PMEG 2024
12.2.3. N por mezuro
Mezuraj komplementoj kaj priskriboj ofte havas N-finajxon. Plej ofta estas tempa mezuro, sed aliaj mezuroj funkcias tute same. Ankaux je povas esti uzata por montri mezuron, sed N-finajxo estas pli ofta.
Tempa mezuro «
N-finajxo cxe tempa esprimo povas montri mezuron de tempolongo, tempodauxro aux ofteco. Tiaj esprimoj respondas al la demandoj: kiel longe?, (dum) kiom da tempo?, kiel ofte? k.s.
Plej ofte tempomezura N-frazparto estas komplemento de verbo:
Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.FE.29 = ... dum du tagoj kaj unu nokto.
Kiam li estis cxe mi, li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26 = ... dum tuta horo.
Li nenion mangxis la tutan tagon kaj la tutan nokton.Sm1.28
Pri via fideleco al nia afero mi kompreneble ne dubas ecx unu minuton.OV.531
Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon.FE.31
Volu sidigxi kaj atendi momenton, gxis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj.M.20
La edzigxa festo dauxris ok tagojn.FA1.12
Tio dauxris nur malgrandan momenton.FA1.136
Sxi ploris antaux li dum la sep tagoj, kiujn dauxris cxe ili la festeno.Jgx.14 La festeno dauxris sep tagojn.
Tiu cxi malfelicxa infano devis du fojojn en cxiu tago iri cxerpi akvon en tre malproksima loko.FE.13
Sxi agxis tridek jarojn. Moderna esprimo. Zamenhof dirus: Sxi havis agxon de tridek jaroj.
La horlogxo malfruas kvin minutojn. = ... per kvin minutoj. ... je kvin minutoj.
Tempomezura N-frazparto povas ankaux esti priskribo de A-vorto aux E-vorto:
Li estis dudek du jarojn agxa. = ... je dudek du jaroj agxa.
La horlogxo estas kvin minutojn malfrua.
Mi auxskultis paroladon de la prezidanto du horojn longan. La A-vorto longan estas rekta priskribo de paroladon. La mezuro du horojn estas rekta priskribo de la vorto longan. La N-finajxo de longan estas objekta. La N-finajxo de du horojn montras mezuron de la longeco. En tiaj okazoj, kiam rekontigxas du malsamsignifaj N-finajxoj, povas esti pli bone uzi je por la mezuro: ... paroladon je du horoj longan. Se la A-vorto staras post sia O-vorto, povas esti pli klare, se oni metas la mezuron post la A-vorto: ... paroladon longan je du horoj.
Unu momenton poste sxi malaperis malantaux ili.FA1.194 Unu momenton montras la kvanton de tempo, kiu pasis post io.
Unu tagon antauxe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita.Rt.62 Unu tagon montras tempan distancon. Unu tago pasis de la eksciado gxis tiu tempo, kiun montras antauxe (= “antaux tiam”, “antaux tio”, “antaux tiu tago” k.s.).
Rimarku, ke oni ne diru Unu tagon *antaux* ni per niaj spionoj eksciis ... Antaux estas rolvorteto, kaj devas stari antaux io, kies frazrolon gxi montras.
Oni povas uzi antaux kiel rolmontrilon de la tempodauxro mem, sed tio donas iom alian sencon: Antaux unu tago ni eksciis ... = Unu tagon antaux nun ni eksciis ... = Hieraux ni eksciis ... Tute simile oni uzas post kaj poste: Unu momenton poste sxi malaperos. (= Unu momenton post tiam sxi malaperos.) Post unu momento sxi malaperos. (= Unu momenton post nun sxi malaperos.)
Tempomezura N-frazparto povas ankaux esti priskribo de E-vorteca vorteto:
Sxi estas du jarojn kaj tri monatojn pli agxa ol mi. Rimarku, ke N-priskribo de pli aux malpli montras diferencon: Dek jarojn agxa montras agxon. Dek jarojn (mal)pli agxa montras agxodiferencon.
Mi tre bedauxras, ke mi ne sciis Vian intencon kelkajn monatojn pli frue.L1.322
Mi alvenis duonan minuton tro malfrue, kaj tial maltrafis la trajnon. Duonan minuton montras diferencon.
Tempomezura N-frazparto povas ankaux kunlabori kun tempa post-komplemento aux tempa antaux-komplemento por kune montri tempon. Tia N-frazparto iamaniere priskribas la tutan postan komplementon (kune kun gxia rolmontrilo):
Du tagojn post tio sxi forveturis Norvegujon.FA4.186 Pasis du tagoj post “tio”.
Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraux cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe, Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon.Js.23
Cxiu diskutota demando estos ja publikigita tri monatojn antaux la kongreso.OV.460
Komparu kun tempomezura komplemento kiel priskribo de poste aux antauxe: Du tagojn poste sxi forveturis ... Longan tempon poste Josuo ... ... publikigita tri monatojn antauxe.
Oni uzas N-finajxon ankaux por montri tempopunkton.
Diversaj mezuroj «
Aliaj mezuroj funkcias tute same kiel tempaj mezuroj. Povas esti mezuro de spaca longeco, alteco, largxeco, distanco, profundo, pezo, kosto k.t.p. Ili respondas al la demandoj kiom?, kiel multe?, kiel malproksime?, kiel longe?, kiel alte?, kiel profunde?, kiel peze? k.s.:
Kvar metroj da tiu cxi sxtofo kostas naux frankojn.FE.14 Naux frankoj ne estas objekto, sed mezura komplemento, kiu montras koston.
Li [...] sxanceligxis kelkajn pasxojn returne kaj denove falis sur la teron.BV.78 = ... per/je kelkaj pasxoj ...
Vi devas kuri pli ol cent mejlojn.FA2.71
Kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon.FA1.228
La kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendigxi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj cxirkauxe.Nm.35
La vojo largxis dudek metrojn aux iom pli.
La maljuna pasxtisto ne pezis ecx duonon de tio, kion pezis la malgranda Niko.FA1.23
La monto Everesto estas ok mil okcent kvardek ok metrojn alta. La mezuro estas priskribo de la vorto alta.
Sxi kondukis Elizon kelkan distancon pluen gxis deklivo.FA1.163
Ili staris nur kelkajn metrojn for de mi.
La domo estis ducent metrojn distanca. Ducent metrojn estas mezura priskribo de la vorto distanca.
Dek kvin ulnojn pli alte levigxis la akvo kaj kovris la montojn.Gn.7 Dek kvin ulnojn montras diferencon de alteco, cxar gxi priskribas la vorton pli.
Sxia pakajxo estis tridek kilogramojn peza, sed la lia estis ankoraux dek kilogramojn pli peza.
Ili konstruis ducent metrojn altan turon. = ... turon altan je ducent metroj.
Se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rapide.OV.102
Mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe.M.192 Duonon (da spesmilo) ne estas objekto, sed mezura priskribo de tro. Vera objekto estas tro multe.
Se oni montras distancon per mezura komplemento sen mencii la lokon, de kie oni mezuras la distancon, oni ne uzas N-finajxon, sed cxiam je: Je cent metroj staris alia homo. = Cent metrojn for “de la priparolata loko”... La urbo situas je dekkilometra distanco. = ... dek kilometrojn for “de la priparolata loko”.
Distancmezura N-frazparto povas kunlabori kun (loka) komplemento, kiu havas ian rolvorteton, por kune montri precizan lokon. Iasence tia N-frazparto estas priskribo de la tuta posta komplemento (kune kun gxia rolmontrilo):
Kelkajn pasxojn malantaux Eva staris fremda viro. La mezura N-frazparto kelkajn pasxojn precizigas la lokan komplementon malantaux Eva montrante la distancon inter Eva kaj la viro.
Unu metron sub la akvosurfaco nagxis sxarko.
La tegmento elstaris almenaux tri metrojn trans la rando de la verando.
Elizabeto parkis la auxton unu metron de la trotuaro.
Nur unu klafton sub la akvo staris la sxiprompitajxo.FA4.111 1 klafto ≈ 2 metroj.
Mezura priskribo de O-vorto «
Mezura priskribo de O-vorto havas la rolvorteton de: agxo de dudek jaroj, longo de du metroj. Oni povas ankaux uzi A-vorton: dumetra longo.
Mezuro sen rolmontrilo «
Mezuro povas ankaux aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:
Dek du monatoj estas longa tempo. Dek du monatoj estas cxi tie subjekto.
Pasis cent jaroj.FA3.47 (= Cent jaroj pasis.) Cent jaroj rolas kiel subjekto.
La longo de cxiu tapisxo estu dudek ok ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estu kvar ulnoj.Er.26 La mezuroj estas perverbaj priskriboj de la subjektoj la longo kaj la largxo.