PMEG 2023

11.1. Personaj pronomoj

mi la parolanto
ni la parolanto kaj alia(j) persono(j)
vi la alparolato(j)
li la priparolata vira persono aux persono kun nekonata sekso
sxi la priparolata ina persono
gxi la priparolata ajxo, besto aux infaneto
ili la priparolataj personoj, ajxoj aux bestoj
oni neprecizigita(j) persono(j)
si la sama persono kiel la subjekto, se tiu ne estas mi, ni aux vi (aux ci)

Teorie ekzistas ankaux la pronomo ci ≈ “la alparolato” (unu-nombra), sed ci normale ne estas uzata. Oni uzas vi kaj unu-nombre kaj multe-nombre.

Krome ekzistas la neoficiala (proponita) pronomo ri ≈ “la priparolata persono” (unu-nombra).

La personaj pronomoj povas ricevi la finajxon N: Mi amas vin. Ilin konas Karlo. Cxu vi gxin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.