PMEG 2023

35.3. Esperantigitaj nomoj

Kiam oni esperantigas propran nomon, oni povas fari tion parte aux plene. Oni povas ekz. transskribi la nomon per Esperantaj literoj konservante lauxeble la originan elparolon. Oni ankaux povas transskribi uzante nur tipe Esperantajn kombinojn de literoj kaj sonoj. Aux oni povas plene esperantigi kun nur Esperantaj sonkombinoj kaj kun Esperantaj finajxoj. Cxi tie estos klarigoj cxefe pri plene esperantigitaj nomoj.

Plene Esperantajn formojn povas elparoli cxiu, kiu lernis Esperanton. Oni ne bezonas sciojn de aliaj lingvoj. Tiaj nomoj estas ankaux senprobleme uzeblaj kun cxiaj Esperantaj finajxoj. Plene esperantigitaj nomoj estas do utilaj en tiaj okazoj, kiam gravas la eblo elparoli la nomon, kaj la eblo uzi gxin libere en cxiaj frazoj. Sed se nomo ne estas tre konata, tiam plene esperantigita formo ne estas cxiam rekonebla.

Legu ankaux pri la uzo de la cxe propraj nomoj.

Kutimaj esperantigoj «

Oni kutimas plene esperantigi cxiujn nomojn de landoj, nomojn de monde aux Esperante konataj urboj kaj montoj, nomojn de historiaj personoj, kaj nomojn de internaciaj aferoj, ekz. maroj kaj riveroj, kiuj fluas tra pluraj landoj. Uzi ne-esperantigitajn formojn por tiaj aferoj estas iafoje preskaux eraro, alifoje nur malrekomendinde:

  • Moçambique (afrika lando) Mozambiko

  • New York (usona urbo) Nov-Jorko

  • Beijing (cxefurbo de Cxinio) Pekino

  • Boulogne-sur-Mer (grava urbo por Esperanto) Bulonjo-cxe-Maro

  • Caesar (imperiestro de la roma regno) Cezaro

  • Kongzi (cxina filozofo) Konfuceo

Ofte ecx ne ekzistas alternativo al la Esperanta formo, cxar la afero ne apartenas al certa lando aux lingvo, ekz.: Afriko (kontinento), Pacifiko (oceano), Gango (rivero).

N-finajxo cxe esperantigitaj nomoj «

Plene esperantigitaj nomoj kun O-finajxo ricevas N-finajxon laux la ordinaraj reguloj:

  • Mi konas Johanon.FE.8 La propra nomo Johano rolas kiel objekto.

  • Mi vojagxas en Hispanujon.FE.26 La landnomo Hispanujo ricevas N-finajxon por direkto.

Se plene esperantigita nomo konsistas el pluraj sinsekvaj O-vortoj, ekzemple persona nomo plus familia nomo, kaj se la nomo devas havi N-finajxon, tiam oni aldonas N-finajxon al cxiu el la O-vortoj:

  • Al s-ro D. sxajnis, ke la homaranoj metas Hillelon pli alta ol Jesuon Kriston.OV.329 La duvorta nomo Jesuo Kristo rolas kiel objekto.

  • Tiu konsilisto jxus cxe la Patriarhxa mortigis Micxjon Berliozon.

Se parto de nomo estas ne-esperantigita, ne estas necese aldoni N-finajxon al tiu nomparto: Poste la morto rabis al ni Jozefon Wasniewski.OV.365 La tuta nomo Jozefo Wasniewski rolas kiel objekto, sed la fina parto, la ne-esperantigita familia nomo, aperas sen N-finajxo.

Sur kio bazi esperantigon? «

Multaj nomoj havas diversajn formojn en diversaj lingvoj, precipe nomoj de lokoj. Kiam oni kreas Esperantan formon, estas rekomendinde deiri de la plej internacie konata formo, aux almenaux de formo tre konata internacie. Uzi nur loke konatan formon kiel bazon, ne estas eraro, sed povas esti strange en internacia lingvo.

Ekz. estas preferinde uzi la formon Kazablanko° por la granda havenurbo en Maroko, cxar gxi estas tutmonde konata kiel “Casablanca”. Surbaze de la araba nomo “ad-Dar al-Bayda” oni kreis la alternativan formon *Daralbajdo*°, kiu estas malrekomendinda, cxar internacie malpli rekonebla.

Alia ekzemplo estas la lando Finnlando. En la tuta mondo gxi estas konata sub diversaj variantoj de tiu nomo. Nur en Finnlando mem kaj en kelkaj najbaraj landoj gxi havas alian nomon. Tiu nomo donis la alternativon *Suomio*, kiu estas tute maltauxga en internacia lingvo. (Cetere la finnaj esperantistoj mem preferas la nomon Finnlando.) Simile evitinda estas *Nipono* anstataux la normala Japanujo (aux Japanio).

Tamen ne ekzistas devigaj reguloj, kiel elekti bazon de esperantigo. En cxiu okazo oni elturnigxu en oportuna maniero. Ne ekzistas gxenerala principo, kiu povas decidi en cxiu okazo.

Se jam ekzistas tradicia Esperanta formo, oni nepre ne provu sxangxi gxin sen tre forta motivo. Ekz. la cxefurbo de Pollando nomigxas en Esperanto dekomence Varsovio. Tio eble ne estas la plej internacia formo, sed sxangxo al ekz. *Varsxavo*° estus tute senutila rompo kun la tradicio. La lando Kimrujo havas en Esperanto nomon, kiu bazigxas sur tute neinternacia formo, sed oni ne provu gxin sxangxi, cxar gxi estas firma parto de la Esperanta tradicio.

Virinaj nomoj «

Multaj pensas, ke virinaj nomoj sonas strange kun O-finajxo pro influo de diversaj lingvoj, en kiuj O estas vira finajxo, kaj A estas ina. Tial oni ofte uzas virinajn nomojn kun A-finajxo, kvankam ili estas O-vortoj. Tio estas tute bona, se la nacilingva formo finigxas per A, cxar oni povas rigardi la nomon kiel ne-esperantigitan. Sed uzi Esperantan A-finajxon en vorto, kiu el cxiuj vidpunktoj estas O-vorto, estas stranga rompo de la simpla Esperanta gramatiko.

La Fundamento uzas virinajn nomojn kun O-finajxo. Tion oni rigardu kiel modelon. Sed uzado de A-finajxoj en virinaj nomoj estas tamen tre disvastigxinta, kaj pluraj gravaj libroj instruas tion. Tial oni devas tian uzadon almenaux toleri, kvankam gxi estas fremda al Esperanto.

Iuj volas cxiam uzi la sufikson IN en esperantigitaj virinaj nomoj, sed tio normale ne estas necesa. La Fundamento enhavas interalie la virinajn nomojn Mario, Klaro, SofioFE.38 kaj AnnoFE.36, kiuj ne havas sufikson. Sed oni ja povas uzi IN por fari Esperantajn virinajn nomojn. Ekz., se nacilingva nomo ekzistas en du variantoj, unu vira kaj unu ina, oni povas uzi IN en la virina formo, sed oni ankaux povas fari tute apartan virinan nomon sen sufikso, aux oni povas lasi la nomon en origina formo. Jen kelkaj ekzemploj de virinaj nomoj:

  • Anna AnnoFE.36, aux ne-esperantigite Anna.

  • Maria MarioFE.38, aux Mariino (cxar ekzistas ankaux vira nomo Mario), aux ne-esperantigite Maria.

  • Elisabeth ElizabetoFE.36, sed multaj diras Elizabeta.

  • Myriam Miriamo, sed prefere ne *Miriama*, cxar en neniu lingvo tiu nomo havas finan A.

  • Yosiko Josxiko. Ne *Josxika*. Kiam jam la nacilingva formo finigxas per O, estus vere strange sxangxi al A.