PMEG 2023

12.3.5.1. Al

Al montras celon. Al ofte similas al por. Vidu cxe por klarigon pri la diferenco.

Direkto de movo «

Normale al montras celon de movigxo:

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.FE.9 La celo de la irado estas la onklo.

  • En unu tago, kiam sxi estis apud tiu fonto, venis al sxi malricxa virino.FE.15

  • Vi devas nur iri al la fonto cxerpi akvon.FE.17

  • Sur kruta sxtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.FE.34

  • Mallargxa vojeto kondukas tra tiu cxi kampo al nia domo.FE.38

  • Josuo kaj la tuta Izrael sxajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la direkto al la dezerto.Js.8

  • Li kracxos al vi en la vizagxon.Rt.41

  • Kiam al esprimas celon de movigxo, gxi ne nepre montras atingon de tiu celo. Plej ofte ja temas pri atingo, sed ne cxiam. Kontraste, kiam oni uzas direktan N-finajxon post O-vorto aux O-vorteca vorteto, temas nepre pri atingo de la celita loko.

Direkto sen movo «

Al povas montri direkton ankaux kiam ne estas movo:

  • La regxido etendis siajn brakojn al la cxielo, al la arbaro kaj al la maro.FA2.90 La brakoj estis direktitaj en la diversaj direktoj, sed ili ne movigxis al tiuj lokoj.

  • Danke sxi ridetadis al li.FA1.166 La ridetoj estis en lia direkto.

  • Li rigardis al la klara, hela luno supren.FA3.23

  • Mi sopiras... al la lando de mia infaneco.FA3.31

  • Kiele junulo povus kontrauxstari al la cxarmoj de malcxastulino?Rt.32

  • Dum momento sxi staris senmove, apogante sin per la mano al angulo de muro.M.92

Ricevanto «

Al tre ofte montras tiun, kiu ricevas ion, aux tiun, kiu ion auxdas, vidas, ekscias, lernas k.t.p. (= ricevas sonon, bildon, sciajxon, lernajxon k.t.p.):

  • Donu al la birdoj akvon, cxar ili volas trinki.FE.9 La birdoj ricevu akvon.

  • Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi.FE.14 Antauxe mi ricevis la monon (prunte), nun vi gxin rericevos.

  • Sxi tuj lavis sian krucxon kaj cxerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino.FE.15

  • Petu sxin, ke sxi sendu al mi kandelon.FE.20

  • Mia tuta sxuldo estos pagita al vi baldaux.FE.25

  • Diru al mi vian nomon.FE.18

  • Rakontu al mia juna amiko belan historion.FE.10

  • Kial vi ne respondas al mi?FE.20

  • Ordonu al li, ke li ne babilu.FE.20

  • Montru al ili vian novan veston.FE.18

  • La kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon.FE.40

  • Mi instruas Esperanton al mia infano.LR.120A (= Mi instruas mian infanon pri Esperanto.LR.120A)

  • La lumo de la suno metis finon al la bela songxo.FA3.32 La songxo “ricevis finon” = finigxis.

  • Oni donis al li panon, kaj li mangxis, kaj oni trinkigis al li akvon.Sm1.30

Profitanto, malprofitanto «

Al povas montri tiun, kiu iel profitas aux malprofitas de ago. Alivorte al montras tiun, kiu “ricevas” la agon aux rezulton de la ago:

  • Mi cxiam estas preta fervori en servado al la patrujo.Rz.62 La patrujo profitus de la servado.

  • “Pardonu al mi, patrino,” diris la malfelicxa knabino, “ke mi restis tiel longe”.FE.17 La knabino profitus de la pardono. Ankaux estas eble uzi Pardonu min.

  • Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!FE.10

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33

  • Antaux tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.FE.20

  • Vi tiam povos tre humile teni al li la kalesxon, kiam li veturos kun sxi al la pregxejo por edzigxi.Rt.41

  • Pro la bono de la afero ni devos cedi al la plimulto.OV.64 Ni cedos kaj la plimulto profitos de tio.

  • Mi cedas al via peto.FA1.17Mi cedas al vi pro via peto.

Tiaj cxi al-komplementoj ofte montras samtempe apartenon aux posedon de korpoparto aux vestajxo. Oni povas anstatauxe uzi posedan pronomon, sed al estas pli klasika:

  • Sxi kombas al si la harojn per argxenta kombilo.FE.34Sxi kombas siajn harojn...

  • Mi al vi purigos la botojn.Rz.45Mi purigos viajn botojn.

  • Ili sxmiris al si la angulojn de la busxo per fisxoleo, por ke ili farigxu pli flekseblaj.FA3.96

  • Por knabinoj tio ne estis irebla vojo, ili dissxirus al si la vestojn.FA2.88

Ricevanto de demova ago «

Al povas montri la ricevanton (profitanton/malprofitanton) de ago, kiu estas demova. La ricevanto ja ricevas ian agon, sed la ago estas tia, ke gxi forprenas ion de la ricevanto. Tia cxi mikso de almovo kaj demovo povas esti konfuza. Ofte de estas pli klara:

  • Sxi detiris al li la galosxojn de la piedoj.FA1.145 Li ricevis servon, kiu konsistis el detirado de galosxoj. Oni povus eble miskompreni, ke oni detiris la galosxojn de alia persono, kaj poste li ricevis la galosxojn. Oni uzas ankaux de en tiaj esprimoj: Ili deprenis de li lian veston.Gn.37

  • Vi rabas al via homo cxion, kion li havas, gxis ne restas al li ecx cxemizo sur la korpo.Rt.57 La rabo iras direkte al via homo, kiu perdos cxion, kion li havas. De estus pli klara.

  • Ne dehaku al mi la kapon!FA2.101 Mi ne volas malprofiti de la dehakado.

  • Nia maljuna avino malgxojas tiel, ke la blankaj haroj al sxi elfalis.FA1.104 Sxiaj blankaj haroj elfalis de sxia kapo.

  • La auxto estis sxtelita al mi....sxtelita disde mi/el de mi. Cxi tie simpla de tamen donus malgxustan signifon, nome ke mi sxtelis la auxton.

Cxi tia uzo de al estis suficxe ofta cxe Zamenhof, sed farigxis nuntempe iom malpli ofta. Kiam ne estas risko de miskompreno, oni povas tute bone uzi al en tiaj esprimoj.

Spertanto, sentanto «

Al povas montri tiun, kiu spertas aux sentas ion:

  • La malfelicxa infano rakontis al sxi naive cxion, kio okazis al sxi.FE.17

  • Sxajnas al mi, ke el sxia busxo elsaltas perloj kaj diamantoj.FE.17

  • Estas al mi malvarme kaj tiel malseke!FA1.55 ≈ Mi sentas malvarmon kaj malsekon.

  • Artikoloj talente skribitaj placxos al la gazeto kaj al gxiaj legantoj.OV.99

  • Vi estis al mi tre kara.Sm2.1

  • Cxu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon?FE.17

  • Ankaux al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurgxon.Rt.41

  • Granda parto de la alta literatura lingvo [...] estas al vi videble tre malmulte konata.M.135 Cxi tie oni ankaux povas uzi de, cxar temas pri aganto cxe pasiva participo.

  • Estu sciate al la regxo, ke ni iris en la Judan landon.Ez.5

Posedanto «

Al montras posedanton kaj similajn signifojn cxe la verbo aparteni:

  • La rozo apartenas al Teodoro.FE.5La rozo estas de Teodoro. La rozo estas lia.

  • Li apartenis al tiuj tre maloftaj homoj, kiuj faras cxion silente.OV.246Li estis unu el tiuj tre maloftaj homoj...

Al anstataux N-finajxo «

Cxe aga O-vorto al povas iafoje montri sencan objekton.

Rezulto de sxangxo «

Iafoje oni montras per al rezulton de transformado aux sxangxado: Li disrompis gxin al mil pecoj. Normale oni uzas en + N-finajxon. Oni renkontas tiusignife ankaux je.

Aldono, adicio «

Kune kun verboj kiel aligi, aligxi, aldoni k.t.p., al povas montri aldonon, adicion k.s.:

  • La junulo aligxis al nia militistaro kaj kuragxe batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj.FE.39 Li farigxis parto de la militistaro.

Iam oni uzis al tio anstataux aldonsignifa krom tio:

  • Gxi havis tiel same grandan sukceson, kiel la efektiva najtingalo, kaj al tio gxi havis multe pli belan eksterajxon.FA2.28 Nun oni diras nur krom tio aux krome.

Tempo «

Al iafoje montras okazon (precipe feston), kiam oni parolas pri speciala ago pro tiu okazo (donacado k.s.).:

  • Al Kristnasko venis letero de sxia patro.FA3.58Okaze de Kristnasko... Je Kristnasko, kaj gxuste pro tio ke estis Kristnasko...

  • Akceptu ankaux de mia flanko plej koran gratulon al la nova jaro.OV.491...okaze de la nova jaro.

Al trovigxas ankaux en esprimoj kiel de tempo al tempo = “iafoje, kelkfoje”; de tago al tago = “cxiutage, laux pasado de la tagoj”. Ili estas figuraj esprimoj faritaj laux de loko al loko k.s.:

  • De tempo al tempo li aliradis al la fenestro kaj elrigardadis.FA2.144

  • De tago al tago la regxido sxin cxiam pli ekamadis.FA1.99

Referenco «

Cxe esprimo de proksimeco, simileco k.s. al montras tion, kion oni konsideras, kiam oni taksas aferon proksima aux simila:

  • Sxi estis jam tute proksima al la pregxejoj.FA1.169Sxi estis jam en la proksimo de la pregxejo.

  • Pli proksime al la fenestroj [...] prenis al si lokon laboristinoj pli junaj.M.112

  • La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagxo, ke cxiu, kiu sxin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11

  • Tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno.M.132

Oni trovas ankaux proksima de, proksime de. Cxe malproksima/malproksime oni uzas precipe de. Sxajnas logike uzi cxiam al cxe proksimeco, kaj de cxe malproksimeco, sed la efektiva uzado estas miksita. Cxe aliaj vortoj similaj al malproksima, oni ne uzas al, sed de (iafoje je): aparta de, diferenca de, libera de/je k.s.

Rolvortajxoj kun al «

Legu ankaux pri rolvortajxoj kiel responde al, konforme al.

Vortfarado «

  • Aligi = “aldoni, almeti”: Nur tiam ni povas esperi pli aux malpli frue aligi al nia afero la grandegan indiferentan amason de la publiko.OV.93

  • Aligxi = “aldonigxi, almetigxi, anigxi, apartenigxi”: Se gut’ al guto aligxas, maro farigxas.PE.981 Cxiutage aligxas al Esperanto multaj novaj personoj en cxiuj landoj de la mondo.L2.73 Cxu vi aligxis al la kongreso?