finajxon J:
En la Adresaro unuj nomoj kaj adresoj estas skribitaj per ortografio Esperanta kaj aliaj per la diversaj ortografioj naciaj.LR.61
Dum unuj artikoloj alportas al nia afero rondon da novaj amikoj, multaj aliaj, skribitaj nelerte, tute perdigxas sen rezultato.OV.93
El sxiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.FE.12
Unuj [studentoj] kun gaja rideto sur la busxo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope aux duope forlasas la universitatan korton.M.139
Nuntempe oni ofte uzas iuj anstataux individueca aux pronomeca unuj, kvankam principe iuj kaj unuj esprimas iom malsamajn nuancojn.
En ekstremaj okazoj ecx unikeca unu povas ricevi J-finajxon:
Mi [...] alkalkulas min al [...] popolo, kies tuta historia misio konsistas [...] en la unuigo de la nacioj en la celado al “unu Dio”, t.e. unuj idealoj por la tuta homaro.L1.106 Cxiu el la diversaj idealoj estas unika en sia speco. Tia uzo de unuj nuntempe apenaux aperas. Se tiu cxi ekzemplo estus verkita hodiaux, oni kredeble uzus la samaj idealoj.
Unujn «
La formo unu ne povas ricevi la finajxon N. Tio estas baza regulo, kiu cxiam validas, cxu unu montras nombron, cxu gxi montras individuecon, cxu unikecon: Oni ne vidis ecx unu.FA1.118 Unu mi renkontis en Londono, alian en Parizo. Neniam uzu la formon *unun*.
Sed la formo unuj ja povas ricevi N-finajxon, cxar unuj neniam povas esti nombrovorto. Gxi cxiam montras individuecon aux unikecon. La formo unujn estas tamen bezonata nur treege malofte:
Cxio disigxis, unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn.FA2.148
Unujn mi renkontis en Londono, aliajn en Parizo.
Kelkaj volas, ke unu povu libere ricevi N-finajxon, kiam gxi montras individuecon, kaj kiam gxia frazrolo principe postulas N-finajxon. Kelkaj ecx eksperimente praktikas tion: *Oni ne vidis ecx unun.* *Mi trovis nek unun, nek la alian.* Estas vero, ke la regulo, kiu malpermesas *unun*, sed permesas unujn, estas stranga el vidpunkto de logiko. Sed gxi estas tre bona el vidpunkto de praktika uzado. En la praktiko la nombra, unikeca kaj individueca uzoj de unu ne estas rigore distingeblaj. Estas multaj limokazoj, kaj tial la simpla regulo, ke unu neniam havu N-finajxon, estas tre praktika. Oni ne bezonas cerbumi cxiufoje, cxu unu montras nombron, unikecon aux individuecon. Unuj tamen cxiam montras individuecon aux unikecon, kaj tial ne estas problemo uzi post gxi N-finajxon, se la frazrolo tion postulas. Uzado de *unun* kauxzus nur konfuzon sen alporti multe da praktika utilo.
Duondifina artikolo «
Individueca unu povas montri, ke afero estas konata al la parolanto, sed ne al la auxskultanto. Tiel estas en kelkaj el la cxi-antauxaj ekzemploj. Tiam temas pri duondifina unu, kiu estas speco de difinilo.
Unu, iu kaj certa «
Ofte oni legas, ke individueca unu estas egala al iu. Tio ne estas vera. Ambaux estas individuecaj vortoj, sed ili montras malsamajn nuancojn.
Individueca unu montras, ke la parolanto bone scias, pri kiu individuo li parolas (dum la auxskultanto kredeble ne scias). Iu montras, ke la identeco de la priparolata individuo estas nekonata aux neklara, aux ke la identeco ne estas grava:
Logxas cxi tie unu el viaj amikoj. La parolanto scias, kiu el la amikoj cxi tie logxas.
Logxas cxi tie iu el viaj amikoj. La parolanto (versxajne) ne scias, kiu el la amikoj logxas cxi tie.
Ofte oni povas uzi iu anstataux unu, kiam ne estas grave montri, cxu la individuo estas konata al la parolanto. Sed unu estas pli preciza. Gxi montras, ke la parolanto ja scias la identecon.
Certa havas interalie signifon similan al individueca unu, sed certa estas pli forta. Gxi emfaze montras, ke io estas certe konata al la parolanto (sed versxajne ne al la auxskultanto): En certaj okazoj multe da sagxo estas pli malbona, ol se oni gxin tute ne havus.Rz.9 La esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo.OV.377 Hieraux vizitis min certa sinjorino Schmidt.
Evitado de unu «
La multspeca uzo de unu sxajnas stranga al iuj, interalie cxar lernolibroj malofte klarigas gxin. Tial multaj preferas uzi unu nur en pure nombra rolo, kaj preferas por la aliaj signifoj la vortojn iu(j), kelka(j) kaj certa(j). Tio estas malricxigo de la lingvo, cxar cxiuj cxi vortoj esprimas malsamajn nuancojn, kaj cxiuj tiuj nuancoj estas utilaj.
Unu ... la alia «
Pronomeca unu estas parto de la esprimo unu ... (la) alia, per kiu oni montras reciprokecon. Unu ... (la) alia reprezentas tutan mallongigitan frazon. Unu normale estas subjekto en la plena frazo, kaj (la) alia estas objekto aux havas alian nesubjektan rolon:
Tiuj gejunuloj amas unu la alian. → Tiuj gejunuloj amas. Unu amas la alian. Cxiu el ili amas cxiun alian el ili.
Ili donis florojn unu al alia. → Ili donis florojn. Unu donis florojn al alia. Cxiu el ili donis florojn al cxiu alia el ili.
Li kunigis kvin tapisxojn unu kun la alia.Er.36 Li kunigis unu tapisxon kun la alia.
Oni povas preskaux cxiam uzi unu ... (la) alia sen J-finajxoj. Lauxbezone oni tamen povas aldoni J-finajxon al alia kaj ankaux al unu depende de la celita senco: La junaj knabinoj kaj junuloj cxe la lageto babilas unuj kun la aliaj.FA4.92 Unuj el ili babilas kun aliaj el ili. Iafoje oni devas uzi la formon unujn: La registaroj jxetas la homojn unujn kontraux la aliajn. = La registaroj jxetas unujn homojn kontraux la aliajn homojn.
Alternativoj al unu ... la alia «
Anstataux unu ... la alia oni povas kelkfoje uzi la vorton reciproke kune kun si aux alia pronomo:
La knabino kaj la knabo kisis sin reciproke.FA2.80 = La knabino kaj la knabo kisis unu la alian.
Cxiuj sin reciproke komprenas. = Cxiuj komprenas unu la alian.
Ili reciproke turnas al si la dorson. = Ili turnas la dorson unu al la alia.
Ni donis al ni reciproke la manojn.FA3.77
Oni ankaux povas uzi reciproke kune kun unu ... la alia por emfazi la reciprokecon: Vi ne estas reciproke egalaj unu al la alia en la regiono de la spirito.FA3.76
Oni povas ankaux uzi inter prefiksece cxe verbo, ofte kune kun si aux alia pronomo, aux la esprimon inter si (inter ni, inter vi), kiu cxiam signifas unu kun la alia aux simile:
Ili sin interakuzas. = Ili akuzas unu la alian.
Ili interparolas. = Ili parolas unu kun la alia.
En la interkona vespero la kongresanoj interkonatigxas. = ... la kongresanoj ekkonas unu la alian.
Ili cxiuj estis tre amikaj inter si.BV.77 = Ili cxiuj estis tre amikaj unu al la alia.
“Lingvo Internacia” kaj “lingvo tutmonda” estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas.FK.259 = ... miksi unu kun la alia ...
Ni devas interparoli. Ni devas paroli inter ni. = Ni devas paroli unu kun la alia.
Vi devas bone rilati inter vi. = Vi devas bone rilati unu kun la alia.
Ni reciproke dividos inter ni malgxojon kaj gxojon.FA3.18 = Ni dividos malgxojon kaj gxojon unu kun la alia. Cxi tie reciproke emfazas la reciprokecon.
Oni neniam uzu la pronomon si kune kun unu ... la alia. Ne diru: *Ili amas sin unu la alian.* Diru simple: Ili amas unu la alian.
En la esprimo inter si ne cxiam validas la normalaj reguloj por si.
Iafoje la pronomo si sola montras reciprokecon, sed tio estas ebla nur kiam la kunteksto ne lasas dubon pri la senco: Ili sin kisas!Rz.79 = Ili kisas unu la alian! / Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.PE.172 = Sinjoroj batas unu la alian ...
Iafoje, kiam la kunteksto klare komprenigas, ke temas pri reciproka ago, oni ne bezonas aparte montri tion: Ili parolis. = Ili parolis unu kun la alia. / La knabino kaj la knabo kisas. = ... kisas unu la alian. / Vi devas bone rilati. = ... rilati inter vi.