PMEG 2023

29.1. Pasivo – bazaj reguloj

Frazojn kun objekta verbo oni povas transformi de aktivo (normala frazo) en pasivon. Pasivo estas kvazaux inversa maniero prezenti agon. Kiam oni pasivigas frazon, okazas tri sxangxoj:

  • La objekto farigxas subjekto (kaj perdas sian N-finajxon).

  • La cxefverbo farigxas kunmetita verbo: esti + pasiva participo.

  • La aktiva subjekto malaperas aux farigxas de-komplemento.

La knabino vidas la domon.

  • la domon la domo

  • vidas estas vidata

  • la knabino de la knabino

La domo estas vidata de la knabino.

Li batis sian hundon per bastono.

  • sian hundon lia hundo

  • batis estis batata

  • li povas malaperi

Lia hundo estis batata per bastono.

En la lasta ekzemplo sia farigxas lia, cxar la subjekto sxangxigxis. Legu aparte pri la reguloj de si.

Oni uzas pasivon por movi la atenton for de la aktiva subjekto al la ago. Ankaux la iama objekto (la nova subjekto) ricevas pli da atento. Oni ofte uzas pasivon, kiam oni parolas pri tre gxenerala afero, kiam apenaux ekzistas aktiva subjekto:

  • Mi cxiam volonte acxetas tiun cxi komercajxon. Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte acxetata de mi.FE.25

  • Iu lavos vin. Vi estos lavita.FE.25

  • Estu trankvila, mi pagos mian tutan sxuldon al vi baldaux. Estu trankvila, mia tuta sxuldo estos pagita al vi baldaux.FE.25

  • Oni ne sercxus nun tiel longe mian oran ringon, se vi ne estus kasxinta gxin tiel lerte. Mia ora ringo ne estus nun tiel longe sercxata, se gxi ne estus tiel lerte kasxita de vi.FE.25

Pasivo kun E-finajxo «

Se la pasiva subjekto estas subfrazo, la pasiva participo devas havi E-finajxon. Tiaj pasivigoj okazas normale nur, se la aktiva subjekto estas oni:

  • Oni nun interkonsentis, ke Johano en la sekvanta mateno denove venos en la palacon. Estis nun interkonsentite, ke Johano en la sekvanta mateno denove venos en la palacon.FA1.72

Oni devas uzi E-participon ankaux kiam la pasiva subjekto estas I-verbo:

  • Oni ordonis al la lernoknabo de la peltisto alporti botelon da vino. Al la lernoknabo de la peltisto estis ordonite alporti botelon da vino.FA3.107 Senca subjekto de alporti estas la lernoknabo. Subjekto de ordonis estas oni.

  • Cxu oni permesas (al mi) demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli? Cxu estas permesate demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli?FA1.120

Oni uzas E-participon ankaux kiam la pasiva subjekto estas kvanta E-vorto aux kvanta E-vorteca vorteto:

  • Kiom multe povas enhavi en si unu gxemo, aux kiom multe oni povas atribui al gxi! Kiom multe povas enhavi en si unu gxemo, aux kiom multe povas esti atribuate al gxi!FA4.149 Multe estas objekto de la aktiva verbo atribui, kaj farigxas subjekto de la pasiva verbo esti atribuate.

Iafoje objekta verbo aperas en frazo sen objekto. Se oni pasivigas tian frazon, la rezulto estas sensubjekta pasiva frazo. La participo tiam havu E-finajxon. Tiaj pasivigoj okazas normale nur se la aktiva subjekto estas oni:

  • La pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj oni pardonos al li. La pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.Lv.4

  • La malgranda knabino ellernis kanton, en kiu oni ankaux parolis pri rozoj. La malgranda knabino ellernis kanton, en kiu ankaux estis parolate pri rozoj.FA2.52 La objekta verbo parolis ne havas objekton. Sekve la pasiva frazo ne havas subjekton.

  • Cxu ne tiel oni skribis en la Korano? Cxu ne tiel estas skribite en la Korano?FA4.225

Se cxeestas la pasiva subjekto (la objekto de la responda aktiva frazo), kaj se gxi estas O-vorto aux O-vorteca vorto, oni nepre devas uzi A-finajxon cxe la participo: Lia peko estos pardonita al li. Vortoj estis parolataj pri rozoj. Tio estas skribita en la Korano.

La vera aganto «

Se oni volas konservi en pasiva frazo la originan subjekton de la aktivo, oni devas uzi la rolvorteton de:

  • Gxi estis trovita de mia frato.Mia frato trovis gxin.

  • La piano estas ludata de vera majstro.Vera majstro ludas la pianon.

La rolvorteto de havas multajn signifojn, sed cxe pasiva participo gxi preskaux cxiam montras aganton. Se tamen estas risko de miskompreno oni povas uzi fare de: Gxi estis forprenita fare de mi.Mi forprenis gxin.

Iafoje cxe pasivaj verboj de scio kaj kono oni montras la aganton per al.

Alternativoj al pasivo «

En la parola lingvo pasivo estas malofta. Legu pri alternativoj al pasivaj formoj.