PMEG 2023

12.3.2. De

La rolvorteto de havas tre multajn signifojn. La signifo dependas interalie de tio, al kio de rilatas. Pro tiu multsignifeco povas iafoje ekesti malklarajxoj. Tiam oni povas aldoni diversajn klarigajn esprimojn, aux elekti alian rolvorteton.

Iafoje oni uzas ekde (kun la prefikso EK) kaj disde (kun la prefikso DIS).

Legu ankaux pri elektado inter de kaj da, kaj pri de kiel nuancilo de nombraj kaj kvantaj vortoj.