PMEG 2023

12.3.1. Je

Je estas rolvorteto sen difinita signifo. La origina intenco estis, ke oni uzu je en cxiuj abstraktaj okazoj, por kiuj ne ekzistas alia rolvorteto. Tial en la frua tempo oni uzis je tre multe. Nuntempe je estas pli malofta, kaj montras precipe horon kaj mezuron, sed gxi aperas ankaux en diversaj aliaj okazoj.

Gxenerale oni evitu je, se pli bona alternativo ekzistas.

Ofte oni povas uzi N-finajxon anstataux je, precipe por mezuro kaj tempopunkto.

Tempopunkto «

Je plej ofte montras horon:

  • Li promesis reveni al ni akurate je la oka horo.Rt.109

  • Ni prenos la buson je dudek (minutoj) antaux la deka (horo).

Legu pli detale pri horoj.

Tempopunkta je uzigxas iafoje ankaux cxe nomoj de festoj:

  • Je Pasko okazis tie Esperanta festivalo.En Pasko....

  • Je Kristnasko mi vizitos mian patrinon.En Kristnasko...

La rolvorteto al havas cxe festonomoj specialan signifon.

Ankaux aliajn tempopunktojn oni iafoje montras per je:

  • Je la lasta fojo mi vidas lin cxe vi.FE.29

  • Li revenos hejmen je la plenluno.SS.7 Cxi tie je helpas montri, ke la plenluno estu komprenata kiel tempa vorto: = ... je la tempo de la plenluno. N-finajxo anstataux je tute ne funkcius en tiu frazo.

  • Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola.FA1.86 Nun oni ordinare uzas en la vespero.

Mezuro «

Je povas montri mezuron, sed N-finajxo estas pli kutima. Mezura je estas tamen suficxe ofta cxe mezuraj priskriboj de pli aux malpli, cxe tre longaj mezuresprimoj, kaj cxe vortoj, kiuj ne povas akcepti N-finajxon:

  • Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli sagxa ol vi!M.155 Anstataux je unu jaro oni povas uzi unu jaron. La vorteto kiom tamen ne povas ricevi N-finajxon. Eventuale oni povus diri simple kiom (sen je), sed je kiom estas pli klara.

  • La fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj antauxigxis al li je tuta horo.FA3.97 Je tuta horo mezuras la distancon inter la rajdantoj. Cxi tie oni povus ankaux uzi per.

  • En rapideco ili preterpasis sxin je kelke da pasxoj.M.202 Kelke ne povas ricevi N-finajxon.

Legu ankaux pri matematika uzo de je.

Mankajxo, abundajxo, sopirajxo «

Cxe diversaj esprimoj de manko, abundo kaj sopiro, je ofte montras tion, kio mankas aux abundas, aux tion, al kio oni sopiras:

  • Gxi estas libera je mankoj. Aux ...de mankoj.

  • Ecx sian patrinon Maahxa li senigis je sxia titolo de regxino.Rgx1.15

  • Abram estis tre ricxa je brutoj, argxento, kaj oro.Gn.13

  • La cxielo kovrigxis je nuboj.FA1.85 Aux ...per nuboj.

  • Glaso da vino estas glaso plena je vino.FE.32 Aux ...plena de vino.

  • Mi sopiras je mia perdita felicxo (aux: mian perditan felicxon).FE.29

  • Kiam sxi unu fojon gustumis inkon, sxi farigxis soifa je gxi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon.BV.31

Korpa aux anima stato «

Je povas pliprecizigi diversajn esprimojn de korpa aux anima stato:

  • La laboristoj en fabrikoj [...] suferas tre ofte je kronika konjunktivito.FK.219 Aux ...de/pro kronika konjunktivito.

  • Sxi gravedigxis je gxemeloj.

  • La regxo de la lando malsanigxis je tre profunda melankolio.FA3.72

  • Junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo.H.46

Korpoparto tusxata aux malsana «

Je estas la normala maniero montri korpoparton iel tusxatan de preno, kapto, malsano k.s.:

  • Li kaptis min je la brako. Je la brako montras mian brakon. Por montri lian brakon (kiun li uzas por kapti min), oni uzu per.

  • La hundoj jxetis sin sur la jugxistojn kaj sur la tutan konsilistaron, kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj jxetis ilin.FA1.12

  • La cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj.FA1.15

  • En la tridek-nauxa jaro de sia regxado Asa malsanigxis je siaj piedoj.Kr2.16 La malsano “kaptis” la piedojn.

  • Li estas malsana je la brusto.

  • Li estis lama je siaj ambaux piedoj.Sm2.9

Diversaj komplementoj kaj priskriboj «

  • En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l’ animo.OV.358 Kredi je iu aux je io = “kredi, ke tiu aux tio vere ekzistas”. Kredi ion, al io, pri io = “kredi, ke tio estas vera”. Kredi al iu = “kredi, ke tiu diras la veron”.

  • Li edzigxis je sxi.FE.23 Nun oni uzas kutime al aux kun: Sxi edzinigxis kun sia kuzo.FE.39

  • La regxo vetis kun li je ses berberaj cxevaloj.H.163 Se li venkos en la veto, li gajnos la cxevalojn.

  • La pozon duonkusxan sxi sxangxis je pozo sida.M.152...al pozo sida, ...en pozon sidan.

  • Sxi ne malvolonte sxangxus lin je nova amanto.BV.38 Por ricevajxo post intersxangxo oni uzas normale kontraux.

  • Mi povas kalkuli je la helpo de multaj geamikoj.En miaj kalkuloj (= planoj) mi povas inkluzivi la pretecon de multaj geamikoj helpi min. Oni ankaux povas diri ...kalkuli pri la helpo...

  • Je mia miro la afero sukcesis.La afero sukcesis, kio mirigis min.

  • Je Jupitero! Distrumpetu alarmon! En cxi tiaj alvokoj de supera potenco oni uzas ankaux pro kaj per.

Objekto «

Iuj eksperimente uzas je por indiki rektan objekton, kiam la rekta objekto estas io, kio ne povas havi N-finajxon, aux al kio oni malemas aldoni N-finajxon, kvazaux renversante la regulon, ke oni povas uzi N-finajxon anstataux je: *Li amas je Elisabeth.* (= Li amas Elisabeth-on.) *Cxu vi legis je “Cent jaroj da soleco”?* (= Cxu vi legis la libron “Cent jaroj da soleco”?) Tio estas nenorma uzo de je. Komparu kun la neoficiala objekta rolvorteto *na*°.