PMEG 2023

35.2. Ne-esperantigitaj nomoj

Ne-esperantigitaj propraj nomoj estas utilaj en tiaj okazoj, kiam gravas rekono de la origina skriba formo. Tiaj originaj nomformoj povas tamen esti malfacilaj por elparolado, cxar ne cxiu homo povas scii la nacilingvan elparolon. Ofte estas do utile iel montri, kiel oni povas elparoli la nomon. Aux oni montru la originan elparolon (precize aux proksimume), aux oni montru esperantecan elparolon.

Iafoje oni preferas konservi nomon sensxangxe pro tute specialaj motivoj. Ekz. la vorton Allah por Dio oni nur transskribis per latinaj literoj en la Esperanta traduko de la Korano, cxar tiu vorto estas konsiderebla kiel memprezento de Dio, kaj tial nesxangxenda. Aliaj tradukantoj elektus traduki per la vorto Dio, cxar la araba Allah signifas gxuste “(la) Dio”. Tiaj elektoj estas afero de persona opinio, kaj ili ne koncernas la Esperantan gramatikon.

Ne-latinaj skriboj «

Se la origina nomformo estas skribata per alia alfabeto ol la latina, oni normale transskribas la nomon per latinaj literoj. Tiam oni povas uzi oficialan (aux ofte uzatan) manieron transskribi el la origina lingvo, aux oni povas transskribi laux la Esperanta alfabeto. Oni elektu transskribon tauxgan laux la cirkonstancoj. Se la eblo elparoli estas tre grava, skribo laux la Esperanta alfabeto (aux ecx plena esperantigo) povas esti preferinda. Se rekono de la skriba formo estas grava, versxajne ia transskribo laux oficiala sistemo estas pli bona, kaj tiam en iaj specialaj okazoj ecx povas esti inde reteni la originan nelatinliteran skribon (se tio estas ebla), sed tiam ordinare oni uzu apude ankaux latinliteran formon.

Finajxoj «

Ne-esperantigitaj nomoj povas aperi O-vortece sen O-finajxo:

  • Zminska meditis momenton.M.30 Pola nomo rolas kiel subjekto.

  • Zamenhof estis la iniciatinto de Esperanto.

  • Ni trinku glason pro la memoro pri Bartel Thorwaldsen!FA2.112 Dana nomo rolas kiel pri-komplemento.

Cxe ne-esperantigita propra nomo, kiu finigxas per vokalo, oni povas je bezono rekte aldoni N-finajxon. Alie oni povas aldoni kaj O-finajxon kaj N-finajon, kiam la frazrolo tion postulas:

  • Cxu vi konas Annan? La ne-esperantigita nomo Anna facile akceptas N-finajxon.

  • Cxu vi konas Elisabeth-on? La nomo Elisabeth bezonas O-finajxon por povi akcepti la finajxon N.

  • Rakontas Christen Pedersen. Cxu vi konas Christenon Pedersen?FA3.114 Unue la nomo aperas kiel subjekto, sen Esperantaj finajxoj. Poste gxi aperas kiel objekto. Tiam Zamenhof aldonis O al la antauxnomo por povi uzi ankaux N-finajxon.

  • Li surcxevale rajdis tra la profunda vala vojo, por veni en Weimaron kaj viziti Molly’n.FA3.143

Sed cxe ne-esperantigitaj nomoj oni ankaux povas simple forlasi la N-finajxon. Plej ofte la senco tamen restas klara:

  • Elizabeto vidis Peter. La nomo Peter estas objekto, sed la parolanto preferis ne uzi N-finajxon. La senco estas tamen klara, cxar Elizabeto ne havas N-finajxon. Tiu nomo devas esti subjekto. Se gxi estus objekto, gxi nepre havus N-finajxon.

  • Marta ludis la Prière d’une vierge.M.27 Kaj la nomo Marta, kaj la nomo de la franca muzikpeco aperas sen N-finajxo. La senco estas tamen klara, cxar ordinare homo ludas muzikpecon, ne inverse.

  • Elisabeth renkontis Peter. Cxi tie la frazo estas malklara, cxar ambaux nomoj estas ne-esperantigitaj, kaj neniu el ili havas N-finajxon. Por certeco estas pli bone aldoni N al la objekto. Sed oni tamen rajtas supozi, ke Peter estas objekto, cxar la plej ofte uzata vortordo estas subjekto – cxefverbo – objekto.

  • Li renkontis prezidanton Vigdís Finnbogadóttir. Cxi tie aperas la titolo prezidanton antaux la propra nomo. En tiaj okazoj nur la titolo havu N-finajxon, kaj la propra nomo estu sen N-finajxo. Se oni ne volas uzi N-finajxon cxe propra nomo, oni iafoje povas elturnigxi per titolo aux alia simila esprimo: Elisabeth renkontis sian amikon Peter.

Ofte oni esperantigas nur la antauxnomon de persono, aux aldonas O-finajxon al la ne-esperantigita formo de la antauxnomo, sed lasas eventualan postan nomon en origina formo sen Esperanta finajxo. N-finajxon oni tiam uzas nur cxe la antauxnomo. Tio tamen ne estas regulo, nur kutimo: Christenon Pedersen (normale ne: Christenon Pedersenon).

Kiam fremda nomo estas uzata en frazrolo, kiu bezonas A-finajxon aux E-finajxon (aux ecx verban finajxon), oni devas aldoni tian finajxon:

  • La malnova Wartburga kastelo cxiam ankoraux staris sensxangxe alte supre sur sia roka altajxo.FA3.145

  • Tio estas Zamenhofa esprimo.

Ofte oni povas anstatauxe elturnigxi per rolvorteto: la malnova kastelo de Wartburg.

Nur originaj formoj «

Kiam oni uzas ne-Esperantan nomformon en Esperanto, oni ne uzu formon el ne-origina lingvo. Parolante pri ekz. la dana cxefurbo, oni ne uzu *Kopenhagen* (la germanan formon), nek *Copenhague* (la francan formon). Uzu la danan formon København, aux la Esperantan formon Kopenhago. Parolante pri la cxina filozofo Kongzi oni ne nomu lin *Confucius* (la latina formo). Uzu la cxinan formon Kongzi, aux la Esperantan formon Konfuceo. Aliflanke, se oni scias nur neoriginan formon de nomo, kaj ne havas eblon trovi la originan formon aux esperantigitan formon, tiam oni ja nur povas uzi tiun formon, kiun oni scias.

Elparolo «

Kiam oni uzas nacilingvan nomon en Esperanta parolo, oni ne elparolu gxin laux la maniero de alia nacia lingvo. Aux oni uzu la originan elparolon, almenaux proksimume, aux oni elparolu esperantece. Parolante pri ekz. la angla urbo Winchester oni elparolu aux anglece “uxincxestr”, aux esperantece (“vincxester”), aux oni plene esperantigu (ekz. Vincxestro°). Legu pli detale pri elparolado de ne-Esperantaj vortoj.