PMEG 2023

35.1. Nomspecoj

Normalaj propraj nomoj «

Normala propra nomo estas O-vorto, kiu per si mem estas propra nomo: Karlo, Petro, Berlino, Atlantiko, Japanujo, Nilo, Olimpo. Kelkfoje tia nomo havas A-vorton aux alispecan priskribon, kiu estas parto de la nomo: Nova Zelando, Norda Ameriko, Sankta Petro, la Sankta Biblio, la Nobla Korano, Nilo Blanka, Bulonjo-cxe-Maro (aux Bulonjo cxe maro). Cxe tiaj nomoj oni plej ofte ne uzas la.

Ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj «

Propra nomo ankaux povas esti ordinara O-vorto (kun aux sen priskriboj), kiu farigxis propra nomo de io: la Rugxa Maro, la Sankta Virgulino, la Eternulo, la Fortuno. Tia nomo povas ankaux esti O-vortece uzata A-vorto: la Cxiopova (= Dio). Cxe tiaj nomoj oni normale ja uzas la.

Citajxaj propraj nomoj «

Iafoje propra nomo ne estas O-vorto, sed alispeca vorto aux ecx tuta frazo: Amplifiki (muzikensemblo), Ajn (poemaro), Cxu vi kuiras cxine? (romano). Oni povas nomi ilin citajxaj propraj nomoj, cxar ili estas normale traktataj kiel citajxoj. Al tiu cxi grupo oni ankaux povas kalkuli ne-esperantigitajn nomojn sen O-finajxo: Beijing, Shakespeare, Waringhien.

Multe-nombraj nomoj «

Propraj nomoj normale estas unu-nombraj. Kelkaj nomoj, kiuj montras grupon de pluraj aferoj, estas tamen multe-nombraj: Filipinoj (insularo), Andoj (montaro), Karolidoj (familio). Legu ankaux pri la cxe multe-nombraj propraj nomoj.

Cxu esperantigi? «

Propraj nomoj povas reteni sian originan, ne-Esperantan formon, eventuale transskribitan per Esperantaj literoj, aux ili povas esti tute esperantigitaj kun Esperantaj finajxoj. Cxiu metodo havas siajn uzokampojn. Neniu el ili povas esti universale uzata.