PMEG 2024

28.2. Participoj kiel E-vortoj

Komplemento de verbo «

Participo kun E-finajxo plej ofte rolas kiel komplemento de verbo. Tiam gxi montras kroman agon, kiu rilatas al la subjekto de tiu verbo. Anstataux diri du frazojn, unu por cxiu ago, oni kunmetas la frazojn al unu:

  • Li legis sian libron kaj mangxis samtempe pomon. Mangxante pomon li legis sian libron.Dum li mangxis (estis mangxanta) pomon, li legis sian libron. La mangxado dauxris samtempe kun la legado.

  • Li faris sian taskon. Poste li iris hejmen. Farinte sian taskon li iris hejmen.Kiam li estis farinta sian taskon, li iris hejmen. La farado de la tasko finigxis antaux ol li iris hejmen.

  • Li intencis skribi leteron. Tial li kolektis siajn skribilojn. Skribonte leteron li kolektis siajn skribilojn. La leterskribado estis planata, sed antaux ol gxi komencigxis, okazis la kolektado.

  • Ili laboris. Samtempe la mastro rigardis ilin. Ili laboris rigardate de la mastro.Ili laboris, dum ili estis rigardataj de la mastro. La laborado kaj la rigardado okazis samtempe.

  • Mi tute ne atendis lin, sed li tamen venis al mi. Li venis al mi tute ne atendite.FE.22 La atendado (kiu ne okazis) estus pli frua ol lia venado.

  • Oni preskaux kaptis lin, sed li forkuris. Kaptote li forkuris. Kiam la forkuro okazis, la kaptado estis en la tuja estonteco.

Tiaj kunmetitaj frazoj estas plej oftaj en la skriba lingvo. Ili prezentas malsimplan rilaton inter pluraj aferoj en tre densa kaj iom malfacila formo. La parola lingvo ofte esprimas tiajn aferojn per pli multaj vortoj.

En tiaj frazoj la E-vorta participo devas lauxsence esti priskribo de la subjekto de la cxefverbo:

  • Farinte la taskon li iris hejmen. Li faris la taskon.

  • Ili laboris rigardate. Ili estis rigardataj.

Ne diru do: *Promenante sur la strato venis subite ideo al mi en la kapon.* La subjekto de la cxefverbo venis estas ideo. La frazo do signifas, ke la ideo estis promenanta sur la strato, kio versxajne ne estas la dezirata signifo. Diru: Promenante sur la strato mi subite ekhavis ideon en la kapon. Aux: Kiam mi promenis sur la strato, venis subite ideo al mi en la kapon.

Ofte oni povas uzi A-finajxon aux E-finajxon cxe tia participo kun nura nuanca diferenco: La dika sxafa pelto, malsekigite de sango [post kiam sango gxin malsekigis], rigidigxis de frosto. La dika sxafa pelto, malsekigita de sango [kiu estis malsekigita de sango], rigidigxis de frostoFA1.227 La E-formo emfazas la tempan sinsekvon (la rigidigxo okazis post la malsekigo), dum la A-formo akcentas la staton de la pelto, kiam gxi rigidigxis.

Iafoje estas pli vere, ke lauxsence tia E-participo priskribas la agon de la cxefverbo: Li nerimarkite eliris.FA1.219 Li estis nerimarkita, sed precipe lia elirado estis nerimarkita. La E-participo rolas kiel komplemento de la verbo eliris kaj sekve priskribas tiun agon.

E-participo ankaux ne povas havi propran subjekton. Ne diru ekz.: *La infanoj veninte hejmen, li povis trankviligxi.* Tiaj frazoj estas eblaj en iuj lingvoj, sed en Esperanto oni devas diri ekz.: Kiam la infanoj estis venintaj hejmen, li ... Kiam la infanoj (jam) venis hejmen, li ... Vidinte, ke la infanoj venis hejmen, li ...

Rilate al A-vorto aux E-vorto «

Participo havu E-finajxon ankaux kiam gxi estas rekta priskribo de A-vorto aux E-vorto:

  • Sxi estis tiel ravante bela, ke la kortego ankoraux pli profunde klinigxis antaux sxi.FA1.171 Sxi, aux pli gxuste sxia beleco, estis ravanta. Sxi/gxi ravis la homojn.

  • Ili cxiuj estas frapante similaj al sia patro.FA2.35 Ilia beleco estis (kvazaux) frapanta. Gxi (kvazaux) frapis tiujn, kiuj rigardis ilin.

  • Subite ekbruis la muziko, forte kaj ravante bele.FA3.65 La muziko ravis per sia beleco.

En la praktiko oni multe pli ofte uzas ne-participajn E-vortojn en tiaj okazoj: rave bela, (okul)frape similaj, brile bona k.s.

E-participo iafoje ecx povas esti rekta priskribo de E-vorteca vorteto: Ili alvenis neatendite baldaux. (La baldauxeco estis neatendita.)

Rilate al subfrazoj, I-verboj aux sensubjekte «

Participo havu E-finajxon ankaux kiam gxi estas perverba priskribo de subfrazo aux de I-verbo, kaj kiam gxi estas perverba priskribo en sensubjekta frazo:

  • Estis antauxdirite, ke sxi edzinigxos kun tute simpla soldato.FA1.8 La ke-frazo estas subjekto. Antauxdirite estas perverba priskribo de la ke-frazo.

  • Estas malpermesate fumi cxi tie. Subjekto estas fumi. Malpermesate priskribas la subjekton.

  • Estis sxajne baldaux pluvonte, kiam mi foriris. Pluvonte estas perverba priskribo en sensubjekta frazo. Gxi iel priskribas la tutan situacion.

  • Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos vengxite sepoble.Gn.4 Vengxite estas perverba priskribo en sensubjekta pasiva frazo.

Legu pli pri pasivaj frazoj kun E-finajxa participo.

Iafoje E-participo povas esti priskribo de tuta frazo, de kiu gxi ne estas parto: Konsentite, ni agu tiel.Estas konsentite, ke ni agu tiel. Honeste esprimite, li faris grandan eraron.Estas honeste esprimite, ke li faris grandan eraron. Rimarku, ke en tiaj okazoj la E-participo ne estas komplemento de verbo en la frazo (agu, faris), sed rilatas al la frazo kiel tuto. Legu pli pri tia uzo de E-vortoj rilate al tuta frazo.