PMEG

12.3.2.1. De rilate al verbo

Formovo «

Kiam de rekte rilatas al verbo, gxi normale montras lokon, kie komencigxas movo:

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.FE.9 La movigxo komencigxis cxe la avo, iris for de li, kaj direktigxas nun al la onklo.

  • La vento forblovis de mia kapo la cxapon.FE.39

  • Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.FE.40

  • Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.FE.18

Por klareco oni povas je bezono uzi for de aux disde: La polico prenis la sxtelitan monon for de la rabisto / disde la rabisto. Se oni dirus: ...la sxtelitan monon de la rabisto, oni povus eble pensi, ke temas pri apartena de: “...la sxtelitan monon, kiu apartenis al la rabisto.”

Origino «

Rilate al verbo, de povas montri originon, kio estas simila al formovo:

  • De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.FE.9

  • Sagxa filo lernas de la patro.SS.13

  • La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de Izraelo.FE.36 Izraelo estas ilia prapatro.

  • Donu al mi mangxi de cxi tiu rugxa kuirajxo.Gn.25

Kauxzo «

Rilate al verbo, de povas montri kauxzon, cxar kauxzo similas al origino:

  • Li paligxis de timo kaj poste li rugxigxis de honto.FE.39...pro timo... pro honto.

  • Mi eksaltis de surprizo.FE.40

Por kauxzo oni tamen normale uzas pro kaj iafoje el.

Malsimileco k.t.p. «

Rilate al verbo, de povas montri malsimilecon, distingon, apartecon, malproksimecon, disecon:

  • Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj [...]?AK.5

  • Mi povus diferencigi la sagxajn de la malsagxaj!FA1.107

  • Kial Vi kasxas Vian vizagxon de mi?Ps.88

  • Nun mi iom liberigxis de la plej urgxaj el miaj kolektigxintaj laboroj.L1.184

  • Trankviligxu de l’ batado, ho, mia kor’!FK.303

Tempo «

Rilate al verbo, de povas montri la komencan momenton de dauxra ago aux stato:

Tempa de povas stari antaux esprimo de tempopunkto:

  • Li laboras de la sesa horo matene.

  • Sxi tion kapablas de la naskigxo.

  • Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.FE.24

  • De la mateno mi nenion mangxis.Rz.13 Mi laste mangxis en la mateno. La vorto mateno estas cxi tie uzata por tempopunkto, kvankam mateno ja havas dauxron.

Tempa de povas stari ankaux antaux esprimo de tempodauxro. Tiam la dauxro de la tempa esprimo kaj la dauxro de la verba ago/stato komencigxas pli-malpli samtempe:

  • Nur de ses monatoj mi scias la veron.BV.74 La sciado komencigxis en la komenco de la sesmonata periodo.

  • Mi konas lin de longa tempo.FA2.94

  • Gxi komencas sian ekzistadon nur de hodiaux.OV.111

Por montri klare, ke temas pri tempo, kaj por pli precize montri la tempan nuancon, oni povas uzi ekde aux de post:

ekde = “de la komenco de”
de post = “de la fino de”

Se temas pri tempopunkto, apenaux estas diferenco inter ekde kaj de post, sed se temas pri tempodauxro, la diferenco estas ja granda: de post sxia vivoekde sxia morto.

  • Ekde sxia vizito li sxajnas multe pli felicxa.

  • Mi promesas ekde hodiaux ne fumi plu.

  • Multe sxangxigxis de post tiu tempo, kiam ni kiel infanoj ludis unu kun la alia.FA3.143

  • Estis tre gaje de post la subiro de la suno en la dauxro de la tuta nokto, dum la plenluno disvastigis lumon preskaux tagan.FA3.128

  • De post la tempo, pri kiu mi rakontos al vi, pasis jam multe da jaroj.FA2.24

Bedauxrinde Zamenhof tre ofte uzis de post cxe esprimoj de dauxro ankaux en okazoj, en kiuj ne vere temis pri la signifo “de la fino de tiu dauxro”, sed simple pri tempa de. Iafoje la efektiva senco ecx estis “de la komenco de la dauxro”: De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato mangxu macojn gxis la vespero de la dudek-unua tago de la monato.Er.12 Fakte oni mangxu ekde tiu vespero.

Zamenhof ofte skribis depost kiel unu vorton: Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj.M.132 Nenio pravigas tian kunskribadon, sed se oni tamen uzas gxin, oni atentu pri la akcento: dépost.

Zamenhof uzis ankaux deloke de kaj detempe de por fari distingon inter loka kaj tempa de, sed tiuj esprimoj ne estas oftaj:

  • Li mezuris la largxon deloke de la malsupra pordego gxis la ekstera rando de la interna korto.Jhx.40

  • Al tio [= longa kusxado en la lito] sxi alkutimigxis detempe de sia infaneco.FA4.149