PMEG

12.3.2.2. De rilate al aga O-vorto

Subjekto aux objekto «

De-esprimo, kiu priskribas agan O-vorton, normale montras la sencan subjekton (la aganton) aux la sencan objekton de la ago:

  • La kanto de la birdoj estas agrabla.FE.9 La birdoj kantas. De montras subjekton.

  • Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma cxielo.FE.40 Fulmo ekbrilis. De montras subjekton.

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.FE.34 Vortaro hispana-germana helpis. De montras subjekton.

  • Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.FE.31 Li plenumis mian deziron. De montras objekton.

  • Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj.FE.27 Oni kunligas vortojn. De montras objekton.

  • Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallauxdo kaj agas bone pro deziro de lauxdo.M.153 Ili timas mallauxdon, kaj deziras lauxdon. De montras objektojn.

De povas do montri jen sencan subjekton, jen sencan objekton. Normale la signifo estas tute klara el la kunteksto, sed kiam povas esti konfuzo, oni povas uzi diversajn rimedojn por eviti miskomprenon.

Por certigi, ke temas pri senca subjekto, oni povas uzi fare de:

  • Hodiaux posttagmeze okazos akcepto fare de la urbestro. La urbestro akceptos iun.

  • Okazis vizito al nia klubo fare de eksterlandaj gastoj.

Iuj mallongigas fare de al *far*.

Por certigi, ke temas pri senca objekto, Zamenhof iafoje anstataux de uzis N-finajxon:

  • La Ligo internacia de Esperantistoj havas la celon zorgadi pri la disvastigado kaj enkondukado en la tuta mondo unu neuxtralan lingvon.OV.65 Gxi disvastigu kaj enkonduku unu neuxtralan lingvon.

  • Tre grava por la progresado de l’ lingvo internacia estas diligenta uzado gxin en korespondado.OV.39 Oni diligente uzu gxin.

Sed tiun tute logikan solvon oni apenaux plu uzas. Anstatauxe oni preferas trovi ian tauxgan rolvorteton:

  • aboni gazeton abonado al gazeto

  • admoni iun admonado al iu

  • ami iun amo al iu

  • demandi iun demando al iu

  • sxirmi ion sxirmo al io

  • taksi ion taksado pri io

  • deklari ion deklaro pri io

  • moki iun mokado je iu

  • penetri ion penetro en ion

Kompreneble oni ne hezitu uzi de, kiam ne estas risko de malklareco. Rilate al aga O-vorto de estas la normala rolmontrilo kaj por subjekto, kaj por objekto.

Aliaj signifoj «

Rilate al aga O-vorto, de povas montri ankaux formovigxon, malsimilecon, distingon, komencan tempopunkton k.t.p. (same kiel de rilate al verbo):

  • Lia fugxo de la malamikoj estis kuragxa ago.

  • Mia vojagxo de Parizo al Londono estis tre laciga.

  • La dioj destinas tre multajn konfuzojn kaj por li preparas skuantan transiron de gxoj’ al doloro.IT.68

Iafoje eblas konfuzo kun subjekta aux objekta de. Tiam oni uzu ian rimedon por klarigi la signifon:

  • Distingado de bono disde malbono ne cxiam estas facila afero. La unua de montras objekton. Se oni uzus de ankaux antaux malbono, la signifo farigxus tre malklara.

  • Post la falo de la tegmento li estas handikapita. Oni normale komprenus, ke falis la tegmento (subjekta de). Se la signifo estu, ke li falis de la tegmento (formova de), oni povus uzi disde: Post la falo disde la tegmento... Plej klara kaj preferinda estas tamen: Post sia falo de la tegmento li estas handikapita. Tiam sia montras la sencan subjekton, kaj de nur povas montri formovon.

Cxe aga O-vorto, de povas montri ankaux apartenon (kiel cxe ne-agaj O-vortoj), se la kunteksto permesas:

  • Ni cxerpu kuragxon kaj forton por la laboroj de la jaro venonta.OV.392...la laboroj, kiuj apartenas al la jaro venonta....kiuj okazos en la jaro venonta.

  • En la cxerko kusxis li mem en sia kvieta dormo de la morto.FA1.144 La dormo apartenis al la morto.