PMEG 2024

12.2.4. N por tempopunkto

Frazparto kun N-finajxo povas esti komplemento, kiu montras tempopunkton. Tia N-komplemento respondas la demandojn: kiam?, kiudate?, kiutage?, kiujare?, kiufoje? k.s. Ofte oni povas alternative uzi rolvorteton, ekz. en:

  • Unu tagon estis forta pluvo.FA2.152En unu tago ...

  • Unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna.FA1.232

  • De tiu tempo ili vizitadis sxin cxiun nokton.FA1.99

  • Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.M.111

  • Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.FE.12En la dudek dua tago de Februaro ...

  • La tagon de sankta Marteno estis farita pri sxi edzigxanonco.FA3.92

  • La unuan fojon en sxia vivo en la brusto de Marta levigxis ondo de flamanta indigno.M.140

  • La sekvantan dimancxon Knut denove iris tien.FA3.61En la sekvanta dimancxo ...

Cxe nomoj de semajntagoj, O-formo kun N-finajxo ofte montras precizan konatan tagon: dimancxon = “en certa konata dimancxo”, ecx se oni ne uzas la. En tiaj okazoj la tagonomoj estas uzataj propranomece:

  • Mi [...] alvenos en Lyon lundon la 30-an de Auxgusto.L2.250 Temas pri unu klare difinita lundo.

  • Merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi bileton.FA3.61En la sekva merkredo ...

En la komenco de letero oni ofte uzas N-finajxon por montri la daton (kaj iafoje la semajntagon) kvazaux la dato estus tempa komplemento de frazo: (jxauxdon) la 12-an de Majo 1994. Ofte oni tamen mallongigas la skriban formon, ekz. 12. Majo 1994.

Ankaux je povas esti uzata por montri tempopunkton. En hor-esprimoj oni normale ne uzas N-finajxon, sed je, precipe se la vorto horo estas forlasita, por ne konfuzi horon kun dato:

  • Tio okazis la dekan. = Tio okazis en la deka tago de la monato.

  • Tio okazis je la deka. = Tio okazis je la deka horo de la tago.

Tempopunkto sen rolmontrilo «

Tempopunkto povas ankaux aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:

  • Hodiaux estas sabato, kaj morgaux estos dimancxo.FE.20 Sabato kaj dimancxo rolas kiel subjektoj (aux eble kiel perverbaj priskriboj de nenio).

  • La sekva tago estis vendredo. La sekva tago estas subjekto. Vendredo estas perverba priskribo de la subjekto.

  • Tio cxi estis la unua fojo, ke sxi nomis sxin sia filino.FE.17 La unua fojo, ke ... estas perverba priskribo de tio.